Betulacoj
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 18 Jun. 2011.
5 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
|
|
||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigra alno (Alnus glutinosa)
|
||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
|
||||||||||
|
Alno Alnus |
||||||||||
Familio al kiu apartenas inter aliaj la alno, betulo, avelujo kaj karpeno.
Betulacoj estas familio el la ordo fagaloj. Ili entenas 6 genrojn kaj 157 speciojn. Ĉiuj estas arboj aŭ arbedoj, vivas en mildaj ĝis malvarmaj klimatoj kaj ofte formas populaciojn. La floroj estas unuseksaj, plejofte grupigitaj en amentoj, sed ĉiu individua arbo estas duseksa, havante la du tipojn de floroj. La fruktoj estas akenoj envolvitaj en brakteoj. Nur tiu de la avelujo (Corylus) estas por homoj manĝebla. Betulacaj arboj akceptas ektomikorizojn, ili do vivas simbioze kun fungoj kiel amanitoj, trikolomoj, boletoj, laktarioj, rusuloj kaj multaj aliaj.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |

