Borneo
| Borneo (Kalimantan) | ||
|---|---|---|
| Politika mapo de Borneo | ||
| Situo | Pacifika oceano | |
| Insularo | Malaja Insularo Grandaj Sundaj Insuloj |
|
| Geografia situo | 0° S, 114° O-0.17583333333333113.686388888894095Koordinatoj: 0° S, 114° O | |
|
|
||
| Longo | 1 366 km | |
| Larĝo | 1 026 km | |
| Areo | 751 936 km² | |
| Plej alta loko | Kinabalu 4 095 ID/MY/BN Ŝablono:Alto/nekonata rilato |
|
| Loĝantaro | 16 196 924 (2000) 22 loĝ./km² |
|
| Ĉefa loko | Kuching | |
| Borneo topografie | ||
Borneo (inkluzive la indoneziajn provincojn de Kalimantano, Sabaho kaj Saravako en Malajzio, kaj Brunejo) estas la tria plej granda insulo sur la tero. Ĝi estas unu el la Sundaj Insuloj kaj situas en la centro de la Malaja Insularo kaj de Indonezio en Sudorienta Azio.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Ĉirkaŭ Borneo situas la Sud-ĉina Maro okcidente kaj nordokcidente, la Sulua Maro nordoriente, la Sulavesa Maro kaj la Makasara Markolo oriente, kaj la Java Maro kaj la Karimata Markolo sude.
La Malaja Duoninsulo kaj Sumatro situas al okcidento, Javo al sudo, Sulaveso kaj la Molukoj al oriento, kaj la Filipinoj al nordoriento.
Rego [redakti]
Borneo estas politike dividita inter tri nacioj:
- La indoneziaj provincoj de Orienta, Suda, Okcidenta kaj Centra Kalimantano.
- La malajziaj subŝtatoj de Sabaho kaj Saravako.
- La sendependa sultanlando de Brunejo kiu enhavas du apartigitajn partojn.
Historio [redakti]
Inter 1962 kaj 1966 okazis milito inter Indonezio kaj Malajzio pri la estonteco de Borneo.
Naturo [redakti]
Originale pluvarbaroj kovris la plejparton de la insulo, sed ili rapide malgrandiĝis pro la arbofaligo kiun necesigas la malajzia krucplakaĵa industrio kaj pro internaciaj kompanioj kiel Mitsubishi.
Duono de la ĉiujara tutmonda tropika arbaĵo riskoltata elvenas el Borneo. Palma plantejoj rapide kreskas al la daŭrantaj pluvarbaraj lokoj sur la insulo, kiu estas la sola natura loĝloko de orangutangoj, specio kiu preskaŭ malaperas. Ĝi ankaŭ estas grava rifuĝejo por multaj endemiaj arbaraj specioj, interalie aziaj elefantoj, sumatraj rinoceroj kaj nubaj leopardoj. Indiĝenaj popoloj (ekz. la Kajanoj, Kenjahoj, Punan-Bahoj kaj Penanoj) de la insulo malfeliĉas pro la arbaro-destruado kaj aktive kontraŭas ĝin.
La tipo de pluvarbaroj en Borneo inkluzivas raraj torfomarĉaj arbaroj.
Biogeografie Borneo troviĝas en la malaja ekoprovinco de la hindomalaja ekozono laŭ la tipologio ellaborita far la Monda Natur-Fonduso (WWF), en speciala biogeografia regiono nomata Sunda Lando. La insulo situas en mara ekoregiono. Fitogeografie, Borneo estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropika Regno.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Indonezio |