Dinastio Tang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
History of China
Historio de Ĉinio
ANTIKVA
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj
Dinastio Xia 2070–1600 a.K.
Dinastio Shang 1600–1046 a.K.
Dinastio Zhou 1045–256 a.K.
 Okcidenta Zhou
 Orienta Zhou
   Periodo de Printempo kaj Aŭtuno
   Periodo de Militantaj Regnoj
IMPERIA
Dinastio Qin 221 BCE–206 a.K.
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E.
  Okcidenta Han
  Xin-dinastio
  Orienta Han
Tri Regnoj 220–280
  Wei, Shu Han & Wu
Dinastio Jin 265–420
  Okcidenta Jin 16 Regnoj
304–439
  Orienta Jin
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
420–589
Dinastio Sui 581–618
Dinastio Tang 618–907
  ( Dua Zhou 690–705 )
5 Dinastioj k
10 Regnoj

907–960
Dinastio Liao
907–1125
Dinastio Song
960–1279
  Norda Song Okc. Xia
  Suda Song Jin
Dinastio Yuan 1271–1368
Dinastio Ming 1368–1644
Dinastio Qing 1644–1911
MODERNA
Respubliko Ĉinio 1912–1949
Ĉina Popola Respubliko
1949–nun
Respubliko Ĉinio
(Tajvano)
1945–nun
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti


La dinastio Tang (ĉine: 唐朝, pinjine: táng cháo}) fondiĝis en la jaro 618 kaj pereis en 907. Ĝi sekvis la dinastion Sui kaj anstataŭis la epokon de la kvin dinastioj kaj dek regnoj. Ĝi estis interrompita de la dinastio Zhou de Wu Zetian de 690 ĝis 705.

La dinastio Tang dividiĝas en du periodojn, la antaŭan kaj la postan, kun la An-Shi-tumulto kiel limo. La antaŭa periodo estis prospera, la posta, forvelkanta.

Historio[redakti | redakti fonton]

Teritorio de la dinastio Tang ĉirkaŭ la jaro 663

Fondiĝo[redakti | redakti fonton]

La dinastio Tang estis fondita de Li Yuan, duonturko, kiu konkeris en la jaro 617, kiam okazis multaj ribeloj, la urbon Chang'an. Sekve de tio la imperiestro Sui Yangdi de la dinastio Sui estis strangolita de siaj konsilistoj. La generalo Li Yuan transprenis kiel imperiestro la nomon Tang Gaozu. Oni taksis lin nedecideman reganton, ĉiam en la ombro de sia filo Li Shimin. Li fine demisiis en la jaro 626.

Poste lia filo Li Shimin, sukcesis kiel imperiestro Taizong, venki la orientajn turkojn en la jaroj 626/630, kio ebligis al la dinastio Tang disvastiĝi laŭ la silkovojo kaj malfermis Ĉinujon al eksterlando. Multaj fremdaj komercistoj kaj militistoj alvenis en la landon kaj influis la tiaman urban kulturon. Multaj ĉinaj nobeloj ekzemple tiam ludis poloon, irandevenan ludon kaj sur hejmaj aĵoj troviĝis iranaj, hindaj aŭ turkaj ornamaĵoj. Oni emis publikigi mokajn desegnaĵojn pri eksterlandanoj, virinoj ne portis vualon kaj eĉ portis virajn vestaĵojn eksterdome. La princo Li Chengqian (mortis en 645) kondukis kiel ĥano de la turkoj.

Post sia imperiestriĝo, Taizong ege diligentis por prosperigi la landon; tiel ke la dinastio Tang fariĝis la senpredecence prospera en la ĉina feŭda socio kaj antaŭiris en la mondo politike, ekonomie, kulture kaj simile. Poste aperis alia prospera periodo dum la regado de la imperiestro Xuanzong; tamen ĝuste en tiu periodo aperis tumulto lanĉita de An Lushan kaj Shi Siming kaj pro tio la dinastio iris al dekadenco.

