Ikebano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ikebana Bunjin.jpg

"Ikebano", (japane 生花 aŭ 生け花, laŭvorte vivantaj floroj) estas la arto japandevena aranĝadi florojn.

Temas pri tradicia arto, ankaŭ nomata kado (jap. 華道, t.e. la vojo de la floroj); ĝi estas kiel riĉa, tiel ankaŭ kompleksa, kaj estas praktikata ankoraŭ nuntempe.

Ikebano kaj konceptado.[redakti | redakti fonton]

Kontraste kun la dekoracia formo de la floraj aranĝoj en la okcidentaj landoj, la ikebano estigas harmonion de liniara konstruado, de ritmoj kaj koloroj. Dum Okcidentanoj emfazas kvanton kaj kolorojn de la floroj, pri kies beleco ili precipe atentas, Japanoj emfazas la liniarajn aspektojn de la aranĝo. Ili disvolvis arton kiu valorigas kaj la vazon, tigojn, foliojn aŭ frondojn kaj la floron mem. La tuta strukturo de la ikebano baziĝas sur tri ĉefaj punktoj, kiuj simbolas la ĉielon, la teron kaj la homon.

Historio kaj deveno.[redakti | redakti fonton]

La origino de la ikebano kuŝas en rita oferdono de floroj en budistaj temploj ekde la 6-a jarcento. Tiam, floroj kaj frondoj pintiĝis ĉielen, kiel atentigo pri kredo. En la 15-a jarcento aperis pli perfektigita aranĝo-stilo, nomita "rikka" (starantaj floroj). La rikka-stilo reflektas la splendon de la naturo kaj ĝin elmontras. Ekzemple, la frondoj de la pino simbolas la ŝtonojn kaj rokojn, kaj la blanka krizantemo simbolas riveron aŭ rojeton. La rikka-arto fariĝis populara dum la 17-a jc kaj estis uzata kiel dekoracio por la ceremonioj kaj festoj. Hodiaŭ, ĝi estas konsiderata kiel antikva stilo de ikebano kaj do estas pli kaj pli malofte uzata.

Paesaggio acquatico.JPG

La plej signifoplena ŝanĝo en la historio de ikebano okazis dum la Muromachi-periodo en la 15-a jc, kiam la ŝoguno Aŝikaga Joŝimasa (1436-1490) regis Japanion. La grandaj konstruaĵoj kaj la dometoj, kiujn Joŝimasa starigis, evidentigis lian guston por simpleco. Tiuj dometoj enhavis "tokonomon", t.e. alkovo, kie la loĝantoj povis loki artobjektojn aŭ floraranĝojn. Precize dum tiu periodo estis simpligitaj la reguloj de la ikebano, tiel ke ĉiuj socialaj tavoloj povis ĝui tiun arton.

Alia ĉefa disvolviĝo okazis je la fino de la 16-a jarcento. Pli simpla kunmetado de floroj nomita "nageire" (投げ入れ, en Esperanto ion enĵeti) ekvidiĝis kiel parto de la te-ceremonio. Laŭ tiu stilo, la floroj estas envazigataj kiel eble plej nature, kiaj ajn estas la uzataj materialoj. Pro tiuj interrilatoj kun la te-ceremonio, tiu stilo ankaŭ nomiĝas cha-bano / "chabana" (茶花, en E° te-floroj)

Kaj ĉirkaŭ 1890, iomete post la Meiji-restarigado kiu kondukis al moderniĝo kaj okcidentiĝo de Japanio, disvolviĝis nova stilo nomita "moribana"(盛り花, en E° stakigitaj floroj). Tiu stilo ekestis parte pro enkonduko de okcidentaj floroj kaj pro okcidentigo de la japana viv-maniero. La moribana-stilo, kiu estigis novan formon de libereco en la floraranĝado, estis uzata por la pejzaĝaj kaj ĝardenaj scenoj. Temas pri stilo, ĉie aprezebla, kiu taŭgas kaj por oficialaj ceremonioj, kaj por neformalaj situacioj. Dum en la nageire-stilo, oni kunmetas la materialojn en vazon, en la moribana-stilo, la materialoj estas aranĝataj en malalta pokalo. Por fiksi la materialojn, oni tiam uzas pikilaron nomitan k e n z a n (剣山, laŭvorte nadlomonto); ĝi konsistas el latunaj nadloj en muldita plateto el bronzo aŭ plumbo.

En Francion, praktiko kaj instruado de la ikebano estis enkondukitaj far Kiku Jamata (Kikou Yamata/jp: 山田 キク) (1897-1975), franc-japana verkistino, kiu prezentis la unuajn demonstrojn de ikebano en Parizo, en 1930, dum la Aŭtuna Salono. En Germanio, en 1987, la Japano Kikuto Sakagawa fondis sian propran skolon de ikebano : Kaden Ryu (japane : — — —) Samrange kiel la te-ceremonio kaj la kaligrafarto, la ikebano estis unu el la artoj, inter kiuj elektis la virinoj por sin tradicie prepari al edziniĝo. Hodiaŭ, la ikebano estas konsiderata kiel unu el la tradiciaj artoj de Japanio; ĝi estas praktikata je multaj diversaj okazoj, kiel ceremonioj kaj festoj kaj eĉ la modernuloj konsideras ĝin, ankoraŭ nuntempe, kiel studenda arto.

La ikebano-stiloj.[redakti | redakti fonton]

  • tradiciaj stiloj
    • rikka
    • seika
    • nageire aŭ cha-bana
  • pli "freŝdataj" stiloj
    • moribana
      • chizenka
      • djyuka
    • shinseika

La ikebano-skoloj[redakti | redakti fonton]

         - ([ 815 ...)                la Saga-skolo
         - ([meze de la 15-a jc ...)  la Ikenobo-skolo
         - ([1895 ...)                la Ohara-skolo
         - ([1912 ...                 la Adachi-skolo
         - ([1927 ...                 la Sogetsu-skolo
         - ([1937 ...                 la Ichiyo-skolo
         - ([1937 kaj 1970 ...    la Shin eigetsu shofu ryu
         - ([1987 ...                 la Kaden ryu

Vidu ankaŭ / Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

bas
Ikebana Riflesso sull'acqua.JPG