Laoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Laosa Popola Demokratia Respubliko
ປະຊາຊົນລາວ (Sathalanalat Paxathipatai Paxaxon Lao)
Flago de Laoso.Flago de Laoso Emblem of Laos.svg
Nacia himno: Pheng Xat Lao
Nacia devizo: ສັນຕິພາບ ເອກະລາດ ປະຊາທິປະໄຕ ເອກະພາບ ວັດທະນາຖາວອນ (Paco, sendependeco, demokratio, unueco kaj prospero)
LocationLaos.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Vjentiano
Oficiala(j) lingvo(j) Laŭa lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) Laŭa, taja, k.a.
Plej ofta(j) religio(j) Budhismo
Areo
 % de akvo
236 800 km²
2%
Loĝantaro 5 635 967 (2002)
Loĝdenso 24/km²
Loĝantoj Laosanoj
Horzono UTC+7
Interreta domajno .la
Telefona kodo +856
Politiko
Politika sistemo Popola respubliko
Ŝtatestro Choummaly Sayasone
Ĉefministro Bouasone Bouphavanh
Nacia tago 2-a de decembro
Sendependiĝo disde Francio 19-a de julio 1949
Ekonomio
Valuto Laosa kipo (LAK)
MEP laŭ
– suma 13,75 miliardoj $
– pokapa 2 200
v  d  r
Information icon.svg

Laoso (laose: ສາທາລະນະລັດ ປະຊາທິປະໄຕ ປະຊາຊົນລາວ Sathalanalat Paxathipatai Paxaxon Lao, oficiale Laosa Popola Demokratia Respubliko), estas senmara lando en Sud-Orienta Azio, ĉirkaŭata de Mjanmaro kaj Ĉina Popola Respubliko en la nordokcidento, Vjetnamo en la oriento, Kamboĝo en la sudo kaj Tajlando en okcidento. Ĝia loĝantaro estas kalkulata je 6,8 milionoj da personoj en 2009.

La historio de Laoso komenciĝas de la Reĝlando kiu ekzistis ekde la 14-a ĝis la 18-a jarcento kiam ĝi dividiĝis en tri apartaj reĝlandoj. En 1893, la tri reĝlandoj iĝis franca protektorato, ili estis Reĝlando Luangprabango, Reĝlando Vjentiano kaj Reĝlando Ĉampasako, sub la formo nun konata kiel Laoso. Ĝi atingis mallongdaŭran sendependecon en la jaro 1945 post la japana okupado, sed revenis al franca regado ĝis atingi aŭtonomion en 1949. Laoso sendependiĝis en 1954, kiel parlamenta monarkio sub Sisavang Vong. Baldaŭ post la sendependiĝo, komenciĝis longa enlanda milito, kiu metis finon al la monarkio, kiam la komunisma movado Pathet Lao prenis la potencon en 1975.

Laoso estas unupartia socialisma respubliko. La ĉefurbo estas Vjentiano. Aliaj grandaj urboj estas Luangprabango, Savannaĥet kaj Pakse. La oficiala lingvo estas la laosa. La plejparto de la loĝantaro estas laosanoj, praktikantoj de indiĝenaj religioj aŭ budhismo. Ĝi estas kreskanta potenco je elektra energio eksportata al najbaraj landoj kiel Tajlando, Ĉinio kaj Vjetnamio kaj la ekonomio rapide akceliĝas per la vendado de metaloj.[1][1] Ĝi estas membro de la Komerca Interkonsento Pacifiko-Ocanio, de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASEAN), Orient-Azia Pintkunveno kaj Franclingvio. Laoso formale petis aliĝon al la Monda Organizaĵo pri Komerco en 1997.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

En la laosa lingvo, la nomo de la lando estas "Meuang Lao", kiu laŭlitere signifas "Laosa lando". La francoj, kiuj unuigis la tri apartajn laosajn reĝlandojn ene de Franca Hindoĉinio en 1893, literumis ĝin kun fina (silenta en la franca) "s" de la pluralo por ke ĝi reliefigu la unuecon de pluraj laosaj reĝlandoj, tial "Laoso" (ansataŭ "Lao"). La laosa lingvo mem havas neniun finan "s", kaj laosanoj prononcas ĝin kiel en sia denaska lingvo, kvankam kelkaj, kiuj loĝas eksterlande, uzas la elparolon finiĝanta per "s". Ekde 1975 la oficiala landnomo estas Laosa Popola Demokratia Respubliko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lan Xang 1353–1893[redakti | redakti fonton]

Pha That Luang en Vjentiano, la laosa nacia simbolo

Laoso havas siajn radikojn en la reĝlando Lan Xang (Miliono da Elefantoj), fondita en la 14-a jarcento, de militisto, Fa Ngum, kiu prenis la urbon Vjentiano kun trupo el 10 000 kmeroj. Ngum devenis de longa linio de laosaj reĝoj. Li ŝtatigis la Teravadan Budhismon kaj sub lia regado Lan-Xang prosperis. Post la 20 jaroj de ĝia formado, la reĝlando etendiĝis oriente de Ĉampao kaj laŭlonge de la montaro Annamite en Vjetnamo. Liaj ministroj, nekapablaj toleri la kruelecon de la reĝo, devigis lin ekziliĝi al la nuna taja provinco Nan en 1373,[2] kie li poste mortis. La plej aĝa filo de Fa Ngum, Oun Heuan, (kiu prenis por si la titolon Samsenthai) surtroniĝis kaj regis dum 43 jaroj. Dum lia regado, Lan Xang iĝis grava komerca centro. Post lia morto en 1421, Lan Xang kolapsis en pluraj frakcioj batalantaj unuj kontraŭ aliaj por la venontaj cent jaroj.

