Autafond

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Autafond
Blazono de Autafond
Blazono de Autafond
Blazono de Autafond
Komunuma administrejo de Autafond, en Chenaleyres, komunumo Autafond
Komunuma administrejo de Autafond, en Chenaleyres, komunumo Autafond
Komunuma administrejo en Chenaleyres, komunumo Autafond
former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 48′ 48″ N 7° 4′ 40″ O / 46.81333 °N, 7.07778 °O / 46.81333; 7.07778 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 48″ N 7° 4′ 40″ O / 46.81333 °N, 7.07778 °O / 46.81333; 7.07778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 72
Areo 2,42 km²
Alteco 656 m super marnivelo
Poŝtkodo 1782
Komunumkodo 2172
Mapo de Autafond
Mapo de Autafond
Mapo de Autafond
vdr

Autafond estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 72 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Autafond, kiu laŭ loĝantaro estas la plej malgranda komunumo de la distrikto Sarino kaj malgraŭ ĝia proksimece al la urbo Friburgo konservis sian kamparan karakteron, situas en la Friburga Mezlando, proksimume 7 kilometrojn okcidentnordokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Autafond kaj la du setlejoj Combes kaj Chenaleyres.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,42 km², de kiuj 30,0% estas kovritaj de arbaro, 66,3% servas por agrikulturo kaj 3,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Autafond limas en nordo al Grolley, en oriento al Belfaux, en sudo al Chésopelloz, en sudokcidento al Noréaz, kaj en okcidento al Ponthaux.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Autafond situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur pere de tri mallarĝaj flankaj vojoj de Belfaux. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 troviĝas proksimume 6 kilometrojn oriente de la komunumo norde de Friburgo. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto. La stacidomo de Belfaux situas du kilometrojn oriente de la vilaĝocentro de Autafond.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Autafond datiĝas el la jaro 1236 kiel Auta-fonz. La ekleziaj interezoj apartenis dum mezepoko al la katedralo de Laŭzano. En la jaro 1442 Autafond estis atribuita al la Malnova Kamparo de Friburgo sub la Hospitala Flago. Ek de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi sub la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]