Friburgo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Friburgo
Blazono de Friburgo
Urba panoramo
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46°48′22″N 7°9′46″O  /  46.80611°N, 7.16278°O / 46.80611; 7.16278 (Friburgo)Koordinatoj: 46°48′22″N 7°9′46″O  /  46.80611°N, 7.16278°O / 46.80611; 7.16278 (Friburgo)
Nombro de enloĝantoj 33836
Areo 9,32 km²
Alteco 610 m super marnivelo
Poŝtkodo 1700-1709
Komunumkodo 2196
Mapo de Friburgo

Friburgo (france Fribourg [fri'bu:r], germane Freiburg [frae'bυrk], itale Friburgo [fribur'go]) estas urbo de Svislando kaj ĉefurbo de Kantono Friburgo. Ĝi havis je la 31-a de decembro 2007 33'846 loĝantojn.

Enhavo

[redakti] Geografio

Friburgo situas en la Svisa Mezlando ĉe la bordo de la rivero Saane.

[redakti] Universitata urbo

La urbo posedas universitaton kiu estas tre konata pro sia teologia fakultato kaj la fakto, ke ĝia programo estas komplete dulingva france kaj germane.

[redakti] Trafiko

Friburgo situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Ĝenevo tra Laŭzano al Berno, Zuriko kaj Sankt-Galo. Ĝi samtempe estas regiona trajnnode de diversaj regionaj fervojlinioj. Ankaŭ la nacia aŭtoŝoseo N1 pasas apud Friburgo. Per la ekspretrajnoj ambaŭ gravaj interkontinentaj flughavenoj de Svislando en Ĝenevo kaj Zuriko estas en malpli ol du horoj atingeblaj. Friburgo do ideale atingeblas.

[redakti] Historio

Friburgo estis fondita en la jaro 1157 de la duko Bertoldo la 4-a de Zeringo ĉe strategie favora loko sur rokalteco super la rivero Sarino kaj ricevis vastajn liberecojn. Post la formorto de la Zeringoj la posedo de Friburgo transiris al la Grafoj de Kiburgo.

En la jaro 1478 Friburgo akiris la statuson de libera regna urbo kaj en la jaro 1481 ĝi aliĝis al la Svisa Ĵurkomunumo.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Oficiala retejo de la urbo Friburgo (francalingva kaj germanlingva)
Ekstera ligilo  Retejo de la Universitato de Friburgo
Ekstera ligilo  Friburgo en la Historia Leksikono de Svislando

[redakti] Bildoj



Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj