Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Japanujo)
Saltu al: navigado, serĉo
日本/日本国 (Nihon aŭ Nippon[1]?)
Japanio
flago de Japanio
(Detaloj)
Imperia Krizantema Blazono
(Detaloj)
Nacia himno: Kimi ga yo, "La reĝlando de la imperiestro"
Nacia devizo: neniu
Situo de Japanio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tokio (efektive oficiala)
Oficiala(j) lingvo(j) neniu
Ĉefa(j) lingvo(j) Japana
Plej ofta(j) religio(j) Plejparte neniu, Budhismo, kaj Ŝintoismo
Areo
 % de akvo
377944 km²
0,8%
Loĝantaro 127288419
Loĝdenso 357/km²
Loĝantoj Japano
Vivolongo 0,953 (laŭ IHD)
Horzono UTC+9
Landokodo JP
Telefona kodo +81
Domajna nomsistemo .jp
Politiko
Politika sistemo Parlamenta monarkio
Ŝtatestro Akihito
Ĉefministro Shinzo Abe
Nacia tago 11-an de februaro [2]
Sendependiĝo 11-a de februaro -660
Ekonomio
Valuto Eno (¥/円)
MEP laŭ 2010
– suma 4 309 500 milionoj da $
– pokapa 33 804 $
Esperanto-movado
Landa E-asocio Japana Esperanto-Instituto
v  d  r
Information icon.svg

JapanioJapanujo estas lando situante oriente de la azia kontinento, ĝi konsistas el insuloj. Ĝia antikva nomo estas Jamato 大和 (Jamato?) kaj la oficiala nomo estas Nihon-kokuNippon-koku, kiu laŭvorte signifas "Origino de la Suno".

La landnomo 日本, origino de la suno, estis fiksita en Ĉinio el kies vidpunkto Japanio situas tie, kie originas ĉiutage la suno. En la kvina jarcento Japanio transprenis la ĉinan skribon kaj kun ĝi ankaŭ la skribon de la landnomo. Sed la elparolo de la landnomo estas laŭ japana maniero: 日 niĉi, 本 hon.

La ĉina prononco de 日本 estas ĵi-ban. Eŭropanoj nomis ĝin Ĉipango, angloj diras ĵepen.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La japana insularo konsistas el kvar ĉefaj insuloj (Hokkaidoo (Hokajdo), Honŝuu (Honŝhuo), Ŝikoku (Ŝikokuo), kaj Kjuuŝuu (Kiuŝuo)) laŭ vicordo de nordo al sudo kaj proksimume 3600 malgrandaj. Sur areo de ĉirkaŭ 378 mil kvadrataj kilometroj vivas proksimume 127 milionoj da homoj. La japana insula ĉeno etendiĝas de nordo al sudo kaj prezentas formon de arko.

La plej norda ekstremo de la ĉefaj insuloj situas ĉe norda latitudo de ĉirkaŭ 45 gradoj, la plej suda punkto ĉe latitudo de 30 gradoj. Pli malgrandaj insuloj troviĝas eĉ pli sude ĝis 20 gradoj.

Pro tio la klimato montras grandajn diferencojn: En la nordo regas modere malvarma klimato, en la sudo subtropika.

Proksimume 75 centonoj de Japanio estas montaroj kaj montetaj areoj. Arbaroj kovras 67 centonojn de la tersurfaco. Japanio havas ĉirkaŭ 200 vulkanojn. Malfortaj tertremoj okazas tre ofte. De tempo al tempo fortaj tertremoj kaŭzas morton de multaj homoj kaj grandajn damaĝojn.