En 1520, Photisarath atingis la tronon kaj translokigis la ĉefurbon de Luangprabango al Vjentiano por eviti la invadon de la birmanoj. Setthathirat estis reĝo en 1548, post kiam lia patro estis murdita, kaj ordonis la konstruadon de tio kio poste iĝis simbolo de Laoso, Pha That Luang. Setthathirat malaperis en la montaro dum la reveno el militista ekspedicio en Kamboĝo kaj Lan Xang rapide malfortiĝis. Tio daŭris ĝis la jaro 1637, kiam Sulinjavongso atingis la tronon de Lan Xang kaj denove etendigis la landlimojn. Sub lia regado, Laoso atingis sian orepokon. Kiam li mortis, Lan Xang okazis esti sen heredanto kaj la reĝlando dividiĝis en tri princlandojn. Inter 1763 kaj 1769, birmaj armenoj invadis la nordon de nuna Laoso kaj aneksis Luangprabango, kiam Ĉampasako estis sub siama suvereneco.

Chao Anouvong estis instalita kiel vasala reĝo de Vjentiano fare de la Siamo. Li kuraĝigis kaj subtenis la kreadon de laosa beletro kaj pentrarto. Li ankaŭ establis rilatojn kun Luangprabango. Malgraŭ tio ke li estis devigita pagi tributon al la vjetnamanoj, li ribelis kontraŭ la siamanoj. La rezulto estis malvenko kaj Vjentiano estis disrabita,[3] Anouvong estis portita kiel malliberigito al Bangkoko kaj tie poste mortis.

Franca regado en Laoso (1893–1954)[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento, Luangprabango estis disrabita de la Ĉina Nigra Flaga Armeo[4] kaj la francoj sukcesis savi la reĝon Oun Ĥam. En tiu momento pro bezonata urĝa protekto, Luangprabango estis aneksita al la 'Protektorato' de la Franca Hindoĉinio. Iom poste, la reĝlando Ĉampasako kaj la teritorio de Vjentiano estis ankaŭ aldonitaj al la protektoraro. Sub la francoj, la reĝo Sisavang Vong de Luangprabango, iĝis reĝo de unuiĝinta Laoso kaj Vjentiano denove estis la ĉefurbo. Laoso neniam estis grava por Francio,[5] escepte kiel bufroŝtato inter Tajlando influita de Britio kaj ekonomia pli grava ol Anamo kaj Tonkino. Dum ilia regado, la francoj enkondukis la korveo, sistemo per kiu ĉiu laosa malino estis perforte devigita kontribui 10 tagojnda manlaborado jare por la kolonia registaro. Malgraŭ la produktado de stano, kaŭĉuko kaj kafo, ĝi neniam konsistis el pli ol 1% el la eksportado de Franca Hindoĉinio. En 1940, nur 600 francoj loĝis en Laoso.[6]

Post mallonga okupado de la japanoj dum la Dua Mondmilito, la lando deklaris la sendependeco en 1945, sed la francoj sub Charles de Gaulle refirmigis la regadon kaj nur en 1950 Laoso ricevis duon-aŭtonomion kiel "aliĝinta ŝtato" ene de Franca Unio. Aliflanke, la francoj regis de facto ĝis 1954, kiam Laoso oficiale estis sendependa kiel konstitucia monarkio.

Laosa reĝlando kaj la milito (1954–1975)[redakti | redakti fonton]

Kiel speciala escepto en la Konvencioj de Ĝenevo, franca militista misio daŭre trejnis la Reĝan Laosan Armeon. En 1955, la Ŝtata Departemento de Usono kreis specialan Oficejo por anstataŭado de la franca subtno de la Laosa Reĝa Armeo kontraŭ la komunisma Pathet Lao kiel parto de la usona politiko de retenado.

Reĝo Sisavang Vong de Laoso

Laoso estis trenita al la Vjetnama Milito kaj la oriento de la lando sekvis Nord-Vjetnamon kaj adoptis ĝin kiel frata lando. Laoso permesis al Nord-Vjetnamo la uzadon de sia teritorio kiel provizad-vojo kontraŭ Sud-Vjetnamio. Kiel respondo, Usono iniciatis bombad-kampanjon kontraŭ Nord-Vjetnamio, subtenis regulajn kaj neregulajn kontraŭkomunismajn fortojn en Laoso kaj apogis la invadon de Sud-Vjetnamio en Laoson. la rezulto de ĉi agoj kondukis al pluraj ŝtatpuĉoj kaj fine, la Laosa Enlanda Milito inter la Reĝa laosa Registaro kaj la komunisma Pathet Lao.

