Joseph R. Scherer
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 25 Dec. 2011.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Joseph Scherer kun la aktorino Lupe Velez
Joseph R. SCHERER [ŝirer] (naskiĝis la 24-an de januaro 1901 en Friburgo (Svislando); mortis la 20-an de julio 1967[1]) estis usona esperantisto kaj banksekciestro, konata pro siaj mondvojaĝoj.
De 1928 ĝis 1930 li estis prezidanto de Esperanto-grupo de Los-Anĝeleso. De 1930 ĝis 1932 li vojaĝis kiel speciala delegito de ICK tra 41 landoj kaj faris 322 lumbildparoladojn kaj radioparoladojn. Li verkis libron „Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo" (1933), kiu estas grava dokumento pri la praktika valoro de Esperanto. Tiam li estis unu el la plej lertaj propagandistoj de Esperanto.
Li estis prezidanto de Amerika Esperanto-Akademio en la 1940-aj jaroj.
[redakti] Fonto
- ↑ William R. Harmon: Remembering Some of Our Pioneers, en: Esperanto USA 2006/2, paĝo 5.