Maroj[redakti | redakti fonton]

Japanion ĉirkaŭas maroj; Pacifika oceano en la oriento kaj Japana Maro en la okcidento, norde aldoniĝas Oĥocka Maro kaj sude Orientĉina Maro.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

  • Landkodo : .JP
  • E-nomo: Japanio
  • Naciaj nomoj : 日本 [nihon/nippon] (japane), 大和 [jamato] ("japane" en antikva epoko)
  • Areo: 377 915 km²
  • semotaŭga: 11%

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2005 loĝis 127 767 994 loĝantoj homoj en Japnio, laŭtakse. El tiuj ĉi, 83 milionoj loĝas en la Tajheja Megalopolo.

  •  % urbana: 79% (2000)
  • homoj en km²: po 342,7 (2005)
  • homoj en km² da semotaŭga tero: po 3070,0 (2000)
  • kreskanta procento: -0,05% (2005, takso)
  • naskoj: po 8,4 por 1000 homoj dum jaro (2005, takso)
  • mortoj: po 8,6 por 1000 homoj dum jaro (2005, takso)
  • migrantoj: po +0,0 por 1000 homoj dum jaro (2000, takso)
  • mortokvanto de beboj: po 3,91 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
  • infanoj por virino: po 1,26 (2005, takso) infanoj naskita po virino
  • meza vivlongeco: po 80,7 jaroj (po 77,51 por viroj, po 84,05 por virinoj) (2000, takso)

Etnoj[redakti | redakti fonton]

En Japanio estas 99,4% japana, 0,6% aliaj (precipe korea)

Registaro[redakti | redakti fonton]

Japanio estas parlamenta demokratio, kaj dum la pastintaj 50 jaroj plejparte regiĝis de la Liberala Demokrata Partio de Japanio. La du ĉambroj de la japana parlamento nomiĝas Ŝugiin aŭ "ĉambro de reprezentantoj" kaj Sangiin aŭ "ĉambro de konsilantoj".

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

711 Gd (1998)

  • por kapo: 5,62 kd (1998)
  • kreskanta procento: 2,2% (2006, takso)
  • inflacio: -0,8% (1999, takso)
  • senokupa: 4,7% (1999, takso)

Regionoj[redakti | redakti fonton]

Hokkaidō (ruĝa), Tōhoku (malhelverda), Kantō (blua), Ĉūbu (bruna), KinkiKansai (verdblua), Ĉūgoku (verda), Ŝikoku (rozkolora), Kjūŝū (flava), Okinava (aparte dekstre)
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Japanaj regionoj.

Japanio estas dividita en 8 aŭ 9 regionoj, depende ĉu la regiono Okinavo estas nombrita aparte aŭ inkludita en la regionono Kiuŝuo.

La Ĉubu-regiono estas subdividita en la regionojn Hokuriku, Koŝinecu kaj Tokai.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de municipoj de Japanio.

Japanaj municipoj inkluzivas prefektujojn (都[to] 道[doo] (府)[fu] (県)[ken]), urbojn (市 [ŝi]), kvartalojn (区 [ku]), urbetojn (町 [ĉoo] aŭ [maĉi]) kaj vilaĝojn (村 [mura] aŭ [son]).

Gubernioj[redakti | redakti fonton]


Flago de Japanio Gubernioj de Japanio Flago de Japanio
Ajĉi | Akita | Aomori | Ĉiba | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝima | Gifu | Gunma | Hiroŝima | Hjogo | Hokajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Jamaguĉi | Jamanaŝi | Kagaŭa | Kagoŝima | Kanagaŭa | Koĉi | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasaki | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Gubernio Okinavo | Osaka | Saga | Sajtama | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoka | Toĉigi | Tokio | Tokuŝima | Tottori | Tojama | Ŭakajama

Ekzistas en Japanio 47 gubernioj. Inter ili estas 1 都(-to ) Tokio, 1 道(-doo) Hokajdo, 2 府(-fu) Osaka, Kioto, kaj 43 県(-ken) ceteraj gubernioj.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de urboj de Japanio.

