Indonezia lingvo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La indonezia lingvo estas aŭstronezia lingvo parolata plejparte en Indonezio, kie ĝi estas oficiala. Ĝi havas 17-30 milionojn da denaskaj parolantoj, kaj pli ol 140 milionoj parolas ĝin kiel duan lingvon. La indonezia lingvo fakte estas normigita formo de la malaja lingvo, al kiu ĝi ege similas. Se oni konsideras ambaŭ lingvojn kiel unu solan, oni povus konkludi ke temas pri unu el la plej parolataj lingvoj en la mondo. La Japana imperio, okupaciante Nederlandan Azion dum la dua mondmilito, favoris kreon de komuna azieca lingvo, anstataŭ la nederlanda lingvo, por indonezianoj. La ideologia komenco de la indonezia lingvo estis la tiel nomata Sumpah Pemuda (la "Ĵuro de la Junuloj") de la 28-an de oktobro 1928, fare de la partoprenantoj de la dua nacia Junularkongreso en Ĝakarto, en kiu tiu lingvo estis proklamita kiel la lingvo de estonta sendependa Indonezio.

[redakti] Skribo kaj ortografio

La indonezian lingvon oni skribas per latina skribo. En 1972 oni enkondukis novan oficialan ortografion. Ĉi tiu ortografio estas enkondukita samtempe en Malajzio kaj Indonezio kaj forigis la diferencojn inter la du ortografioj.

Ŝanĝoj:

Indonezie antaŭ 1972 Malajzie antaŭ 1972 Kune post 1972
tj ch c
dj j j
ch kh kh
nj ny ny
sj sh sy
j y y
u, oe* u, o u

* En 1947 oni jam ŝanĝis oe per u

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.101languages.net/indonesian
Ekstera ligilo  http://www.atrinia.com
Ekstera ligilo  http://dbp.gov.my/dbp98/majalah/bahasa20/mac/j03baku1.htm
Ekstera ligilo  http://wikibooks.org/wiki/Indonesian
Ekstera ligilo  http://thesaurus.art.officelive.com/Documents/FlashThesaurus.html
Ekstera ligilo  http://www.kumandang.com Indonesian Text to Speech
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj