Okcidenta Sulaveso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidenta Sulaveso
Sulawesi Barat

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Mamuju
Areo 16 787 km²
Loĝantaro 1 158 651 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-SR
emblemo
emblemo
vdr

Okcidenta Sulaveso (indonezie Sulawesi Barat, enlande foje mallongigata "Sulbar") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 16 787 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sulaveso. Laŭ stato de la jaro 2011 Okcidenta Sulaveso havis 1 158 651 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 73 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 5 distriktoj, 66 subdistriktoj kaj 564 vilaĝoj (do el neniu urbo). Administra centro estas la loĝloko Mamuju [MaMUĝu].

fiŝkaptistoj en Majene, la plej suda punkto de la provinco

La teritorio estis kreita nur en 2004 por dividi Sudan Sulaveson. La loĝloko Mamuju en 2011 havis nur 15 000 loĝantojn, kaj la resto de la provinco estas tute malurba. Certaj sociaj servoj kiel altlerneja studo aŭ iuj medicinaj servoj haveblas nur en pli grandaj urboj ekster la provinco, ekzemple en Makassar, la ĉefurbo de Suda Sulaveso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]