Borobuduro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Templa komplekso Borobuduro
Borobudur-Nothwest-view.jpg
Bazaj informoj
Religia aliĝo Hinduismo
Ŝtato Flago de Indonezio Indonezio
Teritorio Javo
Religia statuso templo
Funkcia statuso muzeo
Arkitektura priskribo
Jaro de kompletigo 8-a jarcento
Karakterizaĵoj
v  d  r
Information icon.svg
Templa komplekso Borobuduro*
Monda Heredaĵo

Borobudur-Nothwest-view.jpg
Borobudura scenejo
Lando Flago-de-Indonezio.svg Indonezio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, vi
Fonto 592
Regiono** Azio
Registra historio
Registrado 1991  (15-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

Borobuduro estas la plej granda budhisma monumento de la mondo. Ĝi situas en la meza Javo proksimume 40 kilometrojn nordokcidente de la urbo Yogyakarta, unu el centroj de tradicia java kulturo. Nuntempe ĝi estas la plej populara turisma atrakcio en Indonezio.

Ĝi estis konstruita en la 8-a jarcento, origine kiel hinduisma templo. Poste, ĝi estis plukonstruita de budhistoj, kaj tiel iĝis budhista stupao. Post la alveno de islamo al Javo, oni ĉesis uzi ĝin, kaj ĝi dum pluraj jarcentoj kaŝiĝis sub kreskaĵoj. Nur en la 19-a jarcento ĝi estis retrovita de koloniistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de tiu ĉi konstruaĵo estas en certa mezuro ĉirkaŭigita per neklaraĵoj. Sciencistoj okupiĝantaj pri la plej malnova historio de la indonezia insularo devas dum sia esplorado ofte fidi al malfacile solveblaj surskriboj gravuritaj en ŝtonon. Tamen, pri la konstruaĵo de Borobuduro konserviĝis nenia surskribo, kiu klarigus la tempon kaj la kaŭzojn de estiĝo, do ĝis nun oni ne eltrovis la precizan jaron, kiam oni komencis kun la konstruado aŭ kiam ĝi estis finita.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Oni konsideras la 8-an jarcenton la tempo de la estiĝo de la tempo, kiam en la meza Javo regis la tre potenca kaj riĉa dinastio Ŝajlendro.

Dum la 8-a kaj la 9-a jarcentoj multe evoluis la arkitekturo de la meza Javo, kiu tiutempe fariĝis centro de la potenco en la insulo. Ĝis nun en areo de 10 km2 konserviĝis pli ol 25 hinduismaj kaj budhismaj temploj, al kiuj apartenas ankaŭ hinduisma komplekso Prambanano.

La konstruadon de Borobuduro komencis regantoj de hinduisma dinastio Sanjaja, sed pli poste ili ĉesis la konstruadon. En la jaro 780 reĝoj de la budhisma dinastio Ŝajlendro ekregis super tiu ĉi regiono, kaj poste daŭrigis en la konstruado. Sed ili adaptis la komplekson al sia mondkoncepto. Tio signifas, ke origine hinduisman konstruaĵon ili ŝanĝis en grandiozan monumenton de budhismo.

Statuo de Budho en Borobuduro

La grandiozeco de Borobuduro donas ateston pri la potenco de la regintoj de la dinastio Ŝajlendro. Sciencistoj klopodis elspuri la fonton de tiu ĉi riĉeco. Ekzistas hipotezo, ke java reĝo edzigis sian filon kun filino de reĝo de sumatra Ŝrivijajo, la fama ĉemara regno, kiu priregis surmarajn vojojn kaj komercon en Sumatro kaj Malaja Markolo. Pro la geedziĝo okazis kuniĝo de la dinastioj, kiu kaŭzis grandan la riĉecon de la reĝa familio.

