Konfuceismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Unu el la tri klasikaj religioj/filozofioj de Ĉinio - religio en la sama senco kiel la unua sistemo tiel nomita, nome la romia, kiu ĉefe temis ne pri kredo aŭ fido sed pri ritualoj kaj pri obeo al ĉimonda potenco, sed pli ĝuste religio kaj etika/politika mondkoncepto.

La konfuceismo do estas grandparte ŝtata ideologio, strikte hierarĥia (male al la taoismo kaj budhismo), kun detalaj reguloj pri la rilato inter superuloj kaj subuloj - estro kaj servisto, edzo kaj edzino (la konfuceismo ne predikas egalecon inter la sekson), gepatroj kaj infanoj.

Krom en Ĉinio, la konfuceismo havis grandan influon en Koreio, Japanio kaj Vjetnamio. En Japanio, ĝi influis ankaŭ la ŝintoismon.

Konfuceo (naskiĝita 551 A.K., laŭ tradiciaj historiistoj) verŝajne estis pli juna samtempano de Laozio. Tamen, kvankam la tradicio nomiĝis de okcidentaj lingvoj je Konfucio, li ne sin konsideris kiel fondinto. Anstataŭe, li diris ke li nur "transdonas, ne estigas" (ĉine shu er bu zuo 述而不作). Tio estas, laŭ sia opinio, lia instruoj devenis de antikvaj saĝulreĝoj. (Ties lasto estis la Duko de Zhou.) En lingvo ĉina, la tradicio konfuceisma la plej ofte nomiĝis "Ru 儒" ("sciencula"). En dinastio Song kaj poste, Novkonfuceistoj mem sian penson nomigis "vojlernado" (daoxue 道學) aŭ "principlernado" (lixue 理學).

Kelkaj el la plej elstraj konfuceismaj filozofoj (post Konfuceo mem)

Moderna Novkonfuceanista Movado[redakti | redakti fonton]

Malfrue en la dinastio Qing, Konfuceismo perdis intelektulfavoron ĉar ŝajne ofertis neniun helpon kontraŭ okcidentaj landoj. Tiel, longe antaŭ la komunista revolucio, Konfuceismo komencis malaperi de la penso de ĉinaj intelektuloj. Estis nur pliposte, kiam ĉina kulturnaciismo rekreskis, ke iuj kultur-elitoj revaloris Konfuceismon. La unuaj estis filozofa grupeto en Hong Kong kiu estis ignorita tiame sed tamen poste famiĝitis kiel la Modernaj Novkonfuceistoj (ĉine xiandai xin rujia 現代新儒家). Tie enhavas Zhang Junmai, Xu Fuguan, Tang Junyi, kaj Mou Zongsan. Per iliaj studentoj, la movado Moderna Novkonfuceanista fortiĝis en facultatoj de filozofio kaj literaturo en Taiwan kaj Hong Kong, komencante de la 80-jaroj. Malpliposte, ĝi gajnis favoron de la registraroj de Singapore kaj kontinenta Ĉinio, plejparte per laboron de Harvarda profesoro Tu Wei-ming.

Nuntempe, la ĉina registraro aktive disvastigas ĝin ne nur en Ĉinio kiel anstataŭan ŝtatideologion, sed ankaŭ en fremdaj landoj per la ŝtatsubvenciita Konfucia Instituto kiel instrumenton de "mola potenco" (ruan quanli 軟權力) kaj kultura influo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Verkoj en Esperanto: l. La vortoj de Konfucio, 1-a parto. t923, 95 p. Esenco de la Konfuceismo, kompilita de disĉiploj de tiu granda filozofo. La karakteriza koncizemo de l' originala stilo bone respegulita en la traduko. - 2. Granda lernado kaj doktrino de mezeco 1932, 68 p. La du unuaj libroj de la Konfuciana Biblio, ĉefe konsiloj kaj instruoj precipe al la regantoj de l' popolo. La traduko atente sekvis la esprimmanierojn de l' klasika originalo tiel, ke ĝi estas bonvena legaĵo por la sciencaj studantoj, sed la stilo monotona ka enua. - 3. La libro-konstantaĵo de fila pieco. 1933, 50 p. Esenco de la praktika etiko de la Konfuceismo: instruoj pri la gefiliaj devoj. Peza stilo. - Ĉiuj tri verkoj tradukitaj el la ĉina klasika lingvo, la I-a de K. Ossaka, la 2-a kaj 3-a de K. Nohara. Laŭ MATUBA-K.