Jen listo de la ĉefaj urboj de Japanio (vidu ankaŭ la artikolon pri specialaj kvartaloj):

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Japanio.
Ĵomon-epoko
En la jaroj 10.000 a.K. ĝis ĉirkaŭ 300 a.K. migrantoj, verŝajne el centra Azio, Siberio kaj el la suda Pacifiko enmigris en la areon de la nuna Japanio.
Jajoi-epoko
Unuaj konfirmitaj rilatoj inter Japanio kaj la ĉina imperio ekzistis de ĉirkaŭ 300 a.K. ĝis ĉirkaŭ 300 p.K.
Kofun-epoko
Grandaj tombejoj estis trovitaj el la Kofun-epoko de ĉirkaŭ 300 ĝis 710 p.K. Ekzistis politika kontakto al la najbara Koreujo kaj enmigrado de Koreio al Japanio. Ekde la 5-a jarcento transpreniĝis la ĉina skribo.
Nara-epoko (710–784)
En la Nara-epoko budhismo ricevis fortan subtenon. La ŝtatformo similis al la ĉina modelo.
Heian-epoko (794–1185)
Kresko de la kortega kulturo en Heian-kyo (Kioto), ĉefe pri poezio kaj literaturo. La potenco de la imperiestro malkreskis, kaj militistfamilioj establiĝis. Fine de la Heian-epoko la klano Minamoto kreis la unuan ŝogunan reĝimon.
Kamakura-epoko (1192–1333)
Dum la Kamakura-epoko Kublaj-Ĥano dufoje provis invadi Japanion, kiuj tamen ne sukcesis pro tajfunoj, poste nomitaj diaj ventoj.
Muromaĉi-epoko (1338–1573)
Potencaj, sendependaj daimioj havis proprajn armeojn. La ŝoguno perdis la kontrolon kaj komenciĝis la Sengoku-epoko, la epoko de la disputintaj regnoj.
Sengoku-epoko (1477–1568)
Tri imperiunuiĝintoj (Oda Nobunaga, Toyotomi Hideyoshi kaj Tokugawa Ieyasu) finis en la Azuki-Momojama-epoko (1568 bis 1603) la pli ol 100-jaran enlandan militon.
Edo-epoko (1603–1867)
Japanio fermiĝis al eksterlandanoj. Krom kelkaj interŝanĝoj kun Ĉinio kaj Nederlando ne ekzistis rilatoj al aliaj ŝtatoj. Dum pli ol 250 jaroj la klano Tokugawa konservis la estrecon super la aliaj daimioj. Tiu epoko alportis grandan prosperecon al la japana popolo. La loĝantaro daŭr kreskis, kaj la nuna Tokio tiam iĝis la plej granda metropolo en la mondo.
Japana patrino kun ĝemeloj, 1917
Meiĝi-epoko (1868–1912)
La reformo de la imperiestreco sub Meiji-tenno ekde 1868, la Meiji-restarigado donis al la lando modernan konstitucion kaj parlamenton. Japanio iĝis konstitucia monarkio. Ekde 1910 Japanio koloniigis Koreion, kio ankoraŭ nuntempe malhelpas facilajn rilatojn inter ambaŭ ŝtatoj.
Taiŝo-epoko (Taiŝoo, 1912–1926)
En la unua mondmilito Japanio staris je la flanko de la triopa Entento kaj transprenis post fino de la milito germanajn teritoriojn. La Taiŝo-epoko estis karakterizita de kultura dinamiko kaj ekonomia kresko. Demokrataj eksperimentoj fiaskis fine pro nestabileco kaj la militistaro transprenis la kontrolon.
Japanoj invadas Shenyang 1931
Ŝova-epoko 1e (Ŝoova, 1926–1945)
En 1931 Japanio okupis la nordorienton de Ĉinio kaj fondis en 1932 la sendependan ŝtaton Manĉukuo (Manĉurio). En 1937 Japanio konkeris aliajn teritoriojn de Ĉinio. Helpe de Siamo Japanio forpelis la eŭropan koloniismon el sudorienta Azio, por krei propran koloniaron. Pro reago de Usono, Japanio eniris la duan mondmiliton kaj atakis ĉe Pearl Harbor sur Havajo. Okazis multaj militkrimoj, kiel deviga prostituo, la masakro de Nankingo kaj homoj eksperimentoj fare de la Unuo 731. La kapitulacio de Japanio okazis post la faligo de la atombomboj sur Hiroŝimon la 6-an de aŭgusto 1945 kaj sur Nagasakon la 9-an de aŭgusto 1945.
Ŝova-epoko 2e (1945–1989)
Post la kapitulacio okazis la rekonstruado, unue en la okupita Japanio, kiu definitive liberiĝis en 1952. Usono integris Japanion al barejo kontraŭ komunismo. Japanio ricevis monan helpon de Usono por rekonstruiĝi denove tra la GARIOA-programo. La japana ekonomio rapidege kreskis kaj la ŝtato iĝis pacema demokratio.
Heisei-epoko (de 1989 ĝis nun)
Komence de la 1990-aj jaroj krevis la vezika ekonomio, kaj forta deflacio kaj kresko de la ŝtata ŝuldo haltigis la ekonomian kreskon.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Japanio, oni parolas per japana lingvo. Oni rajtas paroli ĉe Dieto de Japanio ankaŭ per Ajnua lingvo kaj Okinava lingvo. Japana lingvo estas konsiderata oficiala lingvo ne laŭ juro sed laŭ kutimo. La juro pri juĝejoj difinas ke en juĝejoj oni parolas per Japana lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Religio en Japanio.

