Bieno
El Vikipedio
Vidu ankaŭ artikolon Bieno (Italio) pri komunumo en Italio.
Bieno estas kampara terposedaĵo, privata aŭ kolektiva. Bienoj estas la ĉefaj unuoj de agrikulturo. Areo de bieno povas esti ajna: komence de ono de hektaro ĝis miloj da hektaroj.
[redakti] Konstruaĵoj de la bieno
loĝejo por homoj (Francio)
bovejo (Kanado)
Plej ofte la bieno havas ankaŭ konstruaĵojn, kie loĝas la laboristoj, en aliaj konstruaĵoj oni konservas la maŝinojn, por la dombestoj servas la staloj, fine ofte estas garbejoj por la rikoltaĵoj.
Por produkti kreskaĵojn povas esti ankaŭ forcejoj kaj por produkti energion povas esti biogasoinstalaĵo aŭ ventoturbino.
loĝejo por maŝinoj (Francio)
[redakti] Proveboj
(laŭ lernu) Malpaco: Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno -- neniam vivas sen reciproka malbeno.
Malgrando: Pro karta preno perdiĝis bieno.