Ĉamoj (etno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉam
Urang Campa
Danses Cham.jpg
Ĉam-danco ĉe unu el iliaj temploj en Nha Trang, (Vjetnamio)
Suma populacio

~500 000

Ŝtatoj kun signifa populacio
Flago de Kamboĝo Kamboĝo 317 000[1]
Flago de Vjetnamio Vjetnamio 127 000[2]
Flago de Laoso Laoso 15 000[2]
Flago de Malajzio Malajzio 10 000
Flago de Tajlando Tajlando 4 000
Flago de Usono Usono 3 000
Nekonata flago Francujo 1 000
Lingvo(j)

ĉama, malaja,

kmera, vjetnama, tamila
Religio
Kamboĝaj Ĉam-homoj: precipe sunaistoj[3]
Vjetnamaj Ĉam-homoj: precipe hinduoj and islamanoj[4][5]
Parencoj
Jarai-homoj, Acehnese-homoj, malajoj kaj aliaj aŭstroneziaj homoj de sudorienta Azio.
v  d  r
Information icon.svg

Ĉam-homoj (vjetname:người Chămngười Chàm, ĉame: Urang Campa), ĉamoj, estas, en sudorienta Azio, membroj de etno, kiu nomiĝas "Ĉam". Ili estas amasaj inter la provinco Kampong Cham en Kamboĝo kaj la distrikto Phan Rang-Trap Cham de centra Vjetnamio, kaj ankaŭ en jenaj areoj de sudorienta Vjetnamio: Phan Thiết, Ho-Ĉi-Min-urbo kaj An Giang. Ankaŭ ĉirkaŭ 4 000 ĉamoj vivas en Tajlando; multaj el ili moviĝis suden al la provincoj Pattini, Narathiwat, Yala kaj Songkha por labori. Ĉam-popolo formas kernon de la islamaj komunumoj en kaj Kamboĝo kaj Vjetnamio[3].

Ĉam-kolonioj estas restaĵoj de la Regno Ĉampa (de 7-a ĝis 15-a jarcentoj). Ili proksime rilatas al alia aŭstronezia popolo, kaj parolas "Ĉam-lingvon", aŭ "chamon", kiu estas malajo-polinezia lingvo de la aŭstronezia familio (Aceh-ĉama subgrupo). Ĝi kontrastas al la najbaraj vjetnamoj, kiuj parolas la vjetnaman lingvon, kiu estas aŭstralazia lingvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historia amplekso de la Regno de Champa (verde) ĉirkaŭ 1100 p.K.;
ruĝaj nomoj estas malnovaj urbonomoj
Prezento de Ĉama marsoldato batalanta kontraŭ la kmeroj, ŝtonbareliefo de Bayon (Angkor).

La prapatroj de la ĉamoj verŝajne migris de la insulo Borneo[6]. Ĉinaj notoj pri la Regno Ĉampa datiĝas jam de la dua jarcento p.K. Jam dum la 9-a jarcento la regno regis la teritoriojn inter Hue en centra An-Namo kaj la delto de Mekongo en Koĉinĉino. Ĝia prospero venis de markomerco pri santaloligno kaj sklavoj, kaj verŝajne inkludis piratadon.

Ĉam-tradicio asertas ke la fondinto de la Ĉam-ŝtato estis Sinjorino Po Nagar. Ŝi originis en province Khan Hoa (ĉefurbo Nha Trang), de terkultivista familio de monto Dai An. Spiritoj helpis ŝin, kiam ŝi velis per peco de santaloligno al Ĉinio, kie ŝi geedziĝis kun heredonto de la reĝa familio, kun kiu ŝi havis 2 filojn. Ŝi revenis hejmen ankaŭ per la peco da santaloligno, kaj iam iĝis la reĝino de Ĉampa[7], kie ŝi estas ankoraŭ honorigata.

Al-Dimashqi (1325) deklaris ke "la landon Ĉampa ... enloĝas de islamanoj kaj fetiĉadorantoj. La islama religio venis tien dum la epoko de kalifo Uthman ... kaj Ali ibn Abi Talib; multaj islamanoj, kiuj estis forpelitaj fare de Umajadoj kaj de Al-Hajjaj ibn Yusuf, fuĝis tien."

Daoyi Zhilue dokumentas pri ĉinaj komercistoj, kiuj iris en Ĉam-havenojn de la lando Ĉampa kaj geedziĝis kun Cham-virinoj, al kiuj ili regule revenis post komercaj vojaĝoj[8]. Ĉina komercisto de Quanzhou, Wang Yuanmao, komercis amplekse kun la lando Ĉampa kaj geedziĝis kun Ĉama princino[9].

En la 12-a jarcento p.K., ĉamoj batalis per serio da militoj kontraŭ la ankoraj kmeroj sur la okcidenta fronto. Ĉamoj kaj iliaj aliancanoj lanĉis atakon de la lago Tonlesapo, kaj sukcesis detrui la kmeran ĉefurbon. En 1181, aliflanke, ilin venkis reĝo de kmeroj, Jayavarman la 7-a.

Inter la pliiĝo de la kmera imperio ĉirkaŭ 800 p.K. kaj la premo de la vjetnama ampleksiĝo suden, la Regno Ĉampa komencis malpliiĝi. Dum la vjetnama invado de Ĉampa-lando en 1471, ĝi suferspertis grandan malvenkon kontraŭ la vjetnamoj; 120 000 Ĉam-homoj estis aŭ kaptitaj aŭ mortigitaj, kaj la reĝlando estis reduktita al malgranda enklavo proksime de Nha Trang. Inter 1607 kaj 1676, la reĝo de Ĉampa konvertiĝis al Islamo, kaj dum tiu periodo Islamo iĝis domina trajto de Ĉam-socio.

La Ĉama estis patrinlinia socio, kaj heredo estis transdonata de patrino.[10]. Pro tio, la vjetnamoj en 1499 faris leĝon ekskludantan geedziĝon inter Ĉam-virinoj kaj ĉiu unuopa vjetnama masklo, senkonsidere pri klaso.[11][12][13][14][15]. La vjetnama instrukciaĵo en la ĉefurbo estis mortigi ĉiujn ĉamojn ene de la najbaraĵo[16].

Kiam la dinastio Ming en Ĉinio falis, pluraj miloj da ĉinaj rifuĝantoj fuĝis suden, kaj amplekse instaliĝis en Ĉam-terojn kaj en Kamboĝon.[17]. La plej multaj el tiuj ĉinoj estis junaj maskloj, kaj ili prenis Ĉam-virinojn kiel edzinojn. Iliaj infanoj identiĝis laŭ ĉina kulturo. Tiu migrado okazis en la 17-a kaj la 18-a jarcentoj[18].

Plia vastiĝo de la vjetnamanoj en 1720 kondukis al la aneksado de la regno Ĉampao kaj al ties persekuto fare de la vjetnama reĝo, Minh Mang. Konsekvence, la lasta islama reĝo de Ĉampa, Pô Chien, decidis grupigi siajn popolojn (tiujn sur la kontinento) kaj migri suden al Kamboĝo, dum popoloj loĝantaj ĉe la marbordo migris al Trengganu (Malajzio). Malgrandega grupo fuĝis norden al la ĉina insulo Hajnano, kie ili estas konataj hodiaŭ sub la nomo "Uculoj". La parto de Kamboĝo kie la reĝo kaj la metropolanoj daŭre ekloĝis estas ankoraŭ konata sub la nomo "kompong Cham", de kie ili disiĝis en komunumoj trans la rivero Mekongo. Ne ĉiuj Ĉampa-islamanoj migris kun la reĝo. Kelkaj grupoj restis en la regionoj Nha Trang, Phan Rang, Phan Ri kaj Phan Thiết de centra Vjetnamio.

Flago de la FLC – La Fronto por la Liberigo de Ĉam (Fronto por la Liberigo de Ĉam)

Dum la 1960-aj jaroj ekzistis diversaj movadoj de ribelo por liberigi la Ĉam-homojn kaj krei sian propran ŝtaton. La movadoj estis la Liberigarmeo de Ĉampa (FLC - Le Front pour la Libération de Cham), kaj la "Front de Libération des Hauts Plateaux" (Fronto de Liberigo de la Altebenaĵoj). Tiu lasta movado klopodis kunlabori kun aliaj montetaj triboj. La unua nomo de la movado estis "Front des Petits Peuples" (Fronto de Malgrandaj Popoloj) de 1946 ĝis 1960. En 1960 la nomo estis ŝanĝita al "Front de Libération des Hauts Plateaux" kaj ligita kun FLC, la "Front Unifié pour la Libération des Races Opprimées" (FULRO - Fronto Unuigita por Liberigo de Subpremataj Rasoj), en la 1960-aj jaroj. Hodiaŭ ekzistas neniu grava apartiĝema movado aŭ politika agado.

Genocido fare de la Ruĝaj Kmeroj[redakti | redakti fonton]

Andrew Perrin, raportisto por azia Time magazino[19], skribis en 2003 artikolon, en kiu li deklaris ke "genocido [estis] farata fare de la Ruĝaj Kmeroj kontraŭ la malgranda islama Ĉam-loĝantaro de Kamboĝo". Dum la masakroj fare de la registaro, eksterproporcia nombro da chamoj estis mortigita kompare kun etnaj kmeroj. Ysa Osman, esploristo ĉe la Dokumento-Centro de Kamboĝo konkludas, "Eblas ke kvanto 500 000 mortis. Ili estis konsiderataj la malamikoj n-ro 1 de Ruĝaj Kmeroj. La plano estis ekstermi ilin ĉiujn", ĉar "ili elstaris. Ili adoris sian propran dion. Ilia dieto estis malsama. Iliaj nomoj kaj lingvo estis malsamaj. Ili vivis laŭ malsamaj reguloj. La Ruĝaj Kmeroj volis ke ĉiuj estu egalaj, kaj ĉar la ĉamoj praktikis Islamon, ili ne ŝajnis esti egalaj. Tial ili estis punataj"[20].

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Junaj E De homoj, membroj de Cham en montetaro
Mapo de disiĝo de Ĉamoj en Sudorienta Azio

La plimulto de ĉamoj en Vjetnamio estas hindua, dum iliaj kamboĝaj ekvivalentuloj estas plejparte islamanoj[4][5].

Malmultaj orientaj ĉamoj ankaŭ sekvas Islamon kaj plimalaltagrade mahajanan Budismon. Multaj el ili elmigris ĝis Francio dum la malfruaj 1960-aj jaroj, post kiam la ekis interna milito en Sajgono.

La plimulto (88%) de ĉamoj, kiuj hejmas en Kamboĝo, estas islama[3], samekiel la Uculoj de Hajnano. La izoleco de Ĉam-islamanoj en centra Vjetnamio kondukis al pliigita sinkretismo kun budhismo ĝis lastatempa restarigo de kontaktoj kun aliaj tutmondaj islamaj komunumoj en vjetnamaj grandurboj; Islamo nun spertas renaskiĝon, per konstruado de novaj moskeoj. Dum la regadso de Ruĝaj Kmeroj en Kamboĝo, la ĉamoj de tiu lando suferspertis gravajn elpurigojn, pro kiuj ĝis duono da ilia populacio ekstermiĝis. Ili suferis pli rapidan perdon ol iu ajn alia etno; la plejmulto el iliaj gvidantoj ekzekutiĝis, nur 21 el 113 (19%) imamoj pluvivis, kaj eble nur 15% el la moskeoj de Kamboĝo pluekzistis.[21].

Malajzio havas kelkajn Ĉam-enmigrintojn, kaj la ligo inter la ĉamoj kaj la malajzia ŝtato Kelantan estas malnova. La malajzia konstitucio agnsokas al la ĉamoj rajton al malajzia civitaneco, kaj ilian bumiputran (indiĝenan) statuson, kaj la Ĉam-komunumoj en Malajzio kaj en Vjetnamio laŭ la rivero Mekongo daŭre havas fortajn interagojn.

En 2002, oni taksas ĉirkaŭ 98 971 la nombron de ĉamoj en Vjetnamio[22].

Religio[redakti | redakti fonton]

La temploj ĉe Mỹ Sơn estas unu el la plej sanktaj Cham-ejoj
La chamoj ornamis siajn templojn per ŝtonreliefoj prezentantaj iliajn diojn, kiel ekzemple Garudo kontraŭbatalanta la Nāgan (12-a/13-a jarcento p.K.)

La unua religio de Ĉamoj estis formo de shaivita hinduismo, kiu originis de Hindio transmara. Fare de arabaj komercistoj haltintaj ĉe la vjetnama marbordo survoje al Ĉinio, Islamo komencis influi la civilizon.

La preciza dato kiam Islamo venis al Ĉam-lando estas nekonata, sed tombo-signoj datiĝantaj de la 11-a jarcento estas trovitaj. Estas ĝenerale supozate, ke Islamo venis al Hindoĉinio multe post ĝia alveno en Ĉinio dum la Dinastio Tang (618/907), kaj ke arabaj komercistoj en la regiono venis en rektan kontakton kun la ĉamoj ke ne kun aliaj. Tio povas klarigi, kial nur la ĉamoj estas tradicie identigitaj al Islamo en Hindoĉinio.

La plej multaj Ĉam-homoj, precipe en Kamboĝo, sekvas Islamon kaj apogiĝas sur ĝiajn kolonojn inkluzive de preĝi kvin fojojn tage, fasti en Ramadano, kaj farihaĝon al Mekao. Dum multaj jaroj, reprezentantoj de Kamboĝo partoprenis al la ĉiujara Internacia Quran Deklamantoj-Konkurado, en Kuala-Lumpuro. La Ĉam-islamana komumumo en Kamboĝo prizorgas religiajn lernejojn kaj estas estrataj de muftio.

Tamen, malgranda grupo de ĉamoj, kiu nomas sin Kaum Jumaat, sekvas lokaan adapton de islama teologio (Cham Bani), laŭ kiu ili preĝas nur vendredojn, kaj festas Ramadanon dum nur tri tagoj. Tamen, dum lastaj jaroj kelkaj membroj de tiu grupo aliĝis al la pli granda islama Cham-komunumo pri ties praktikoj de Islamo. Unu el la faktoroj por tia ŝanĝo estas la influo de familianoj kiuj iris eksterlanden por studi Islamon.

La plej granda parto el la ĉirkaŭ 50 000 Ĉam-hinduoj apartenas al la kasto Nagavamshi Kshatriya [23], sed grava malplimulto estas la brahmana kasto[24]. Hindutemploj estas konataj kiel Bimong en ĉama lingvo, kaj la pastroj estas konataj kiel Halau Tamunay Ahier. En province Ninh Thuan, kie baziĝas multaj ĉamoj en Vjetnamio, Cham Balamon (hindua ĉamo) nombras 32 000 membrojn, dum Cham Bani (islama ĉamo) nombras proksimume 22 000. El la 22 vilaĝoj en Ninh Thuan, 15 estas hinduaj, dum 7 estas islamaj[25] .

