Singapuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Singapuro

Singapuro (oficiale respubliko de Singapuro; angle: republic of Singapore; malaje: republik Singapura, 新加坡共和国, Xīnjiāpō Gònghéguó, aŭ 新嘉坡; tamile: சிங்கப்பூர் குடியரசு, Ciṅkappūr Kuṭiyaracu) estas insula urboŝtato ĉe la suda ekstremaĵo de la duoninsulo Malako. Ĝi estas la plej malgranda ŝtato en sudorienta Azio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La marleono Merlion

La nomo Singapuro devenas de Sanskrito kaj konsistas el Singha (सिंह siṃha, „leono“) kaj Pura (पुर pura, „urbo“), kaj signifas do leonourbo.

Post la setlado en la 7-a kaj 8-a jarcentoj la princujo ricevis unue la nomon Temasek, tio estas urbo ĉe la maro. Laŭ legendo hinda princo fuĝinte el Sumatro en la 14-a jarcento tien. Pro lia geedziĝo al java budhisma princino estiĝis politikaj problemoj inter la hinda Srivijaja-imperio de Sumatro kaj la hinda imperio Majapahit sur Javo. Laŭlegende la princo vidis leonon en densa ĝangalo. Li volis batali kontraŭ la leono, sed ili rigardis unu la aliajn en la okulojn kaj la princo mallevis sian glavon kaj la leono retiriĝis. Pro tiu evento la princo nomis la lokon de tiam Leonourbo. Simbolo de la urbo estas la Merlion, marleono, fabela estaĵo kun leona kapo kaj fiŝa korpo.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

  • Landkodo: SG.
  • E-nomo: Singapura Respubliko.
  • Nacia nomo: angle Republic of Singapore [ripablik v singapor] (en), malaje Majulah Singapura [maĝulah sinapura], ĉine 新加坡/新嘉坡, Xīnjiāpō [ŝjinĉjapho], tamile சிங்கப்பூர் குடியரசு, Singapore Kudiyarasu.
  • Etimologio: La landonomo en Sanskrito signifas "urbo de leono".
  • Areo: 714.3 km²
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: Prezidento Tony TAN Keng Yam
    Ĉefministro LEE Hsien Loong
  • Ĉefurbo: Singapuro (2.258 mil).
  • Loĝantaro: 2.987 mil (1995), inter ili 76,5% ĉinoj, 14,5% malajoj, 6,4% hindoj.
  • Ŝtatlingvoj: angla, malaja, ĉina, tamila.
  • MEP: totala - 102 mlrd $; persona - 26.730 $.
  • Monunuo: singapura dolaro
  • Eksporto: maŝinindustria produktaĵo, aŭtomobiloj, elektrovaroj, ĥemiaĵoj, kaŭĉuko, nutraĵoj.
  • Nacia himno: Majulah Singapura (Progresigu Singapuro)

Historio[redakti | redakti fonton]

Statuo de Thomas Stamford Raffles fare de Thomas Woolner, starigita ĉe la supozita alterejo. Oni agnoskas Raffles la fondinton de la moderna Singapuro.

Unuaj mencioj pri Singapuro troveblas en ĉinaj tekstoj de la 3-a jarcento. La insulo utilis kiel antaŭposteno por la Srivijaja-imperio, kies ĉeflando situis sur Sumatro. La tiama nomo de Singapuro en la java lingvo estis Temasek. Post kiam Temasek iĝis grava komercurbo, ĝi baldaŭ perdis tian gravecon. Tial krom kelkaj arkeologiaj spuroj ne ekzistas restaĵoj el tiu epoko.

En 1819 Sir Thomas Stamford Raffles, agento de la brita Orienthinda Kompanio, fondis setlejon ĉe la iama komercejo Singapuro. Tiuepoke loĝis nur ĉirkaŭ 20 malajaj fiŝkaptistfamilioj sur la insulo, kiu estis rifuĝejo de piratoj.

En 1824 la kompanio jam transprenis la tutan insulon, kiun ĝi aĉetis de la sultano de Johor kontraŭ 60.000 usonaj dolaroj kaj jaran renton de 24.000 dolaroj.

La 1-an de aprilo 1867 Singapuro iĝis, kiel parto de la markolaj kolonioj, kronkolonio.

Baldaŭ kreskis la graveco de Singapuro kiel haveno pro sia geografia situo laŭ la marvojoj inter Ĉinujo kaj Eŭropo. La loĝantaro de Singapuro en la jaro 1881 nombris 172.993.