La ĉefurbo de Ĉinujo en la Tang-epoko iĝis Chang'an (nuntempe Ŝjiano, ĉirkaŭ 1 miliono da loĝantoj); sed alia ĉefa urbo estis Luoyang.

La administracio de la Tang-dinastio organiziĝis jene:

  • La imperiestra kancelario (men-hsia-sheng): ĝi subtenis la imperiestron ĉe aŭdiencoj kaj ceremonioj, kaj kolektis raportojn por li.
  • La imperiestra sekretariejo (chung-shu-sheng): ĝi prilaboris la dekretojn de la imperiestro kaj kontrolis kune kun la imperiestra kanceliero la politikon.
  • La ŝtata kancelario (shang-shu-sheng): ĝi dividiĝis je la klasikaj ses ministerioj por oficistoj, financoj, ritoj, milito, justico kaj publikaj laboroj kaj estis estrata de du prezidantoj.
  • La ŝtatkonsilio: al ĝi apartenis kutime la estroj de la ŝtata kancelario.
  • Aldonaj oficejoj kun limigitaj funkcioj, inter kiuj la cenzurejo (yü-shih-t'ai) havis apartan gravecon, ĉar ĝi kontrolis la oficistojn rilate al politiko kaj moralo.

La oficistaro estis dividita je naŭ rangoklasoj, sendepende de la efektive ekzekutata funkcio. Taizong renovigis ankaŭ la ekzamensistemon por oficistoj (historio, konfuceaj klasikistoj, liriko kaj administraciaj aferoj; maksimume dek procentoj de la kandidatoj sukcesis) por havigi al si pli efikajn oficistaron. Praktike tamen mono kaj deveno determinis, kiu iĝis oficisto, tiel ke la plej altaj postenoj daŭre estis rezervataj al la nobelaro.

Punleĝoj estis simpligitaj kaj mildigitaj, la lerneja sistemo subvenciita. La leĝkodekso de la dinastio Tang, la Tanglü-shuyi, estas konservata entute. Ĝi estis tre vasta (pli ol 500 paragrafoj en 12 ĉapitroj) kaj rimarkindas sentrua logiko. Estis taksata kaj la graveco aŭ la eco de la punota ago kaj la socia pozicio de la viktimo. Aldone al la punleĝaro estiĝis unuaj skizoj de oficistara leĝo.

Fine de sia vivo la imperiestro Taizon (mortis en 649) ekmilitis kontraŭ Koreujo, kio fine izoligis lin de sia registaro. En la jaro 651 registriĝis la unua araba senditaro de la kalifo Uthman ibn Affan, en 643 alvenis al la kortego eĉ senditaro de la bizanca imperio. Aliaj militoj kontraŭ la turkoj estis ja sukcesaj, sed ili ne estis daŭraj.

Dekadenco[redakti | redakti fonton]

En la lasta periodo de la dinastio Tang, pro ĥaosa politiko, ribelis kamparanoj. Unu el la gvidantoj de la ribeloj, Zhu Wen, fondis la regnon Posta Liang, la unuan regnon de la kvin dinastioj.


Kulturo[redakti | redakti fonton]

Kamelrajdanto (ceramikaĵo el la dinastio Tang)

La dinastioj Sui kaj Tang alprenis relative malferman politikon eksteran, estis oftaj la ekonomiaj kaj kulturaj interfluoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Literaturo ege prosperis en la dinastio Tang, en kiu vivis sinsekve tre eminentaj poetoj, kiel Chen Ziang en la komenca periodo, Li Bai kaj Du Fu en la prospera periodo, Bai Juyi kaj Yuan Zhen en la meza periodo kaj Li Shangyi kaj Du Mu en la malfrua periodo; aperis ankaŭ eminentaj kaligrafoj kiel Yan Zhenqing kaj pentristoj kiel Yan Liben, Wu Daozi kaj Wang Wei.

En la scienc-teknika flanko, el la ĉinaj kvar gravaj inventoj, du, tio estas, presarto kaj pulvo estis inventitaj en tiu periodo.

