Centra Javo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra Javo
Jawa Tengah

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Semarang
Areo 40 800 km²
Loĝantaro 32 382 657 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-JT
emblemo
emblemo
vdr

Centra Javo (indonezie Jawa Tengah, enlande foje mallongigata "Jateng") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 40 800 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Javo. Laŭ stato de la jaro 2011 Centra Javo havis 32 382 657 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 894 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 6 urboj, 29 distriktoj, 653 subdistriktoj kaj 8 577 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Semarang. Aliaj gravaj urboj estas Pekalongan, Magelang kaj Salatiga.

En Centra Javo ekonomie aparte gravas agrikulturo, interalie la kultivo de rizo, maizo, sukerkano kaj tabako. En la urboj ekzistas ankaŭ industrio. Gravan lokon havas la turismo, aparte la impresa budhisma templo Borobuduro kaj la grava hinduisma templaro Prambanano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la impresa budhisma templo Borobuduro