En la Enlanda Milito, la forte armita kaj kuraĝa armeo de Nord-Vjetnamio estis la vera potenco malantaŭ la ribelo de Pathet Lao. En 1968, la Armeo de Nord-Vjetnamio lanĉis multflankan atakon por helpi la komunisman Pathet Lao batali kontraŭ la Reĝa Laosa Armeo. La armeo malfortigis la armeon kaj lasis la konflikton sub la neregulaj fortoj de Usono kaj Tajlando. La atako mortigis multajn personojn.

Budha statuo en Muang Ĥun

Usono okazigis amasan aeran bombardadon. The Guardian raportis ke Laoso estis bombardita averaĝe per bomboj B-52 je ĉiu 8 minutoj, 24 hrojn tage, inter 1964 kaj 1973. La bombardistoj de Usono en ĉi tiu periodo forĵetis pli da bomboj ol dum la Dua Mondmilito. El 260 milionoj da bomboj ĵetitaj, ĉefe en la provinco Siangĥuang en la Plataĵo de la Kruĉoj, 80 milionoj ne eksplodis, lasante mortigan heredaĵon.[7] Ĝi distingiĝas kiel la plej bombardata lando en la tuta mondo. Ĉar ĝi estas grave damaĝata de la grapolbomboj dum ĉi milito, Laoso forte pledis por la Konvencio pri Grapolbomboj por malpermesi la armilojn kaj helpi la viktimojn, kaj gastigi la Unuan Kunvenon de Membroŝtatoj de la konvencio en novembro 2010.

En 1975, la komunisma Pathet Lao, kune kun la Popola Vjetnama Armeo kaj subtenita de Sovetio, venkis la reĝan armeon, devigante al la reĝo Savang Vatthana abdiki la 2-an de decembro 1975. Li poste mortis en malliberejo.

Komunisma Laoso en (1975-nuno)[redakti | redakti fonton]

Kaysone dum vizitado en Tbiliso, Kartvelio, en la jaro 1982.

La 2-an de decembro 1975, post la regpreno de la lando, la registaro de Pathet sub Kaysone Phomvihane rebaptis la landon kiel Laosa Popola Demokratia Respubliko kaj subskribis interkonsentojn kun Vjetnamio pri la rajto de ĉi lasta lando establi armeon en laosa teritorio. Vjetnamio ordonis al Laoso rompi la rilatojn kun Ĉinio, izoligante ĝin disde Ĉinio, Usono kaj aliaj landoj. Tamen, ekde la 1980-aj jaroj la ordono estis malrapide anstataŭita de aliaj ekonomiaj rilatoj kaj la akcepto de laoso en ASEAN en la jaro 1997. Vjetnamio ankoraŭ multe influas politike kaj ekonomie en Laoso.

La dudekjara blokado de Usono sur Laoso ĉesis funkcii en 1995. Usono establis komercajn rilatojn kun laoso en novembro 2004.

Pri historio vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Laosa pejzaĝo

Laoso estas lando sen mareliro en la sudoriento de Azio kaj la pejzaĝo, dense arbara, konsistas el kruta montaro, el kiu la plej alta estas Phu Bia kun 2.820 metroj alte, kun kelkaj plataĵoj. La rivero Mekongo estas parto de la okcidenta landlimo kun Tajlando kaj la montaro Annamite formas la plejparton de la orienta landlimo kun Vjetnamio.

La loka klimato estas tropika kaj elstaras la musono; ekzistas pluvsezono de majo ĝis novembro, sekve de seka sezono de decembro ĝis aprilo. Ĉirkaŭ la 65 % de la areo estas kovrita de densa vegetaĵaro tipa de la subtropikaj arbaroj. La ĉefurbo kaj plej granda urbo de Laoso estas Vjentiano; aliaj gravaj urboj estas Luangprabango, Savannaĥet kaj Pakse.

Biogeografie la lando apartenas al la Hindoĉina ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso. Parto de Laoso estas kovrita de ekoregionoj nomitaj Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj kaj Centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Laoso dividiĝas en 16 provincoj (kang) kaj unu prefektejo (Nakhonluang ViengChan) kie troviĝas la nacia ĉefurbo Vjentiano (Na Kone Luang Vientiane). La provincoj dividiĝas en distriktoj (muang) kaj dek urboj (baan). [8]

Provincoj de Laoso numerigitaj
Numero Provinco Ĉefurbo Areo (km²) Loĝantaro
1 Attapeu Attapeu 10,320 114,300
2 Bokeo Ban Huajsai 6,196 149,700
3 Boliĥamsai Paksan 14,863 214,900
4 Champasak Pakse 15,415 575,600
5 Hua Phan Sam Neŭa 16,500 322,200
6 Ĥamuane Thaĥek 16,315 358,800
7 Luang Namtha Luang Namtha 9,325 150,100
8 Luangprabango Luangprabango 16,875 408,800
9 Oudomxay Muang Sai 15,370 275,300
10 Phongsali Phongsali 16,270 199,900
11 Sainjabuli Sainjabuli 16,389 382,200
12 Salavan Salavan 10,691 336,600
13 Savannakhet Savannaĥet 21,774 721,500
14 Sekong Sekong 7,665 83,600
15 prefektejo Vjentiano Vjentiano 3,920 726,000
16 provinco Vjentiano Muang Phon-Hong 15,927 373,700
17 Xieng Khaung Phonsavan 15,880 37,507

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Thongsing Thammavong

Laoso estas komunisma unupartia socialisma respubliko. La ununura laŭleĝa politika partio estas la Laosa Popola Revolucia Partio. La ŝtatestro estas la Prezidento Choummaly Sayasone, kiu ankaŭ estas la Ĝenerala Sekretario de la Laosa Popola Revolucia Partio. La registarestro estas la Ĉefministro Thongsing Thammavong. La registaraj politikoj estas determinataj de la partia naŭmembra ĉiopova politburoo kaj 49-membra centra kommitato. Gravaj politikaj decidoj estas vetoitaj de la konsilio de ministroj.

La unua konstitucio de Laoso, estis monarkia kaj franclingve redaktita kaj promulgita la 11-an de majo 1947. Ĝi deklaris ke Laoso estas sendependa ŝtato ene de la Franca Unio. La konstitucio reviziita en majo 1957 forigis la referencon al la Franca Unio, sed la mallarĝaj rilatoj pri edukado, tekniko kaj sano daŭris kun la iama kolonia potenco. La konstitucio de 1957 estis nuligita kiam la komunisma Popola Respubliko estis proklamita. Nova konstitucio estis adoptita en 1991 kaj ĝi elstarigas la "ĉefan rolon" por la ununura komunisma partio. En 1990, la vicministro pri Scienco kaj Teknologio Thongsouk Saysangkhi rezignis sian postenon kaj forlasis la partion, vokante al politikaj reformoj. Li mortis en malliberejo en 1998.[9]

En 1992, okazis elektoj por la 85-sidloka Nacia Asembleo kun membroj sekrete elektitaj por kvinjara periodo. Ĉi tiu Nacia Asembleo, aprobas ĉiujn novajn leĝojn de la Partio, kvankam la Plenuma povo havas la aŭtoritaton fari rilatjn dekretojn. La plej lasta balotado okazis en aprilo 2006. La asembleo ampleksiĝis al 99 membroj en 1997 kaj en 2006 ĝi havis 115.

Hmongoj[redakti | redakti fonton]

La registaro de Laoso estis akuzita je genocido kontraŭ la malplimulta landa etno hmongoj.[10]

Kelkaj hmongaj grupoj batalis kun subteno de la CIA kiel milico de la reĝa armeo dum la Laosa enlanda milito. Post kiam Pathet Lao prenis la povon de la lando en 1975, la konflikto daŭris en izolitaj lokoj. En 1977 komunisma ĵurnalo promesis, ke la partio batalos kontraŭ la "kunlaborantoj de Usono” kaj kontraŭ iliaj familioj “ĝis la lasta radiko”.

Ĉirkaŭ 200.000 hmongoj ekziliĝis en Tajlandon, kaj multaj poste translokiĝis al Usono. Pluraj hmongaj batalantoj kaŝiĝis en la montara provinco Siangĥuang dum multaj jaroj, kaj kelkaj restantoj eliris de la ĵangalo en 2003.[11]

Homaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

La Konstitucio promulgita en 1991 kaj amendita en 2003 enhavas gravajn dispoziciojn por la homaj rajtoj. Ekzemple, en la Artikolo 8 ĝi klarigas ke Laoso estas multetna ŝtato kompromisita kun la egaleco de ĉiuj etnaj grupoj. La Konstitucio ankaŭ havas dispoziciojn por la seksa egaleco, religia libereco, parollibereco, kaj preslibereco kaj kunvenlibereco. La 25-an de septembro 2009, Laoso ratifis la Internacian Pakton pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, naŭ jarojn post la traktat-subskribo. La politikaj celoj de la registaro de Laoso estas fokusitaj sur la tenebla ekonomio kaj malpliigo de la malriĉeco.[12][13]

Tamen, Amnestio Internacia montris sian maltrankviliĝon pro la ratifado fare de la laosa registaro pri la normoj de la homaj rajtoj kaj la manko de kunlaborado kun la mekanismoj por la protektado de la homaj rajtoj kaj leĝoj kun negativa konsekveco. Ĝi ankaŭ montris maltrankviliĝon rilate al la esprimlibereco, malriĉaj prizonkondiĉoj, limigoj al la religia libereco, protektado de rifuĝintoj kaj mortpuno.[14]

En oktobro 1999, 30 junuloj estis arestitaj ĉar ili provis montri afiŝojn vokante al paca ekonomia kaj socia ŝanĝo en Laoso. Kvin el ili estis arestitaj kaj konsekvence kondamnitaj al 10 jaroj mallibereje akuzitaj je perfida ago. Unu el ili jam forpasis pri la traktado fare de policanoj, dum alia jam estis liberigita. Tri el ili postvivis sed la restadejo estas tute nekonata.[14]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bazaro en Luangprabango

La laosa ekonomio estas forte dependanta de la investado kaj komerco kun la najbaraj landoj, Tajlando, Vjetnamio, kaj speciale kun Ĉinio. Pakse ankaŭ spertis kreskadon surbaze de translima komercado kun Tajlando kaj Vjetnamio. En 2011, la Borso de Laoso ekkotizis.

