Stalo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
tradicia stalo por ŝafoj en norda Germanio

Stalo estas konstruaĵo, kiu servas kiel loĝejo por bestoj agrikulture bredataj. Povas temi pri propra domo aŭ pri parto de ĝi. Plej ofte, sed ne nepre, temas pri parto de farmbieno, sed stalo ankaŭ ekzemple povas esti unuopa kabano sur aŭ apud paŝtejo. Por ĉiu bestospeco kaj laŭ ĉiuj kulturoj kaj epokoj ekzistas apartaj konstruoformoj. Devas esti praktike en- kaj elgvidi la bestojn, alporti manĝaĵon kaj freŝan fojnon por kuŝado, elporti malpuraĵojn. Devas esti taŭga varmeco kaj sufiĉo da oksigeno.

moderna bovina stalo kun centra vojo kaj flankaj ĉeloj

Modernaj staloj plej ofte estas haloj kun centra vojo kaj unu aŭ pluraj flankaj ĉeloj por po unu aŭ po pluraj bestoj.