Mikorizo
Mikorizo (el la greka mycorrhiza) estas simbioza, nepatogena aŭ neforte patogena asocio de fungohifoj kun la radikoj de la plantoj. Ĝi havas du tipojn: endotrofa kaj eksotrofa mikorizo.
Ĉe endotrofa mikorizo, la hifo penetras la mastroplanton kaj tie estigas vezikojn, disbranĉiĝantan arbuskulumon. La simbiozaj fungoj de la orĥideoj estas klabfungoj (Rhizoctonia-specioj), sed plej ofte oni povas klasifiki endotrofajn mikorizojn en Glomeromycota.
La ektotrofa mikorizo karakterizas la arbojn. La radikoj dikiĝas, disbranĉigas. La micelio kovras la radikojn deekstere, malofte penetras inter la interĉelan areon, sed ne penetras la ĉelojn. Tiuj fungoj apartenas al la ĉapelaj kaj trufaj fungoj. Kelkaj fungoj vivas nur sur difinitaj arboj (ekz. bruna ringa boleto (Boletus luteus) vivas nur sur lariko, la muŝfungo (Amanita muscaria) nur sur piceo, abio, betulo.
La fungoj malkombinas la organikajn materialojn de la fundo kaj la planton priservas per nitrogeno, kalio, fosforo.
La praktika utilo ekzistas nur ĉe la kultivado de orĥideoj, arbarigo, ĉar la prenita grundo el inter la radikoj ebligas la alisetligon de fungo kaj tiel kelkaj plantoj pli bone kreskas.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |