Betulo
El Vikipedio
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Penda betulo
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
Specioj
|
||||||||||||
|
30-60 specioj; |
||||||||||||
Betulo ( Betula ) estas holarkta genro el la familio de la betulacoj.
Ĝeneralaĵoj: Betuloj estas "pioniraj specioj" t. e. ili estas la unuaj arboj kiuj kreskas en malriĉaj, malvarmaj terenoj, kaj post ruinigadoj, kiel fajregoj, ili elportas tre malriĉajn grundojn, malvarmajn klimatojn, sed bezonas multe da lumo, do se poste la arbokomunumo riĉiĝas kaj pleniĝas ili malaperas. Ili vivas relative mallonge: ĝis 100 jarojn. En alteco de montaro aŭ en arktaj regionoj, post kie eĉ la pinofitaj arboj ne plu kapablas kreski, restas antaŭ la nura herbejo aŭ Tundro zono de betularbaro.
Ĉefaj specioj: Eŭropo kaj Siberio :
- Betula pubescens - lanuga betulo
- Betula pendula - penda betulo - kun branĉoj gracie pendiĝemaj
- Betula nana - nana betulo - la plej nordekreskanta, apenaŭ arbustalta
Norda Ameriko :
- Betula alleghaniensis - alegana betulo
- Betula papyrifera (kies arboŝelo utilis al la Indianoj por fari boatojn)
- Betula nigra
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj
- Arkta marborda tundro
- Miksaj atlantikaj arbaroj
- Nordokcident-himalajaj alt-montaraj arbustaroj kaj herbejoj
- Okcident-eŭropaj foliarbaroj
- Sarmataj miksaj arbaroj
- Skandinavaj marbordaj koniferaroj