La tradiciaj religioj de Japanio estas budhismo, ŝintoismo, kaj konfuceismo, ankaŭ se estas dubinde ĉu la lasta el tiuj laŭ okcidentaj normoj estas efektiva religio aŭ simple filozofio. Budhismo kaj konfuceismo estis alportitaj el Ĉinio, dum ŝintoismo estas la nura religo kiu naskiĝis en Japanio mem. En la periodo Meiĝi kiu daŭris ĝis la dua mond-milito ŝintoismo estis konsiderata la ŝtata religio kaj fariĝis simbolo de forta naciismo. Kristanismo estis alportita de misiistoj en la dek-kvina jarcento, kaj tuj populariĝis, sed la japana registaro malpermesis ĝin ĉirkaŭ cent jaroj poste. Ĝi estis reenkondukita en la dek-oka jarcento, kaj nuntempe ĉirkaŭ 1.4 milionoj da japanoj konsideras sin mem kristanoj.

Ĝenerale, japanoj emas al sinkretismo, alivorte ili miksas malsamajn religiojn anstataŭ kredi je unu sola, kiel kutime faras okcidentanoj. Estas tute normale, ekzemple, ke la sama homo geedziĝu laŭ la kristana maniero, kaj estu entombigita laŭ la budhisma maniero.

Ĝenerale, oni povas afirmi ke religio estas nuntempe multe malpli grava en Japanujo ol en multaj aliaj partoj de la mondo.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Deviga edukado komenciĝas je la 6a jaraĝo, kaj daŭras 6 jarojn por elementa lernejo, 3 jarojn por mezlernejo. Kvankam ne-deviga, 90% da junuloj iras 3 jarojn al (laŭnome) "alta lernejo" (aŭ "super-meza lernejo") aŭ 5 jarojn al instanco simila al politekniko. La altnivela edukado okazas en universitato, kutime 4-jara, aŭ 6-jara por medicina fakultato, aŭ en (laŭnome) "mallonga universitato", kiuj estas vizitataj de 45% da samaĝuloj. La lerneja jaro komenciĝas de aprilo kaj finiĝas je marto, same kiel administra kaj financa jaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni pensas, ke la nomo uzata en Okcidento devenas el vorto en ĉina dialekto, kiun oni prononcas jāk-bəng.
  2. artikolo "Februaraj festoj", revuo Monato, februaro 2006, paĝo 17 esperante