Marly FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo FR en Marly FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Marly.

Marly
Blazono de Marly
Blazono de Marly
Blazono de Marly
Preĝejo de Marly
Preĝejo de Marly
Preĝejo de Marly
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 46′ 33″ N 7° 9′ 39″ O / 46.77583 °N, 7.16083 °O / 46.77583; 7.16083 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 33″ N 7° 9′ 39″ O / 46.77583 °N, 7.16083 °O / 46.77583; 7.16083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7579
Areo 7,70 km²
Alteco 627 m super marnivelo
Poŝtkodo 1723
Komunumkodo 2206
Mapo de Marly
Mapo de Marly
Mapo de Marly
vdr

Marly (malnova germanlingva nomo Mertenlach) estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 7579 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Marly situas en la Friburga Mezlando sude de la kantonĉefurbo Friburgo ĉe la suda bordo de la rivero Sarino. Tra la komunumo fluas la rivero Ĝerino, orienta alfluanto de Sarino. La komunumo Marly konsistas el la partoj Marly-le-Grand, Marly-le-Petit, Montivert kaj la vilaĝeto Chésalles kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,70 km², de kiuj 29,4% estas kovritaj de arbaro, 35,2% servas por agrikulturo kaj 30,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Marly limas en nordo al Friburgo, en oriento al Pierrafortscha, en sudoriento al Villarsel ĉe Marly, en sudo al Ependes, en sudokcidento al Arconciel, en okcidento al Hauterive, kaj en nordokcidento al Villars ĉe Glano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Marly pasas la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al Bulle. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la komunumo en Villars ĉe Glano. Per diversaj buslinioj de la friburga busreto, la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Marly datiĝas el la jaro 1055 kiel Marlensi. Dum mezepoko Marly estis aparta senjorujo sub la regado de la Senjoroj de Arconciel. En la jaro 1442, eventuale jam antaŭe, Marly fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Friburgo kaj apartenis sub la Burga Flago al la malnova kamparo de Friburgo. Dum la Helveta Revolucio kaj ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo kaj tiam surbaze de la nova kantona konstitucio de Friburgo estis integrita al la distrikto Sarino.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Marly

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]