Molukoj (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Molukoj
Maluku
IndonesiaMaluku.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo insulo Ambon
Areo 46 914 km²
Loĝantaro 1 533 506 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-MA
emblemo
emblemo
v  d  r
Information icon.svg

Molukoj - indonezie Maluku - estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 46 914 kvadrataj kilometroj kaj estas la suda parto de la Molukoj. Laŭ stato de la jaro 2011 la provincoj havis 1 533 506 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 32 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 9 distriktoj, 76 subdistriktoj kaj 898 vilaĝoj. Administra centro estas la insulo Ambon.

Post la disiĝo de la la provinco Nordaj Molukoj en 1999, la provinco konsistas nur el la sudaj insuloj de la Molukoj. La ĉefaj insuloj estas Ambon, Seram, Buru kaj Wetar, la insularoj Banda, Kai, Aru kaj Tanimbar.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la ĉefurba insulo Ambon