Ĝambio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝambio
Jambi

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Jambi
Areo 50 058 km²
Loĝantaro 3 092 265 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-JA
emblemo
emblemo
vdr

Ĝambio (indonezie Jambi) estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 50 058 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sumatro. Laŭ stato de la jaro 2011 Ĝambio havis 3 092 265 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 57 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 9 distriktoj, 128 subdistriktoj kaj 1 319 vilaĝoj. Administra centro estas la namnoma urbo Ĝambio respektive Jambi.

La provinco precipe kovras la ebenan orientan parton de la insulo, kiu karakteriziĝs per marĉaj terenoj kaj grandaj riveroj, inter ili la rivero Hari. Ankaŭ la rivero Jambi fontas tie kun du fontaj riveretoj, fluas tra la orienta aluvia ebenaĵo kaj finiĝas je 1 grado de suda latitudo en la Sudĉina Maro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

monto Kerinci, la plej alta punkto de la insulo Sumatro