Vivteniga agrikulturo ankoraŭ konsistigas pli ol duonon de la MEP kaj konsumas 80 % de la laborfortoj. Nur 4,01 % de la landa areo estas kultivebla, kaj 0,34 % estas plentempe kultivata,[15] kio estas la plej malalta procento en la subregiono Granda Mekongo.[16] Rizo regas la agrikulturon, okupante ĉirkaŭ 80 % de la kultivebla areo.[17] Proksimume 77 % de la kamparaj laosaj hejmoj estas memsufiĉaj rilate al rizo.[18]

Pere de la disvolvado, plibonigado kaj speciigado de la rizo, kaj danke al la ekonomiaj reformoj, la produktado altiĝis je ĉiujara ritmo de 5 % inter 1990 kaj 2005,[19][20] Laoso ebla havas la plej grandan riz-variecon en la subregiono Granda Mekongo. Ekde 1995 la laosa registaro laboris kun la Internacia Esplor-Instituto pri Rizo sur la rekolektado de semoj de ĉiu el la miloj da rizvarioj en Laoso.[21]

Muzeo Kajsone

La ekonomio ricevas la evoluhelpon de la Internacia Mona Fonduso, Banko por Azia Disvolviĝo kaj de aliaj internaciaj organizoj, kaj pere de rekta eksterlanda investado por evoluigado de la socio, la industrio, akvoenergio kaj minado, plej rimarkinde kupro kaj oro. Turismo estas la plej rapide kreskanta komerca branĉo de la lando. La ekonomia evoluado en Laoso estas bremsata de la cerbofuĝo, kun granda procento da elmigrado.[22]

Laoso estas riĉa je mineralaj rimedoj sed ĝi importas nafton kaj gason. Metalurgio estas grava industrio, kaj la registaro esperas allogi eksterlandan investon por disvolvigi la konsiderindan kvanton da mintavoloj (karbo, oro, baŭksito, stano, kupro kaj aliaj valoraj gravaj metaloj. Aldone, la abundaj akvorimedoj kaj montaraj teritorioj produktas kaj eksportas grandan kvanton da akvoenergio. Preskaŭ 45 % de la eksportata energio iras al Tajlando kaj Vjetnamo.[23]

La plej rekonata laosa produkto estas Beerlao kiu estas eksportata al pluraj landoj, inkluzive de Kamboĝo kaj Vjetnamio. Ĝi estas produktata de Lao Brewery Company.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Hmongaj knabinoj en la Plataĵo de la Kruĉoj

Turisma sektoro rapide kreskas, ekde 80,000 internaciaj vizitantoj en 1990, ĝis 1,876 milionoj en 2010.[24] Turismo kontribuis per 679,1 milionoj da usonaj dolaroj al la Malneta enlanda produkto en 2010, kaj laŭ tiu ritmo ĝi kontribuos per 1,585.7 milionoj da usonaj dolaroj en 2020. En 2010, unu el ĉiu 10,9 laborposteno troviĝis en la turisma sektoro.

Antaŭnelonge, Laoso iĝis populara por turistoj pro ĝia trankvila vivstilo kaj famo je posedado de elementoj de "originala Azio" perditaj en aliaj lokoj. La oficiala turisma devizo estas "Simpla Beleco". La plejaj allogaĵoj por turistoj inkluzivas budhisman kulturon kaj kolonian arkitekturon en Luangprabango; kuirarto kaj antikvaj temploj en la ĉefurbo (Vjentiano); la surmontaj marŝadvojoj en Muang Ngoi Neua kaj Vang Vieng; antikva kaj moderna kulturo kaj historio en la regiono Plataĵo de la Kruĉoj; marŝado kaj vizitado al la montaraj triboj en regionoj kiel Phongsali kaj Luang Namtha; grotoj kaj akvofaloj proksime de Thaĥek; la trankvileco, la delfeno Irrawaddy kaj akvofaloj Khone Phapheng en Si Phan Don (Kvarmil Insuloj); Vat Phu, antikva kmera templa komplekso; kaj la altebenaĵo Bolaven pro la akvofaloj kaj kafo.

Luangprabango kaj Wat Phu estas Monda heredaĵo de Unesko, kaj la Plataĵo de la Kruĉoj ankaŭ aldoniĝus al la mondaj heredaĵoj post la forigado de neeksploditaj bomboj. Ĉefaj festivaloj inkluzivas la Laosan Novjaron okazinta ĉ. la 13a–15a de aprilo kaj konsistas el akvofestivalo simila al tiu de Tajlando kaj de alia sud-orientaj aziaj landoj.

