Orienta Kalimantano
| Orienta Kalimantano Kalimantan Timur |
|
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Samarinda |
| Areo | 204 534 km² |
| Loĝantaro | 3 553 143 (stato de 2011) |
| ISO-kodo | ID-KI |
emblemo |
|
Orienta Kalimantano (en Indonezia lingvo Kalimantan Timur mallonge Kaltim) estas la dua plej granda Indonezia provinco, situanta en la regiono Kalimantano en la oriento de la inssulo Borneo. Tiu ĉi riĉa provinco havas du ĉefajn urbojn, nome Samarinda (ĉefurbo kaj centro por lignoproduktado) kaj Balikpapan (centro por nafto kun petrolrafinejo). Ekde kiam Indonezio malfermis siajn mineralajn kaj naturajn resursojn al la ekstelanda investado en la 1970-aj jaroj, la provinco Orienta Kalimantano espertis gandan elanon en lignoproduktado, nafto kaj aliajn ekzotajn arbarajn produktojn. La ŝtatoposedata naftentrepeno Pertamina funkciis en la areo ekde kiam ekkontrolis la naftorafinejon el la entrepreno Royal Dutch Shell en 1965.
La populacio estas mikso de popoloj el la Indonezia insularo kun Dajakoj kaj Kutajoj kiel indiĝenaj etnaj grupoj vivantaj en ruraj areoj. Aliaj elstaraj migrintaj etnaj grupoj inkludas Javanojn, indoneziajn ĉinojn, Banjarojn, Bugiojn kaj Malajojn, kiuj loĝas ĉefe en marbordaj areoj.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Indonezio |