Singapuro fine de la 19-a jarcento

En la dua mondmilito japanaj trupoj invadis Malajzion kaj ĉirkaŭbaris la insulon. La malbone preparitaj britaj soldatoj sub komando de Arthur Percival estis venkitaj de la japana imperia armeo kvankam ili estis pli multnombroj. Ili kapitulacis februare 1942. La japanoj alinomis Singapuron sekve al Shōnan-tō (昭南島) kaj estris ĝin ĝis septembre 1945.

En 1945 Singapuro estis redonita al la britoj kaj iĝis en 1959 memestrita kronkolonio, kiu estis regata de la unua ĉefministro Lee Kuan Yew.

Post tutlanda referendumo Singapuro iĝis en 1962 federacio kun Malaja, Sabah kaj Saravak kaj tiel sendependiĝis de Britujo la 1-an de septembro 1963.

Malnova ĉina loĝejo kaj vendejo en Club-Street, Telok Ayer

Aŭtune 1964 estiĝis problemoj inter ĉinaj kaj ne-ĉinaj loĝantoj. Post ideologiaj konfliktoj inter la registaro de PAP kaj la federacia registaro en Kuala Lumpur kaj pro timoj ĉe la malaja flanko, ke la tumultoj disvastiĝus, Singapuro estis forpelita el la federacio la 7-an de aŭgusto 1965. Du tagojn poste, la 9-an de aŭgusto 1965 la sendependeco de Singapuro estis agnoskita de Malajzio. Ekde tiam tiu tago estas nacia tago.

La juna kaj teritorie limigita nacio devis batali por ekonomia sendependeco kaj frontis problemojn kiel senlaboreco de amasoj, manko de loĝejoj, agroj kaj krudmaterialoj, kiel ekzemple nafto.

Dum la enposteniĝo de Lee Kuan Yew kiel ĉefministro inter 1959 ĝis 1990 oni sukcese luktis kontraŭ senlaborecon, altiĝis la vivnivelo kaj fortiĝis la ekonomia forto de Singapuro. Kiel unu el la kvar tigroŝtatoj ene de nur unu generacio Singapuro sukcesis la salton de evolulando al industrilando.

La 26-an de novembro 1990 Goh Chok Tong transprenis la postenon de ĉefministro. Sub lia regado la landon okupis novaj problemoj: en 1997 estiĝis la ekonomia fiasko de la sudorientazia krizo, en 2003 SARS bremsis la ekonomian evoluon kaj aldoniĝis terorisma minaco per das Amt des Premierministers. Unter seiner Regierung war das Land mit neuen Problemen beschäftigt: 1997 kam ein wirtschaftlicher Einbruch mit der Südostasienkrise, 2003 dämpfte SARS die wirtschaftliche Entwicklung, hinzu kam die terroristische Bedrohung durch die Jemaah Islamiah (JI).

La 12-an de aŭgusto 2004 Lee Hsien Loong, la plej aĝa filo de Lee Kuan Yew, estis elektita tria ĉefministro de Singapuro.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Singapuro havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 2400 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter novembro-januaro. La averaĝa temperaturo estas tre konstanta kaj varias inter 25-30 °C.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Saint Andrew's Cathedral, Singapore 2.JPG

Fandopoto[redakti | redakti fonton]

Orchard Road dekorita antaŭ Kristnasko 2005

Oni aparte atentas, ke ĉiuj diversaj etnaj grupoj kunvivu harmonie. Tiel ekzistas ekzemple ŝtataj leĝoj por socia loĝkonstruado kun tiel nomataj kvotoj por etnaj grupoj: en loĝeja bloko nur aparta procentaĵo povas esti vendita al ĉinoj, malajoj aŭ hindoj.

La granda nombro de ĉinoj en la popolo ofte erare supozigas, ke la aliaj etnaj grupoj estas malavantaĝataj en la ĉiutaga vivo. Tiel la postulo pri konoj de la ĉina lingvo serĉante laboron ja ofte ekzistas, sed tamen kutime nur kiam temas pri internaciaj entreprenoj, kiuj zorgas ekskluzive pri ĉinaj klientoj, kiuj ne regas la anglan, aŭ ĉe malgrandaj ĉinaj familiaj entreprenoj. La merkaton plenigas la ĉinojn ja pro sia nombro, sed ne kontrolas ĝin. Ne mankas hindoj kaj malajoj en estraj pozicioj kaj altlernejoj. Ankaŭ troveblas tiuj etnoj en la registaro.