Por la konstruaĵo estis uzita 60.000 m3 da andezito (fajnegrajna vulkana materio) akiritaj el ĉirkaŭaj riveroj. Kvadroj de ŝtono estis kunmetitaj sen mortero eluzante la sistemon de entranĉoj kaj dentigado, kiu certigis al la konstruaĵo certan elastecon kaj firmecon kontraŭ moderaj tremoj de ĉirkaŭa tero. Tiujn ĉi ŝtonojn prilaboris proksimume 200 – 300 laboristoj kaj multe da metiistoj, kies tasko estis haki en la ŝtonojn reliefojn kaj statuojn. Ŝajnas, ke tiuj ĉi homoj ne ricevis salajron – tiutempe oni laboris en la konstruaĵoj de sanktejoj propravole, por ke oni tiel ricevu meritojn.

Dum la konstrulaboroj minimume dufoje okazis ŝanĝoj en la origina projekto, kiujn kaŭzis nefirma konstruskeleto de la tuta konstruaĵo. Borobuduro estas parte konstruita en artefarita monteto (amasigita argilo). Ĉirkaŭ la jaro 800 tiu ĉi fundamento ne eltenis la pezon de la konstruaĵo kaj la tuta norda parto falis. La konstruintoj estis pro tiu ĉi cirkonstanco devigitaj al certe neĝoja paŝo: ili devis la tutan suban parton de la konstruaĵo (kun la reliefoj bildigantaj surteran vivon, inferon kaj ĉielon) kovri per tavolo de ŝtono. La bazplano de la konstruaĵo pro tio plilarĝiĝis. Tial ankaŭ ŝanĝiĝis la origina koncepto de la konstruaĵo – konstrui sanktejon de piramida formo.

Povoŝanĝo[redakti | redakti fonton]

Borobuduro

En la 9-a jarcento regintoj de la meza Javo denove fariĝis reĝoj el dinastio Sanjajo. En la jaro 928 (do proksimume 70 jaroj post finigo de la konstruaĵo de Borobuduro) okazis pli granda vulkana erupcio. Estas verŝajne, ke dum tiu ĉi erupcio estis difektitaj aŭ pereitaj ankaŭ kelkaj sanktaj lokoj de la regiono. Javanoj kredas, ke tia evento prezentas signon pri perdo de aŭro de la donita loko. En tiu periodo ankaŭ komenciĝis evoluo de ĉemaraj regionoj dank‘ al komercaj kontaktoj kun Molukoj kaj, en pli posta tempo, kun kontinentaj aziaj landoj. La centro de la potenco eble ankaŭ tial transŝoviĝis en la orientan Javon, kie la regantoj povis pli facile kontroli la prosperantan komercon.

Ekde la jaro 919 ĝis la 13-a jarcento ekzistas en la meza Javo neniaj surskriboj nek temploj. Sed Borobuduro dum tiu tempo ankoraŭ ne estis perdita en la menso de javaj loĝantoj. Arkeologia esploro konfirmas, ke ankaŭ post tiu ĉi ŝovo de la potenco direkte al la oriento vivis en la ĉirkaŭaĵo de Borobuduro homoj, kiuj plu eluzis la konstruaĵon kiel sian sanktejon. En la regiono estis trovita ĉina ceramiko devenanta nur el la 13-a jarcento, kio signas ankaŭ kontakton kun la ĉirkaŭa mondo.

Alveno de islamo[redakti | redakti fonton]

Pli granda vundo por la sanktejo Borobuduro estis alveno de islamo en la insularon en la 14-a jarcento. La regantoj kaj la servutula popolo akceptis novan religion relative komplezeme. La egalrajta islamo prezentis por stratifika socio pli bonan kaj pli justan socian sistemon. En pli postaj jaroj la nova religio servis kiel unuiganta elemento en batalo kontraŭ eŭropaj kolonigantoj. Oni forlasis la malnovajn diojn kaj dismuntis la tiam malmulte uzatajn templojn pro konstrumaterialo.

Borobuduro feliĉe eskapis al tiu ĉi malĝoja sorto. Liaj admirantoj verŝajne superŝutis ĝin per sablo kaj argilo. Ceteran kamufladon jam aranĝis rapide kreskanta tropika vegetaĵaro. Kiam en la 19-a jarcento Borobuduro estis malkovrita, kreskis sur ties terasoj altaj arboj.

