Brita Hindio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brita Hindio
Origina nomo سلطنت مغولی هند
 Mogola Imperio 18581947 Barata unio 
Pakistano 
British Raj Red Ensign.svg
flago
Star-of-India-gold-centre.svg
blazono
Geografio
British india.png
Brita Hindio en 1860
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Monarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Mogola Imperio Mogola Imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Barata unio Barata unio
Pakistano Pakistano
Historio
v  d  r
Information icon.svg

Brita HindioBrita Hindujo estas nomo de eksa brita kolonio ekzistanta ekde la 1-a de novembro 1858 ĝis la 15-a de aŭgusto 1947, kies parto estis Barato (sen hodiaŭa ŝtato Goao, teritorioj Damano kaj Diuo, Dadro kaj Nagar-Havelio kaj Pondiĉero, kaj okcidentbengala urbo Ĉandannagar), Bangladeŝo, Pakistano kaj ĝis la 1-a de aprilo 1937 ankaŭ Birmo.

Listo de monarĥoj[redakti | redakti fonton]

La titolon "Imperiestr(in)o de Hindio" havis la reĝ(in)o de Britio ekde 1876 ĝis 1947:

Esperanto en Brita Hindio[redakti | redakti fonton]

Brita Hindujo. La ĉefa plantinto de Esperanto estis la fama angla propagandisto kolonelo John Pollen. Pro sia ofico ofte li vizitis tiun landon kaj varbis por Esperanto adeptojn el diversaj sociaj rondoj. La unuaj Esperantistoj estis Louis Peltier en Bombay (Mumbajo) en 1903, I. B. Banerjea en Calcutta (Kolkato) kaj T. Adinarayana Chettiar en Salem en 1905, presinta la 24-an de oktobro la unuan artikolon pri Esperanto en "Indian Review". Samjare aperis la unuaj Esperanto-grupoj en Bombay kaj Udipi. En 1906, post Esperanto-kunveno aranĝita en "Asiatic Society of Bengal", oni fondis Esperanto-grupon ankaŭ en Calcutta, kie A. Sirnper gvidis kursojn. Ankaŭ samjare oni fondis la gazeton "La Pioniro en Marikappan" kaj propagandaj artikoloj aperis en "Madras Times" kaj "Madras Mail" kaj la estrino de misiista kristana lernejo en Damoh s-ino I. Franclin enkondukis Esperanton kiel unu el la novaj lingvoj. En 1907 Esperanto-grupoj troviĝis en Penĝab: en Agra kaj Travancur, kaj la diversaj Esperanto-grupoj unuiĝis en la societo "The Esperanto Association of India". En 1914 oni ricevis informon pri la oficiala enkonduko de Esperanto en Supera Lernejo de Benares. La movado kreskis senhalte dum vivis ĝia inspiranto J. Pollen, sed post lia morto en 1923 haltis ĉio kaj laŭ la statistiko de Johannes Dietterle en 1928 eĉ unu Esperanto-grupo ne ekzistis, nur izolaj Esperantistoj en 12 lokoj. "Simile kiel Eŭropo, Hindujo kun sia multlingveco estas antaŭdestinita por propagando de Esperanto. Kvankam la hindustana kaj angla lingvoj tie jam plenumas la servon de helplingvoj, Esperanto havos sufiĉe da ŝancoj, tuj kiam ni povos propagandi Esperanton per hindlingvaj propagandiloj" (ICK-raporto 1930). "Nia speciala delegito, s-ro Scherer, faris paroladojn en Rangun (Jangono), Calcutta kaj Bombay, vizitis multajn redakciojn de indiĝenaj gazetoj. Bedaŭrinde la politika situacio absolute malfavoris publikan agadon dum la vojaĝo kaj plej granda retenemo estis necesa." (1931) "D-ro Privat, post reveno el Hindujo (kien li akompanis Gandhion) skribis al ni, ke li faris paroladojn pri Esperanto en la Universitato de Delhi, en Benares ĉe la Hinda Universitato, en Santiniketan kaj en Madraso. En diversaj lokoj fondiĝis rondo por eklerni la lingvon." (1932) "Por longa tempo ankoraŭ Hindujo restos malfacila, kvankam tre taŭga teritorio por nia laboro. Marin, okaze de vojaĝo, kiel antropologo, propagandis en Delhi, Agra kaj aliaj urboj. L. Sinha klopodis speciale en Bengalio, ankaŭ lia frato skribis en la gazetaro favore por Esperanto." (1933.) UEA-delegitoj estis dum 1933 en Bombay kaj Calcutta.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]