Brunejo
El Vikipedio
Negara Brunei Darussalam, aŭ la Sultanlando de Brunejo, estas petrol-riĉa lando situanta sur la insulo Borneo. Kvankam multe malpli granda ol dum sia plej bona periodo en la 16-a jarcento, la Sultanlando lokiĝas super ampleksa kampo de petrolo kaj tergaso, la fonto de unu el la plej altaj laŭloĝantaraj Netaj Enlandaj Produktaroj el la malpli evoluintaj landoj. La ĉefurbo estas Bandar Seri Begawan.
- Landkodo: BN.
- E-nomo: Brunejo.
- Nacia nomo: [o] Negara Brunei Darussalam.
- Areo: 5.800 km²
- Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
- Ŝtatestro: sultano Muda Hassanal Bolkiah Muzaddin Wadaula (1968).
- Ĉefurbo: Bandar-Seri-Begavano (64 mil).
- Loĝantaro: 285 mil (1995), inter ili 65% malajanoj, 29% ĉinoj.
- Ŝtatlingvo: malaja, ĉina kaj angla.
- Religio: islamo.
- Eksporto: gaso kaj nafto.
- Historio: fariĝis Brita protektorato en 1888, depost 1984 sendependa ŝtato.
Enhavo |
[redakti] Historio
La sultanlando Brunejo estis tre pova inter la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Ĝia regno kovris la tutan insulon Borneo kaj la sudorienton de la Filipinoj. La eŭropa influo malfortigadis laŭgrade ĉi tiun regionan povon. Pli malfrue estis mallonga milito kontraŭ Hispanio. La fino de la bruneja imperio kulminis en la 19-a jc. kiam Brunejo perdis la plimulton de sia teritorio favore al la Blankulaj Raĝoj de Sarawak, kiel rezulto estas la nuntempa malgranda teritorio disigita en du partojn. Brunejo estis brita protektorato de 1888 al 1984.
Okazis malgranda ribelo kontraŭ la monarĥio dum la 1960-aj jaroj, kiu estis kontrolita de Britio. Tiu ĉi okazintaĵo estis konata kiel la Ribelo de Brunejo estis parte respondeca de la fiasko de la kreado de la Federacio de Norda Borneo. La ribelo malhelpis la decidon de Brunejo ne partopreni la Malajan Federacion kaj estis la unua etapo de la indonezia-malaja konfronto.
[redakti] Registaro kaj politiko
La sultano de Brunejo, kiu estis la sama dinastio ekde la 14-a jc., estas la kapo de la Ŝtato kaj de la registaro. La sultano Muda Hassanal Bolkiak estas helpata de privata Konsilio, Konsilio de Ministroj kaj Leĝa Konsilio el 20 membroj.
Brunejo etas unu el la malmultaj landoj kie ankoraŭ ne estas agnoskata la virina balotrajto.
Nuntempe la monarĥo posedas riĉaĵon kiu atingas 20.000 milionojn da usonaj dolaroj, unu el la personaj riĉaĵoj plej grandaj en la mondo. Kiel ŝatanto de ekstravagancoj li havas 1500-ĉambran palacon kaj kolektaĵo de pli ol 5000 luksaj veturiloj (inter ili 165 Rolls-Royce).
[redakti] Politik-Administrativa Organizo
Brunejo estas dividita en kvar distriktojn nomatajn daerah:
[redakti] Geografio
Brunejo estas norda marbordo de la insulo Borneo. Ĝi estas formata de du disaj teritorioj. La teritorio estas formita de marborda plataĵo kun marĉaj zonoj okcidente kaj nordoriente kaj interne montara regiono. La riveroj fluas je norda direkto inter ili la plej grava estas la rivero Belait.
La lando havas malsekan tropikan klimaton, kun meza temperaturo de 27,8 °C. La pluvado estas intensa dum la tuta jaro sed pliiĝas dum la pluvegsezono de novembro ĝis marto.
Biogeografie la lando situiĝas en la Indomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
[redakti] Faŭno
La varia faŭno de la lando inkluzivas pli ol 157 mamulajn speciojn: panteroj , tigroj, simioj kaj diverseco de birdoj, lacertoj kaj serpentoj. Ankaŭ ekzistas multaj naturaj rezervejoj.
[redakti] Ekonomio
La ekonomio de Brunejo ĉefe baziĝas sur la ekspluatado de minaĵoj, elfosado de nafto, natura gaso, kaj karbo. Ankaŭ la arbara ekspluatado kaj fiŝkaptado. Ĝia agrikulturo estas tipe tropika kun kultivoj kiel rizo, kokoso kaj kaŭĉuko.
[redakti] Loĝantaro
En 2007, Brunejo havis 374.500 loĝantojn. La 67% el malaja etno, la 15% el ĉina deveno, la 6% estas indiĝenoj kaj la restanta 12% konsistas el aliaj etnoj. La oficiala lingvo estas la malaja lingvo. La espero de vivo estas 75 jaroj. 93,9% el la loĝantaro estas malanalfabetigita. Le mezumo de filoj po virino estas 1,97.
La angla estas vaste parolata kaj ekzistas relative granda komunumo de elpatriigitaj britoj kaj aŭstralianoj.
Islamo estas la oficiala religio de Brunejo kaj la sultano estas la religiestro en la lando. Aiaj kredoj estas Budhismo (ĉefe ĉinoj), Kristanismo kaj en malgrandaj kaj izolitaj komunumoj, indiĝenaj religioj.
[redakti] Kulturo
La bruneja kulturo estas simila al la malaja, kun ioma influo de Hinduismo kaj Islamo. La plimulto de la festotagoj korespondas al la islamaj festoj pro kio ĝi sekvas la islaman kalendaron.
La TTT-ejo de Brunejo en la araba kaj la angla http://www.brunei.gov.bn/
|
||||