Nara-epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Nara-epoko (japane: 奈良時代, nara jidai) estas epoko de la historio de Japanio inter la jaroj 710 kaj 794[1].

En la jaro 710 la imperiestro Gemmei translokigis la ĉefurbon al Heijō-kyō (la nuntempa Nara). Heijō-kyō restis ĉefurbo ĝis la imperiestro Kammu translokigis ĝin en la jaro 784 al Nagaoka-kyō kaj jardekon poste al Heian-kyō (Kioto).

La plejmultaj japanoj tiam vivis kampare ĉirkaŭ vilaĝoj. Ilia religio estis ĉefe ŝintoismo, kiu bazis je spiritoj en naturo kaj prauloj (kami).

La ĉefurbo estis konstruita laŭ Chang'an (Ŝjiano), la ĉefurbo de Tang-Ĉinio. Ankaŭ en aliaj fakoj la anoj de la plej altaj sociaj tavoloj sekvis Ĉinion, tiel oni ekuzis la ĉinan skribon (kanji) kaj la ĉinan religion, budhismon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dolan, Ronald E. and Worden, Robert L., ed. (1994) "Nara and Heian Periods, A.D. 710-1185" Japan: a country study. Library of Congress, Federal Research Division.