Regantoj de la dinastio Tang[redakti | redakti fonton]

Tang Taizong, imperiestro de 626 ĝis 649

La ĉinaj nomoj skribitas laŭ la literumado "pinyin", por vidi kiel prononci ilin vidu: Hanyu Pinyin)

Por la nomoj de Tang regantoj la ĉinaj metas: "Tang" + templonono, ekzemple la plej gloran Tang imperiestron Tai Zong oni nomu Tang Tai Zong; Por la ĉinaj familia nomo kaj persona, aŭ donita nomo, vidu en Ĉinaj personaj nomoj.

Templonomo Familia nomo kaj persona nomo Reĝaddatoj
N.B. Wu Hou (武后 wu3 hou4) t.e. Imperiestrino Wu estas "Postmorta nomo".
Gao Zu (高祖 gao1 zu3) Li Yuan (李淵 li3 yuan1) 618-626
(Tang) Tai Zong (太宗 tai4 zong1) Li Shi Min (李世民 li3 shi4 min2) 626-649
Gao Zong(高宗 gao1 zong1) Li Zhi (李治 li3 zhi4) 650-683
Zhong Zong (中宗 zhong1 zong1), forpelita de Wu Hou Li Xian (李顯 li3 xian3) aŭ Li Zhe (李哲 li3 zhe2) 684, (ankaŭ 705-710)
Rui Zong (睿宗 rui4 zong1), forpelita de Wu Hou Li Dan (李旦 li3 dan4) 684, (also 710-712)
Wu Hou (武后 wu3 hou4) Wu Zetian (武則天 wu3 ze2 tian1) 684-705
Dinastio Zhou (690 p.K.- 705 p.K.)
Pluiro de dinastio Tang
Zhong Zong (中宗 zhong1 zong1), rekaptas la tronon Li Xian (李顯 li3 xian3) aŭ Li Zhe (李哲 li3 zhe2) (ankaŭ 684,) 705-710
Shao Di (少帝 shao4 di4) Li Chong Mao (李重茂 li3 chong2 mao4) 710
Ruizong (睿宗 rui4 zong1), rekaptas la tronon Li Dan (李旦 li3 dan4) (ankaŭ 684,) 710-712
Xuan Zong (玄宗 xuan2 zong1) Li Long Ji (李隆基 li3 long2 ji1) 712-756
Su Zong(肅宗 su4 zong1) Li Heng (李亨 li3 heng1) 756-762
Daizong (代宗 dai4 zong1) Li Yu (李豫 li3 yu4) 762-779
De Zong (德宗 de2 zong1) Li Gua (李适 li3 gua1) 780-805
Shun Zong (順宗 shun4 zong1) Li Song (李誦 li3 song4) 805
Xian Zong (憲宗 xian4 zong1) Li Chun (李純 li3 chun2) 806-820
Mu Zong (穆宗 mu4 zong1) Li Heng (李恆 li3 heng2) 821-824
Jing Zong (敬宗 jing4 zong1) Li Zhan (李湛 li3 zhan4) 824-826
Wen Zong (文宗 wen2 zong1) Li Ang (李昂 li3 ang2) 826-840
Wu Zong (武宗 wu3 zong1) Li Ya (李炎 li3 yan2) 840-846
Xuan Zong (宣宗 xuan1 zong1) Li Chen (李忱 li3 chen2) 846-859
Yi Zong (懿宗 yi4 zong1) Li Cui (李漼 li3 cui3) 859-873
Xi Zong (僖宗 xi1 zong1) Li Xuan (李儇 li3 xuan1) 873-888
Zhao Zong (昭宗 zhao1 zong1) Li Ye (李曄 li3 ye4) 888-904
Ai di (哀帝 ai1 di4) aŭ Zhaoxuan di昭宣帝 zhao1 xuan1 di4 Li Zhu (李柷 li3 zhu4) 904-907

vidu ankau: Ĉinaj poetoj (epoko de Tang estas la plej fama epoko pri ĉina poezio).