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Joshua Projekto (angle)
  2. 2,0 2,1 Cambodia’s Western Cham People, "La okcidentaj Ĉam-homoj en Kamboĝo"
  3. 3,0 3,1 3,2 http://worldmap.org/maps/other/profiles/cambodia/Cambodia%20Country%20Profile.pdf
  4. 4,0 4,1 http://www.everyculture.com/wc/Tajikistan-to-Zimbabwe/Cham.html
  5. 5,0 5,1 The Garland handbook of Southeast Asian music By Terry E. Miller, Sean Williams. Pg. 326 "La Garland manlibro de Sud-orienta azia Muziko fare de Terry E. Miller", Sean Williams (paĝo 326).
  6. Anne-Valérie Schweyer La malnova Vjet-Namo (Les Belles Lettres, 2005) p.6 (france)
  7. Oscar Chapuis (1995). Historio de Vjetnamio: de Hong Bang ĝis Tu Duc. Alirita 2010-06-28 (angle).
  8. Derek Heng (2009). Ĉina-malaja komerco kaj diplomatio de la 10-a ĝis la 14-a jarcento. Alirita 2010-06-28. (angle)
  9. Robert S. Wicks (1992). Valuto, merkatoj kaj komerco en frua Sudorienta Azio: la evoluo de indiĝenaj sistemoj ĝis 1400 p.K.. Alirita 2010-06-28. (angle)
  10. M. B. Hooker, Institute of Southeast Asian Studies (2002). Juro kaj la ĉinoj en Sudorienta Azio. Alirita 2011-05-15. (angle)
  11. Ben Kiernan (2009). Sango kaj Tero: Monda historio de genocido. Alirita 2011-01-09. (angle)}
  12. Văn Tài Tạ (1988). La vjetnama tradicio pri homaj rajtoj. Alirita 2011-01-09. (angle)}
  13. Barbara Watson Andaya (2006). La flama utero: repoziciigante virinojn en frua moderna Sudorienta Azio. Alirita 2011-01-09. (angle)}
  14. Universitato Yale, Sudorienta Azio-Studoj (1985). La Vjetnamio-forumo, Temoj 5-7. Alirita 2011-01-09. (angle)}
  15. Teresa A. Meade, Merry E. Wiesner-Hanks (2006). Kunulo al seksohistorio. Alirita 2011-01-09. (angle)}
  16. Victor B. Lieberman (2003). Strangaj paraleloj: Sudorienta Azio en tutmonda kunteksto, c 800-1830, Volumo 1. Alirita 2011-05-15. (angle)}
  17. Encyclopaedia Britannica, inc (2003). La nova brita enciklopedio, Volumo 8. Alirita 2010-06-28. (angle)}
  18. Barbara Watson Andaya (2006). La flama utero: repoziciigante virinojn en frua moderna Sudorienta Azio. Alirita 2010-06-28. (angle)
  19. Kate McGeown. La forgesita Hmong de Laoso, BBC, 2-a julio 2003 "Andrew Perrin, ĵurnalisto de azia Time magazino" (angle)
  20. Andrew Perrin, Malforteco pro Nombro: islamaj malplimultoj en tuta Azio estas sub sieĝo- kaj ilian persekuton instigas fundamentistoj, Time, 10-a de marto 2003, p.1,,2
  21. Kamboĝo kaj Islamismo: Svatante la Ĉam-homoj; kultura reviviĝo rapidiĝas. Same estas rilate al zorgoj pri fundamentismo, The Economist, la 30-a de septembro 2010, Pnom-Peno.
  22. Philip Taylor (2007). Ĉam-islamanoj de la Mekongo rivero: loko kaj movo en kosmopolita periferio.. Alirita 2011-01-09. (angle)
  23. Interago de Hindio kun Sudorienta Azio, Volumo 1, Parto 3 De Govind Chandra Pande, Projekto pri Historio de Barata Scienco, Filozofio kaj Kulturo, Centre for Studies in Civilizations (Delhio, Barato) p.231,252 (angle)
  24. http://www.state.gov/g/drl/rls/irf/2004/35433.htm
  25. Ĉam-lando kaj arĥeologio de Mỹ Sơn (Vjetnamio) de Andrew Hardy, Mauro Cucarzi, Patrizia Zolese p.105

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]