Vidaĵo proksime de la sanktejo de Wat Phu

La Nacia Turisma Administrado, la registaraj instancoj kaj la privata sektoro kune laboras por realigi la vizion elmontrita en la Nacia Strategia pri Ekoturismo kaj Agadplano. Ili inkluzivas la malpliigadon de la konsekvencoj kultura kaj media pro amasa eksterlanda turismado; edukado pri la graveco de etnaj grupoj kaj biologia diverseco; konservi kaj protekti la reton da ŝirmitaj regionoj, la monda heredaĵo de Unesko kaj krei allogan ekoturismon.[25]

Laoso estas konata pro ĝia silko kaj lokaj manfaritaĵoj montritaj en la Nokta Bazaro de Luangprabango kaj en aliaj lokoj. Alia specialaĵo estas la morusbera teo.

Naturmediaj problemoj[redakti | redakti fonton]

Laos lastatempe ĉiam pli suferas naturmediajn problemojn, kaj la senarbarigado estas la precipaĵo [26], la ampleksigado de la komercado de la arbaroj, aldonaj instalaĵoj por akvoelektraĵoj, la eksterlanda mendado de enlandaj sovaĝaj bestoj kaj nelignaj produktoj por manĝaĵoj kaj medikamentoj, kaj rapide kreskanta loĝantaro kiu malaperigas la arbarojn.

La Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado avertas ke: "La protektado de la medio kaj la eltenebla uzado de la naturaj rimedoj en Laoso estas nepraj por la malpliigado de la malriĉeco kaj la ekonomia kresko."[27]

En aprilo 2011, la ĵurnalo The Independent raportis ke Laos eklaboris en la polemika akvorezervujo Xayaburi ĉe la rivero Mekongo sen akirado de formala aprobado. La naturmediistoj diras ke la akvorezervujo damaĝos al 60 milionoj kaj en Kamboĝo kaj en Vjetnamio, maltrankvilaj pro la fluado de la rivero malsupren, ili oficiale kontraŭas la projekton. La Mekonga Komisiono, regiona interregistaraĵo kreita por la evoluigado de eltenebla administrado de la rivero, fama pro la mekonga giganta siluro, entreprenis esploron kiu avertas ke se la akvorezervujo kaj ĝiaj postaj aldonaĵoj estas daŭrigataj, ili "minacas la abundecon, prduktivecon kaj diversecon de la mekongaj fiŝrimedoj".[28] Najbara Vjetnamio jam avertis ke la akvorezervujo damaĝos la mekongan delton, hejmo de pli ol 20 milionoj da personoj kaj provizas ĉ. 50 procento da rizo, pli ol 70 procento da marbestoj kaj fruuktoj en tuta Vjetnamio.[29]

Kontraŭleĝa arbodehakado ankaŭ estas grava problemo. Naturmediaj grupoj kalkulas ke 500,000 kubaj metroj da trunkoj estas transportataj de Laoso al Vjetnamio ĉiujare, el kiuj oni faras meblojn por eksportado al okcidentaj landoj.[30]

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Riveroj multe gravas por la transportado en Laoso.

La ĉefaj flughavenoj de Vjentiano estas Internacia Flughaveno Wattay kaj Internacia Flughaveno de Luangprabango kaj Internacia Flughaveno de Pakse ankaŭ ofertas servojn je malpli granda skalo. La nacia flugkompanio estas Lao Airlines kaj aliaj flugkompanioj kiuj disponigas servojn en la lando inkluzivas Bangkok Airways, Vietnam Airlines, AirAsia, Thai Airways International kaj China Eastern Airlines.

Ĝenerale, Laoso malhavas adekvatan infrastrukturon. Laoso ne posedas fervojon, escepte de malgranda ligilo kiu kunigas Vjetnamon kun Tajlando ĉe la Ponto de la Taja-Laosa Amikeco. Malgranda fervojo estis konstruita de la francoj en la provinco Ĉampasako sed fermita ekde la 1940-aj jaroj. La plejparto de la ŝoseoj atingas la gravajn urbojn, precipe la Ŝoseo 13, konsiderinde plibonigita en la lastaj jaroj, sed vilaĝoj for de la ĉefaj ŝoseoj nur povas atingi ilin per teraj vojoj eble ne alireblaj dum tuta jaro pro la pluvado.

La telekomunikado kaj ekstera kaj interne estas tre limigita, sed poŝtelefonoj troviĝas en ĉiuj urbaj centroj. En multaj kamparaj areoj la elektro ekzistas. Songtaeoj (kamionoj kun sidlokoj) estas uzataj en la lando por longdistanca kaj loka transportado.

Laoso faris rimarkindan progreson pri la salubrigo kaj plibonigo de la sansistemo kaj jam plenumis sian Jarmilan Evoluigan Celon por 2015.[31] Laoso estas precipe kamparana (84%) kaj tio malfaciligas la salubrigadon, kaj en 1990 nur 8% el la kamparanoj havir aliron al la sansistemo.[31] La aliro rapide kreskis de 10% en 1995 al 38% en 2008, aŭ alivorte inter 1995 kaj 2008 ĉ. 1,232,900 pliaj homoj havis aliron al la salubrigado kaj sansistemo en kamparaj regionoj.[31] Tio estas nekredebla sukceso, se oni komparas ĝin kun aliaj similaj evoluigaj projektoj en aliaj same evoluintaj landoj.[31] La sukceso je la salubrigo kaj sano estis atingitaj, en malmultaj jaroj, parte pro la sendependaj aktivistoj kiuj laboras je malgranda skalo, spontanaj donacoj aŭ projektoj de la ŝato.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Kreskado de la laosa loĝantaro, datumoj de la FAO, 2005.

En Laoso, 60% de la loĝantaro apartenas al la laosa etno, kiu estas la precipaj loĝantoj de la malaltaj regionoj kaj ĉefa reganto de la politika kaj kultura vivo. La laosanoj apartenas al la lingva familio de la tajaj lingvoj, kiu elmigris de la suda Ĉinio dum la 1-a jarmilo p.K. Ĉirkaŭ 8% apartenas al aliaj grupoj el "malaltaj regionoj", kiuj kune kun la laosa etno formas la grupon Laolumoj. La grupoj de la montetoj kaj la kulturaj maplimultoj de Laoso, kiel la hmongoj, mienoj, tajdummoj, dajoj, kaj diversaj birm-tibetaj etnoj loĝadas en izolitaj regionoj de la lando ekde multaj jaroj.

La vorto "laosa" ne nur aludas la lingvon, la etnon aŭ la kulturon. Ĝi estas politika termino, kiu inkluzivas ĉiujn etnajn grupojn de Laoso. Simile, la vorto "laosa" povas priskribi la etnon, kuirarton, lingvon kaj kulturon de la nordorientaj loĝantoj de Tajlando (Isano), norde de Tajlando (Chiang Mai) kaj Chiang Rai, kiuj estas etne laosaj.

Budhanaj monaĥoj en Wat Sen, Luangprabango

La ĉefa religio estas budhismo, kiu kune kun animismo estas praktikataj inter la montaraj triboj, pace kunekzistas la adorado al spiritoj. Ekzistas malgrandaj komunumoj de kristanoj grandparte en Vjentiano, de bahaanoj[32] kaj de muzulmanoj, landlime kun Mjanmaro.

La oficiala kaj ĉefa lingvo estas la laŭa. La laosanoj loĝantaj en mezaj regionoj parolas diversajn tribajn lingvojn. La franca lingvo, kiu estis uzata de la registaro kaj por la komerco, estas laŭgrade anstataŭata favore al la angla lingvo, lingvo de la Asocio de Sudorientaj Aziaj Nacioj (ASEAN).

Edukado[redakti | redakti fonton]

Laoso estas ĉefe kampara, multaj vilaĝoj ne havas alireblon al edukado. Konsiderante la malfacilajn tumultajn epokojn kiuj travivis la landon, la edukado ne estis bone organizita kaj kun ĝi la ekonomia kaj socia sektoro.

Nuntempe UNICEF kune kun la loka registaro ade akceliĝas inter aliaj celoj, la disvolviĝo kaj kreskado de la edukado, faciligante la alireblon al bonkvalita edukado, disvolvigante la bezonatan infrastrukturon por la eduksistemo. Tiu projekto celas atingi la partoprenadon de la familioj kaj komunumoj por la baza edukado de la geinfanoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de laosa kuirarto
Laosaj dancistoj dum Novjaro

Laoso posedas distingigan kulturon. Pere de Teravado la kulturo de Laoso estis influita de Barato kaj ankaŭ ĝi montras aspektojn de la kulturo de Ĉinio. Ĉi tiuj influoj videblas en tuta Laoso, ne nur en la lingvo sed ankaŭ en la arto, literaturo, muziko kaj artaj reprezentaĵoj.

La vivstilo de Laoso estas markita de budhismo. Oni instruas al ili esti malfermaj kaj paciencaj. La budhismo ankaŭ estis potenca ilo por krei sensacion je unueco kaj instrui al la laosanoj esti bonaj personoj kaj eviti malbonajn agojn en antikvaj epokoj kiam ne ekzistis leĝoj aŭ rimedoj por plenumigi ilin.

Grava festivalo de Laoso estas Boun Pha Vet[33] kiu okazas unu fojon jare. Ĝi estas budhana festivalo kiu daŭras du tagojn kaj ĝin partoprenas la tuta komunumo. Tradicie, Boun Pha Vet estas realigataj en januaro aŭ februaro depende de la lunciklo. Dum la ceremonio la monaĥoj predikas pri la ĉapitroj de la Maha Wetsandon Chadok, ankaŭ nomata Granda Prediko pri la Naskiĝo.

Laosa muziko estas regata de la nacia muzikilo ĥeno kiu havas logan historion. Muzikgrupoj kutime inkluzivas kantiston (mor lam) kaj ĥen-ludiston (mor khaen) kune kun violonistoj kaj aliaj muzikistoj. Lam saravane estas la plej populara laosa muzikstilo, sed etnaj laosanoj en Tajlando disvolvigis internacie pli konatan version nomatan mo lam sing.

