Setlejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Setlado)
Tradicia kaj moderna setlejo en Singapuro

Setlejo aŭ, en kutima Esperanto, loĝloko[1] estas areo daŭre loĝata de aro da homoj. La lokon de setlejoj plej ofte determinas la naturaj kondiĉoj. Ĝi tre ofte ekestas ĉe trafika vojo aŭ eĉ ĉe vojkruciĝo kaj ofte laŭ plano. Ekzistas multaj diversaj formoj de setlejo. Plej ofta distingo estas tiu inter vilaĝo kaj urbo, kaj en multaj lingvoj ekzistas vorto por intermeza kategorio, sed en kelkaj, ekzemple la norvega, mankas eĉ la distingo inter vilaĝo kaj urbo. Oni science okupiĝas pri setlejoj en geografio,sociologio kaj historiologio.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. noto: Loĝloko estas loko, kie oni loĝas, do loĝloko povas esti eĉ iglo, kiu ne povas esti konsiderata kiel setlejo