Itajpuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Itajpuo
gvaranie: Itaipú, hispane: Itaipú, portugale: Itaipu
rezervujo
Itaipu 195.jpg
Akvobaraĵo Itajpuo
Itaipu Binacional Logo.svg
  Emblemo
Oficiala nomo: Central Hidroeléctrica Itaipú Binacional
Usina Hidrelétrica Itaipu Binacional
Landoj Flago de Brazilo Brazilo
Flago de Paragvajo Paragvajo
Regionoj Paranao Brazilo, Departemento Alto Paraná Paragvajo
Municipoj Foz do Iguaçu Brazilo, Ciudad del Este Paragvajo
Tipo de akvobaraĵo Gravita akvobaraĵo
Rivero Parano
Koordinatoj 25°24′29″S 54°35′20″W  /  25.40806°S, 54.58889°U / -25.40806; -54.58889 (Itajpuo)
Longo de digo 7,76 km (5 mi)
Alteco 196 m
Volumeno 12 300 000 m3 (434 370 401 cu ft)
Konstruado ekde januaro de 1970
 - malfermita 5-a de majo 1984
Posedanto Itaipu Binacional
Turbinoj 20 × 700 turbinoj de Francis
Instalita kapacito 14.000 MW
Pojara produkto 91.6 kWh
Pura produkto 1,761 kWh
Situo enkadre de Brazilo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Brazilo
Situo enkadre de Paragvajo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Paragvajo
Situo enkadre de Sud-Ameriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Itaipu Dam
Retpaĝo: www.itaipu.gov.br
www.itaipu.gov.py
Interne de la akvobaraĵo

Akvobaraĵo Itajpuo (portugale: Itaipu) estas la plej granda hidroelektra centralo en la mondo. Ĝi funkcias per la rivero Parano kaj produktas 25% el la elektro de Brazilo kaj 90% de Paragvajo. Ĝi povas produkti elektron je 12.600 MW, kun 18 generatoroj de po 700 MW. La unua generatoro komencis funkcii en majo 1984 kaj el la 18-a je la 9-a de aprilo, 1991. Tamen, la centralo ĉe Jangzi-rivero en Ĉinio pli ol tio, kiam ĝi estos finkonstruita en 2009.

Strategia celo[redakti | redakti fonton]

Krom hidroelektrika centralo, Itajpuo ankaŭ estis konstruita kun milita strategia celo. Ĝi estas ekzate en landlimo inter Brazilo kaj Argentino, kaj se oni malfermos la kluzojn, en kelkaj horoj, la akvoj detruos la ĉefajn urbojn de la plej riĉaj provincoj de Argentino, kaj, tre eble kaŭzos grandan detruon eĉ en Bonaero. Pro tio, argentinaj militistoj nomas Itajpuon "hidraulika bombo". Dum la konstruado de Itajpuo, Argentino intencis akiri atombombon por minaci Brazilon. Tio okazis dum la tempo kiam ambaŭ Brazilo kaj Argentino havis militistan registaron, sed, post la fino de militista periodo, oni ne plu parolis pri tio, kvankam la ebleco de milita uzo de Itaipuo ankoraŭ daŭras.

Akcidentoj[redakti | redakti fonton]

La 10-an de novembro 2009, vespere okazis paneo, pro kiu restis sen elektro grandegaj brazilaj urboj, inkluzive de Rio-de-Ĵanejro, San-Paŭlo kaj Belo Horizonte. Entute la sekvoj de la akcidento efikis 50 milionoj da homoj. Post du horoj la elektroprovizado estis restarigita.

Panorama vido de la akvobaraĵo Itajpuo, kun la trafalejoj (fermitaj en la tempo de fotado) en maldekstra flanko
Magnify-clip.png
Panorama vido de la akvobaraĵo Itajpuo, kun la trafalejoj (fermitaj en la tempo de fotado) en maldekstra flanko