Pro la malofta apero de interkulturaj geedziĝoj oni ofte supozas, ke segregacio regas inter la diversaj etnoj. Sed nur plejaltnombras geedzoj ene de la etnaj grupoj. Aliflanke pro la alta nombro de ĉinoj matematike ne eblas, ke interkulturaj varioj estus plej altnombraj. Aldone ekzistas multaj sociaj kaj religiaj kialoj, kiuj malfaciligas interkulturajn partnerecojn inter viroj kaj virinoj. Jam ĉe junaj negeedziĝintaj paroj maloftegas la interkultura versio. Malajaj kaj ĉinaj junuloj ja foje kunvenas, sed pro tradicio kaj kasta sistemo hindaj gepatroj hezitas doni al la gefiloj la eblon mem elekti partneron. Ĉinaj virinoj timas konverton al islamo por geedziĝi al malajo. Tamen rimarkindas, ke ekzistas tradicio pri geedziĝoj inter malajoj kaj ĉinoj en Singapuro, enradikiĝinta ĝis en la frua 20-a jarcento. Tiel estiĝis la kulturo NonjaPeranakan, kiu riskas nuntempe formortiĝon.

Alia temo ĉe geedziĝo en Singapuro, kiu ofte ridetigas la indiĝenojn, estas la ŝtata SDU (angle: Social Development Unit), kiu okupiĝas por starigi parajn rilatojn de akademaianoj kaj universitatdiplomitoj. Nun, tio nomiĝas SDN (angle: Social Development Network), kaj senhavanto de universitatdiplomoj povas aliĝi.

En la ĉiutaga vivo, ĉefe en lernejoj kaj laborejoj ja okazas interago kun homoj el alia kulturo. Sed segregacio ja videblas inter indiĝenoj kaj la tiel loĝantaj „Expatriates“; iliaj gefiloj vizitas aliajn lernejojn kaj maloftas renkontiĝoj dum laboreja tago.

Evidentiĝas la interplektiĝo de la kulturoj interalie ĉe la lingvo, kuirarto kaj vivmaniero. La Singlish, varianto de la angla entenas multajn terminojn kaj gramatikon de ĉiuj kvar oficialaj lingvoj. Kontraŭe al Spanglish, la kutima lingvo de la latindevenaj, miksaĵo el la hispana kaj la angla, Singlish evoluas konstante laŭbaze de ĉiuj etnaj grupoj. Frazoj kiel „Referee kayu! Xiao liao ah?“ („La arbitracianto eraris! Ĉu li freneziĝis?“) aŭ „Careful, wait you gana knock down!“ („Atentu, vi povintus esti superrulita!“) estis rezultoj de jarlongaj interagoj inter la ĉina kaj malaja lingvo. La registaro ne tro fieras pri la Singlish, sed provoj instigi la homojn paroli normalan anglan tute fiaskis.

Kiel en aliaj aziaj landoj, ĝentileco ludas gravan rolon en Singapuro. Ekzistas ekzemple la regulo, ke kontaktpartnero ne rajtas "perdi sian vizaĝon". Tio signifas, ke oni ne rekte alparolu ion pri okazintaj eraroj, sed puŝu ilin flanken kaj provu priparoli ilin poste, eble laŭhelpe de tria persono. Nomkartojn oni ŝatas disdoni. Oni transdonu ilin per ambaŭ manoj. Malĝentilas simple enpoŝigi transdonitan nomkarton. Oni kontraŭe trakti ĝin per respekto kaj lasu ĝin dum momento sur la tablo. La ĝentilecreguloj korespondas al tiuj de Ĉinujo. La socia vivo estas forte fasonita de konfuceismo.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

La kuirarton de Singapuro karakterizas la kulturaj influoj de la diversaj etnoj. Krom la tradiciaj receptoj estiĝas daŭre novaj versioj. Tiel estiĝis manĝaĵoj kiel Laksa, Yong Tau FooRoti Prata, kiuj iĝis laŭtempe parto de la vasta serio de naciaj manĝaĵoj. La eksterlande konataj singapuraj nudeloj estas tute nekonataj en la lando.

Festotagoj[redakti | redakti fonton]

La templo Sri Mariammam kaj moderna nubskrapulo

Ekzistas dek unu feritagoj en Singapuro, el kiuj tri estas mondaj kaj la aliaj kulturaj, religiaj aŭ etnaj.

Ĉar la islamaj feritagoj kalkuliĝas laŭ lunkalendaro, ĉiun 32-an aŭ 33-an jaron tiuj ferioj okazas dufoje jare. Jaro Raua Puasa foje okazas samtempe kiel la novjarfesto.

Esperanto en Singapuro[redakti | redakti fonton]

Estas Singapura Esperanto-Asocio.

LocationSingapore.png

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]