Molukoj
El Vikipedio
| Molukoj | |
|---|---|
| topografia mapo | |
| Akvejo | Moluka maro, Bandaa maro |
| Arkipelago | Malaja Insularo |
| Geografia situo | 2° 30′ S, 129° 19′ O-2.5129.31666666667Koordinatoj: 2° 30′ S, 129° 19′ O |
| Nombro de insuloj | |
| Ĉefa insulo | Halmahera |
| Tuta areo | 74 505 km² |
| Loĝantoj | 2 100 000 |
| la Molukoj | |
La Molukoj (indonezie: Maluku) estas insularo en Indonezio, kiu situas inter Sulaveso, la Filipinoj, Papuo-Barato kaj Timoro.
Sur areo de sume 74 505 kvadrataj kilometroj vivas 2,1 milionoj da loĝantoj.
La insularo estas dividita en du provincoj:
- Molukoj (Maluku)
- Nordaj Molukoj (Maluku Utara).
La Moluka insularo konsistas el la sekvaj partoj:
- en la nordo (provinco Nordaj Molukoj): Halmahera, Ternate, Tidore kaj Bacan;
- en la mezo (provinco Nordaj Molukoj): la Obi- kaj Sula-insuloj;
- en la sudo (provinco (Molukoj): Seram, Buru, Ambon kaj la Lease-insuloj;
- en la sudo de la Banda Maro (provinco (Molukoj): Kei-, Aru-, Tanimbar-, Banda, Babar- kaj Sudokcident-insuloj.
Biogeografie la insularo troviĝas en la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), kaj enhavas la "molukajn humidajn arbarojn", tutmondaj 200-unuon. Ĝi estas la hejmlando de la muskato.
Eksteraj ligiloj[redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Indonezio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |