Malaja lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malaja lingvo
Bahasa Melayu - بهاس ملايو
Parolata en Malajzio, Brunei, Singapuro, Indonezio, Suda Tajlando, Sudaj Filipinoj
Parolantoj ĉa. 180 milionoj
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ms
  ISO 639-2
    Bibliografia may
    Terminologia msa
  ISO 639-3 msa
  SIL msa
v  d  r
Information icon.svg

Malaja lingvo estas parolata en Malajzio. Nacilingve : Bahasa MelayuBahasa Malaysia. "Bahasa" signifas lingvo.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

En la malaja lingvo estas 4 vortospecoj: substantivoj, verboj, adjektivoj kaj partikuloj. Substantivoj kaj verboj povas esti bazaj radikoj aŭ pliofte derivataj de aliaj vortoj per diferencaj afiksoj.

Vortfarado[redakti | redakti fonton]

La malaja lingvo estas aglutina lingvo, formanta novajn vortojn per tri metodoj: aldonado de afiksoj al la radiko, formado de kunmetitaj vortoj aŭ ripetado de vortoj aŭ partoj de vortoj.

Afiksoj[redakti | redakti fonton]

Vortoj-radikoj povas esti substantivoj aŭ verboj, kiuj povas esti afiksitaj por derivi novajn vortojn, ekzemple el masak (kuiri) oni formas memasak (kuiri), memasakkan (kuiri ion por), dimasak (esti kuirata), pemasak (kuiristo), masakan (manĝo, kuiraĵo). Pluraj komencaj konsonantoj mutacias kiam prefiksoj aldoniĝas: sapu (viŝi) iĝas penyapu (ŝvabrilo); panggil (voki) iĝas memanggil, tapis (kribri) iĝas menapis.

Aliajn ekzemplojn de uzado de afiksoj oni povas vidi

  • ajar = instrui
  • ajaran = instruaĵoj
  • belajar = lerni
  • mengajar = instrui
  • diajar = esti instruata (netranzitiva)
  • diajarkan = esti instruata (transitiva)
  • mempelajari = studi
  • dipelajari = esti studata
  • pelajar = lernanto
  • pengajar = instruisto
  • pelajaran = subjekto
  • pengajaran = leciono
  • pembelajaran = lernado
  • terajar = instruita (okaze)
  • terpelajar = bonklerigita
  • berpelajaran = klerigita

Estas 4 tipoj de afiksoj, nome prefiksoj (awalan), sufiksoj (akhiran), konfiksoj (apitan) kaj infiksoj (sisipan). Tiuj afiksoj estas dividataj al substantivaj afiksoj, verbaj afiksoj kaj adjektivaj afiksoj.

Substantivaj afiksoj estas afiksoj, kiuj formas substantivojn el bazaj vortoj. Ekzemploj estas:

Tipo de afikso Afikso Baza vorto Derivita vorto
Prefikso pə(r)- ~ pəng- duduk (sidi) penduduk (loĝanto, loĝantaro)
kə- hendak (deziri) kehendak (deziro)
juru- wang (mono) juruwang (kasisto)
Infikso ‹əl› tunjuk (indiki) telunjuk (montro, komando)
‹əm› kelut (senorda) kemelut (kaoso, krizo)
‹ər› gigi (dento) gerigi (dentita klingo)
Sufikso -an bangun (veki, konstrui) bangunan (konstruaĵo)
Konfikso kə-...-an raja (reĝo) kerajaan (reĝlando)
pə(r)-...-an
pəng-...-an
kerja (laboro) pekerjaan (okupo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]