Planto
|
|
||||
|---|---|---|---|---|
| Troveblo de fosilioj: Meza-malfrua Ordovicio - ĉi-epoke | ||||
Filika folio
|
||||
| Biologia klasado | ||||
|
||||
|
Divizioj
|
||||
|
||||
Planto estas kreskaĵo (aŭ vegetaĵo) plurĉela, produktanta nutraĵon per fotosintezo (ĝenerale). Al la plantoj apartenas interalie arboj, herboj, arbustoj, grimpoplantoj, filikoj, muskoj kaj verdaj algoj. Oni konas nun inter 250 000 kaj 300 000 plantajn speciojn. La plantoj estas regno en la domajno de eŭkariotoj. La plantoj estas parto inter la kreskaĵoj.
Enhavo |
Ĉefaj karakteroj [redakti]
- La plantoj estas memnutrulaj vivaĵoj, tio estas ili produltas sia propran ĉelaron kaj organikajn kombinaĵojn el karbona dioksido kiel karbona fonto, kaj uzante la lumon kiel fonto de energio: la fotosintezo. Tial, plejparto el plantoj estas verdaj, pro siaj verdaj fotosintezaj "globetoj" interne de la ĉelo nomita kloroplastoj. Laŭ formo ili povas varii inter: polihedraj, fuziformaj, cilindraj, stelformaj, ktp.
- La plantoj estas senmoveblaj vivaĵoj, fiksitaj al grundo per radikoj. Pro tio ili tre dependas al ilia ĉirkaŭaĵo.
- La plantoj estas, kompare kun la bestoj, malpli malsamiĝita. Ili havas malmulte da specoj de histoj aŭ organoj. Tial, ili havas specialaj karakteroj: kresko potence senlima, grava eblo de rekresko (do eblo de senfekundiĝa reproduktado).
- La plantoj bezonas lumon, akvon, grundon, kaj aeron per malsamaj kondiĉoj laŭ la plantaj specoj.
Aranĝaj tipoj [redakti]
Oni tradicie distingas, laŭ la grado de malsamiĝo tri gravaj aranĝaj tipoj:
- la talaj plantoj: vivante en malsekaj medioj, ili havas talo, baza plata organo neniel malsamiĝita;
- la muskaj plantoj: vivante en malsekaj medioj, la muskoj kaj hepatikoj, kiuj havas organojn malmulte malsamiĝitaj en tigo kaj folioj
- la vaskulaj plantoj: la filikaj plantoj kaj la semplantoj. Estas tre malsamaj organoj: radiko, tigo, folio, kaj precipe, vaskuloj por la suko (floemo kaj ksilemo). Pro tiuj vaskuloj, ili estas rektaj kaj malfleksaj, kaj povas vivi en aera kaj seka medio.
Tiuj aranĝoj estas priskribo, sed ne plu estas aroj en la klasigoj, ĉar iuj estas parafiletikaj.
Planta klasado [redakti]
Historio [redakti]
La unu konata klasigo estas ties de Teofrasto (370-285 antaŭ JK) kiu klasaj 480 plantojn laŭ ilia formo (arbo, arbusto aŭ herbo) kaj iuj floraj karakteroj.
Dum la 16a jarcento, plantistoj kiel la fratoj Johano kaj Gaspardo Bohino, pripensas la plantan klasadon. Ili celas fari naturaj aroj laŭ ilia simileco. Fakte, ekmalkovro de novaj plantoj necesendigis novan klasigon.
John Ray (1628-1705), britia naturisto, proponas nova klasa sistemo bazita sur plej granda nombro de karakteroj, ĉe la floro, la frukto aŭ la folio.
Pierre Magnol (1638-1715), inventas la vorto familio, kaj faras 76 pantajn familiojn.
Turneforto (1656-1708) faras klasigo laŭ la flora strukturo kaj enigas la nociojn de specio kaj genro.
Fine, Karolo Lineo (1707-1778), faras la dunoma nomsistemo por la plantoj kaj bestoj. Tiu sistemo uzas dunomoj kun la genra kaj specia nomoj. Lineo pensas ankaŭ fama klasigo, la seksa sistemo, laŭ la nombro de "edzoj" (stamenoj) kaj "edzinoj" (karpeloj) en la flora lito.
Klasika klasigo [redakti]
La diferenco inter la du regnoj de vivuloj ne estas ĉiam klara. Kelkaj plantoj moviĝas, kelkaj ne havas klorofilon, male kelkaj animaloj ne moviĝas aŭ havas klorofilon. Plantoj havas ĉelojn ĉirkaŭvolvitajn per celulozo, animalaj ĉeloj estas nudaj kaj senpere kontaktiĝas.
Arkreskiĝa klasigo [redakti]
Vivmanieraj specoj laŭ Raunkiær [redakti]
Difinoj [redakti]
Laŭ Lamarko, "La plantoj estas vivantaj organizitaj korpoj, neniam iriteblaj en siaj partoj, ne digestantaj, kaj ne moviĝantaj, nek per volo, nek per reala iriteblo." Tiele ili diferenciĝas el bestoj[1].
Referencoj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
W.F. Pilger Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo
|
||||||||||