En la 14-a jarcento nur malmultaj homoj sciis, kie Borobuduro troviĝas. Ni trovos mencion pri ĝi en kelkaj javaj kronikoj. Nagarakrtagama, verko de poeto Empu Prapanca, asertas, ke ekzistas sanktiga konstruaĵo de budhistoj, kiu nomiĝas Buduro (sed ni ne scias certe, ĉu la poeto pensis pri Borobuduro). En Babad Jawi ni povas tralegi okazintaĵon de batalema princo, kiu kaŝis sin en tiu ĉi sankta amasigita monteto antaŭ kolero de la reĝo. Ankaŭ Babad Mataram dediĉas kelkajn vortojn al la memorigaĵo.

Statuo de Budho en Borobuduro

Koloniismo[redakti | redakti fonton]

Nova etapo en la historio de Borobuduro komenciĝas kun alveno de angloj en la insularon. Angloj administris la kolonion en la jaroj 18111815. Ĝenerala guberniestro de Javo estis Sir Thomas Stamford Raffles, tre progreseme pripensanta kaj ambiciema juna viro, kiu kredis, ke Javo povos esti hejmo de progresiĝinta civilizo.

Raffles komisiis la nederlandan oficiston H. C. Cornelius, por ke li traesploru lokon, en kiu (kiel li ekaŭdis) estis sub kreskaĵaro de la ĝangalo kaŝita grandega konstruaĵo. Dank‘ al li Raffles ekvidis tiun ĉi imponan konstruaĵon sen interna spaco. Du cent homoj tuj komencis malkovrigadon kaj simplan restaŭradon. Tamen la planojn de Raffles malebligis la fino de napoleonaj militoj kaj redonigo de la kolonio sub administradon de nederlandanoj, kiuj estis pli indiferentaj al historio kaj kulturo de la indonezaj insuloj. Raffles portis tiun ĉi transporton de la potenco tre malfacile kaj longe li batalis kontraŭ ĝi.

Dum la 19-a jarcento okazis kelkaj tre neŝparemaj intervenoj en la strukturo de Borobuduro. En la jaro 1882 nederlandanoj prikonsideris eĉ proponon, por ke oni malkonstruu la tutan Borobuduron kaj unuopajn partojn oni ekspoziciu en muzeo. En la jaro 1896 siama reĝo Chulalongkorn ricevis laŭ sia deziro kiel donaco grandan ŝarĝon de budhoj, leonoj kaj demonoj. Sed ŝipo, eknavigaciinte el java haveno, baldaŭ droniĝis kun la raraj donacoj kaj ties restaĵoj estis neniam trovitaj. Borobuduro tiel neredoneble perdis kelkaj el siaj plastikaĵoj.

Feliĉe superis tendencoj konservi la memorigaĵon en ties malnovepoka aspekto. En la jaro 1845 Schaefer ne tro sukcese fotografie dokumentis la konstruaĵon. Multe pli bonajn fotografiojn de la reliefoj kaj strukturo de la konstruaĵo faris Wilsen en la jaro 1849. Monografio de Laemans pri Borobuduro el la jaro 1873 alirebligis tiun ĉi unikan dokumenton pri la vivo de la malnovepokaj javaj reĝlandoj al vasta monda publiko. De la komenco de la 20-a jarcento datiĝas klopodoj pri la tuta rekonstruo de la objekto, kiu estis dum la tutaj jarcentoj ekspoziciata al nefavoraj influoj de klimato.

Situo[redakti | redakti fonton]

Borobuduro

Borobuduro troviĝas en regiono de oftaj tertremoj, densaj pluvoj kaj grandaj diferencoj de temperaturoj. La origina drenilarsistemo ne sufiĉis por forkonduki pluvakvon. Tiu poste enpenetris inter la ŝtonojn en la monteton, malsekigis la grundon, kaj la monteto komencis deŝoviĝi kaj nudigi la fundamentojn de la konstruaĵo. Dum abruptaj sinkoj de temperaturo dumtage kaj dumnokte la andezito krevis. Influite de la naturaj kondiĉoj kaj dum longa neintereso dum jarcentoj la stato de Borobuduro komencis esti kritika.

En la jaro 1973 komenciĝis la dekjara kompleta rekonstruo de Borobuduro sub patronado de UNESKO. La konstruaĵo estis tute malkonstruita, unuopaj ŝtonoj markitaj, perkemie flegitaj kaj purigitaj kaj denove rekonstruitaj en la originan aspekton. La "kuracado" postulis 25 milionojn da usonaj dolaroj (parto de kostoj estis pagita el kolekto).

Kiam ajn vi nun alveturos al Borobuduro, vi renkontiĝos kun amasoj da turistoj el ĉiuj mondanguloj, kiuj alveturis por admiri la unikan konstruaĵon. Sed la premo de vizitantoj ne alportas bonon al la konstruaĵo. Kelkaj fakuloj do pro timo al difektiĝo de tiu ĉi plej granda indonezia turisma atrakto proponis solvon: konstrui ĉirkaŭ Borobuduro vitran konstruon. Vizitantoj ne promenus tiel sur unuopaj terasoj de Borobuduro, sed ili rigardus budhisman stupaon de malproksime tra vitraj tabuletoj. Sed la plano postulas multe da financaj rimedoj, kaj tiel ne estas verŝajne, ke la registaro en la sekvontaj jaroj realigus ĝin.

Nokte, kun la okuloj fermitaj kaj ankoraŭ kun la manoj sur la okuloj, malantaŭ triobla mallumo, mi aŭskultis vortojn, kiujn mi ne komprenis lasante min dum la tutaj horoj ekscitiĝi per ilia muziko, tiom malgajiga: BURUBUDUR.
Ĉu ne estas ĉiu ĉi "U" niĉo por unu statuo de Budho?
— Konstantin Biebl

La nomo de konstruaĵo, per kiu eĉ Konstantin Biebl lasis sin ravi dum sia vojaĝo al Javo jam en la jaro 1927, ne estis ĝis hodiaŭ unusignife klarigita. Profesoro Poerbatcaraka konjektas, ke la nomo devenas el du vortoj – bara kaj budur. Bara estas derivita de malnovhindia vihara, kiu signifas en malpli vasta vorto de senco monaĥejon, en pli vasta sanktan lokon. Budur estas nomo de vilaĝo situanta proksime de kunfluejo de riveroj Elo kaj Progo. Borobudur (Borobuduro) tiel signifas "monaĥejo de Budur".

Iom alian opinion konservas nederlanda sciencisto Stutterheim. Tiu ja konsentas kun etimologio de la vorto boro, sed la vorto budur havas liaopinie signifon elstaranta monteto. Borobuduro estas do en traduko "monaĥejo sur monteto".

Aspekto de Borobuduro[redakti | redakti fonton]

Borobuduro havas formon de stupao. Tiu ĉi formo devenas el Barato, kie la stupao estis destinita por konservado de korprestaĵoj de Budho. Sed en Javo ne estas metitaj la korprestaĵoj de Budho; tial la stupao havas ĉi tie prefere simbolan signifon.

La unua parto[redakti | redakti fonton]

La bazo de la piramido estas kvadrato, kiu transiran en tri rondformajn terasojn kun diametroj de 51, 38 kaj 26 metroj. En la centro de la lasta teraso estas ĉefa stupao kun diametro de 16 metroj.

Horizontale Borobuduro dividiĝas en tri partojn, kiuj reprezentas budhisman vojon al atingo de nirvano. La unuan parton kreas la propra bazo de Borobuduro kaj ĉirkaŭirejo ĉirkaŭ la tuta konstruaĵo. Tiu ĉi parto de la konstruaĵo aspektigas la t.n. kamadhaton, t.e. stadion, en kiu oni estas ankoraŭ katenita kun la mondo de sopiroj kaj deziroj. Sur 160 paneloj de reliefoj hakitaj en ŝtono estas bildigitaj scenoj el ĉiutaga vivo el infero kaj edeno. La reliefoj tiel prezentas moralan lecionon pri kaŭzo kaj sekvo, t.e. atentigas pilgrimanton, ke ĉiu homa traktado havas sian sekvon. Tiuj ĉi reliefoj estas hodiaŭ kovritaj per ŝtonoj, por ke ili ne estu videblaj (en la suda parto ili estas senĉese parte videblaj).

La dua parto[redakti | redakti fonton]

La dua parto konsistas el kvar kvadrataj galerioj prezentante la t.n. rupadhaton, t.e. stadion, en kiu oni kapablas dekateni de pasioj, sed senĉese oni estas ankoraŭ katenita kun la formo. La pilgrimanto dank‘ al la detale prilaboritaj reliefoj ekscios pri Budho en liaj antaŭaj vivoj kaj pri lia vivo kaj faroj en la mondo. La okazintaĵo de Budho estas preparonta la pilgrimanton al konstato pri pasanteco de la surtera vivo.

Sur la reliefoj estas videbla provo je eksperimentado kun la perspektivo. La staturoj sur la reliefoj estas neniam statikaj, ĉiu havas individuan esprimon kaj sintenon. Ankaŭ en tio konsistas la unikeco de Borobuduro (tiutempe estis la arto en la mondo dudimensia).

La tria kaj la kvara partoj[redakti | redakti fonton]

La tria kaj la kvara terasoj estas dediĉitaj al tiuj, kiuj estas destinitaj fariĝi Budho (al bodhisatvoj) kaj al estonta Budho, kiu estas Maitrejo. En niĉoj de terasaj balustradoj estas lokigitaj centoj da statuoj de Budho en ĉiuj mudroj, t.e. pozicioj de la manoj.

La lasta parto[redakti | redakti fonton]

Rigardo de supre el Borobuduro

La lastan parton kreas tri rondformaj terasoj, kiuj diference de ĉiuj antaŭaj terasoj ne estas limigitaj per balustradoj. En tiu ĉi fazo, la t.n. arupjadhato, oni jam atingis perfektecon kaj oni dekatenis de la mondo de sopiroj de deziroj, de la materia mondo. La rondformaj terasoj tute kontrastas kun la antaŭaj: ni trovos ĉi tie eĉ ne unu reliefon aŭ ornamaĵojn. Anstataŭ tio tie ĉi staras 72 malgrandaj, sonorilsimilaj stupaoj, kiuj antaŭ la okuloj de pilgrimantoj kaŝas la statuojn de Budho aŭ bodhisatvojn.

La plej alta parto[redakti | redakti fonton]

Al la tuta konstruaĵo dominas la plej alta teraso kun unusola grandega stupao, kiu per sia malpleneco estas simboligonta tion, ke Budho estas la komenco, la mezo kaj ankaŭ la fino de la vivo. Sed ekzistas ankaŭ malpli verŝajna teorio, ke en tiu ĉi plej alta stupao estis foje metitaj ritaj objektoj. Tiun ĉi eblecon subtenas ankaŭ la fakto, ke ankaŭ en aliaj budhismaj stupaoj en la mondo, ekz. en Tajlando kaj Birmo, estas en stupaoj metitaj relikvoj. Sed en alia flanko estis trovita nenia surskribo pri tio, ke la korprestaĵoj de Budho estus transveturigitaj en Indonezion.

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Kelkaj sciencistoj eĉ spekulacias pri koloreco de Borobuduro. Sed por tiu ĉi spekulacio ekzistas nenia konkreta pruvo – en la konstruaĵo oni trovis nenian pigmenton. Sed ni devas konscii, ke tropikaj pluvoj povis forlavi ĉian koloron el Borobuduro, tial tiu ĉi demando restos por ĉiam nesolvita.

Borobuduro fariĝis en hodiaŭa tempo precipe turisma atrakcio. Sole unufoje dum la jaro dum plenluno de Waisak en Borobuduro okazas budhisma rito, kiun partoprenas budhistoj el la tuta mondo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Dharma Wheel.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Budhismo


Flag of Indonesia.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Indonezio

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.