Unu el la gravaj lokoj, kie la antikva laosa kulturo konserviĝas, estas la Plataĵo de la Kruĉoj en la provinco Xieng Khouang.

La precipa lingvo estas la laosa lingvo, tamen, ekzistas aliaj lingvoj kaj dialektoj parolataj de malplimultaj etnoj loĝantaj en Laoso.

Laoso ne havas leĝojn pri la kopirajto, kio estas malofta kazo kompare kun aliaj landoj.[34]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://www.ft.com/cms/s/0/2d309312-1cb3-11e0-a106-00144feab49a.html#axzz1BP9Somjj |title=Laos Securities Exchange to start trading |publisher=Ft.com |date=2011-01-10 |accessdate=2011-01-23}}
  2. http://www.history.com/topics/fa-ngum |title=Fa Ngum|publisher=History.com |date= |accessdate=2011-01-23}}
  3. http://www.asianewsnet.net/home/news.php?sec=3&id=15718 |title=Let's hope Laos hangs on to its identity |publisher=Asianewsnet.net |date= |accessdate=2011-01-23}}
  4. author=Librios Semantic Environment |url=http://www.culturalprofiles.net/Laos/Directories/Laos_Cultural_Profile/-1064.html |title=Laos: Laos under the French |publisher=Culturalprofiles.net |date=2006-08-11 |accessdate=2011-01-23}}
  5. (2005-01-15) Laos – Google Books. Books.google.com.au. ISBN 9781741040869. Alirdato: 2011-01-23. 
  6. http://www.lonelyplanet.com/laos/history |title=History of Laos|publisher=Lonelyplanet.com |date=1960-08-09 |accessdate=2011-01-23}}
  7. MacKinnon, , "Forty years on, Laos reaps bitter harvest of the secret war, The Guardian, 3 December 2008. Kontrolita 7 May 2010.
  8. http://www.nsc.gov.la/Products/Populationcensus2005/PopulationCensus2005_chapter2.htm |title=National Statistics Centre |publisher=Nsc.gov.la |date= |accessdate=2011-01-23}}
  9. http://www.amnesty.org/en/library/info/ASA26/007/1998/en%7C author=Amnesty International| date=29 April 1998| title=Thongsouk Saysangkhi's death}}
  10. http://www.unpo.org/article/5095%7C author=Unrepresented Nations and Peoples Organization| accessdate=20 April 2011|title=WGIP: Side event on the Hmong Lao, at the United Nations}}
  11. The Times. "No way out, 30 July 2006.
  12. http://www.worldbank.org/lao |title=Lao PDR |publisher=World Bank |date=2011-07-14 |accessdate=2011-07-24}}
  13. http://confinder.richmond.edu/admin/docs/laos.pdf |title=Constitution of the Lao PDR |format=PDF |date= |accessdate=2011-07-24}}
  14. 14,0 14,1 http://www.amnesty.org/en/library/asset/ASA26/003/2009/en/cc4c3494-169c-4d62-b0c2-20f3f9736056/asa260032009en.html%7C author=Amnesty International|date=May 2010|title=Submission to the UN Universal Periodic Review: Eighth session of the UPR Working Group of the Human Rights Council}}
  15. Field Listing – Land use, CIA World Factbook
  16. About Greater Mekong Subregion at Asian Development Bank
  17. [1][rompita ligilo]
  18. Genuinely Lao, Rice Today, April–June 2006
  19. Fifteen years of support for rice research in Lao PDR
    Asia brief: Filling the rice basket in Lao PRD partnership results
    Genuinely Lao, Prepared by IRRI’s International Programs Management Office
  20. http://www.eurekalert.org/pub_releases/2006-03/irri-tgr031506.php |title=The Green Revolution comes to Laos |publisher=Eurekalert.org |date=2006-03-15 |accessdate=2010-06-27}}
  21. http://www.irri.org/publications/annual/pdfs/ar2000/Race.pdf |title=A Race Against Time |format=PDF |date= |accessdate=2010-06-27}} [rompita ligilo]
  22. http://ces.univ-paris1.fr/membre/Mariani/em/DM_BookWB%5B1%5D.pdf |title=International Migration, Remittances, and the Brain Drain – ISBN 0821363727 |format=PDF |date= |accessdate=2010-06-27}} [rompita ligilo]
  23. http://www.adb.org/Documents/TARs/LAO/40514-LAO-TAR.pdf |title=Preparing the Cumulative Impact Assessment for the Nam Ngum 3 Hydropower Project: Financed by the Japan Special Fund |format=PDF |date= |accessdate=2010-06-27}}
  24. http://www.wttc.org/eng/Tourism_Research/Economic_Data_Search_Tool// |title=International visitor data |publisher=World Travel & Tourism Council |date= |accessdate=2011-01-20}}
  25. http://www.ecotourismlaos.com/laoecotourism.htm%7Ctitle=The Lao People's Democratic Republic's Vision for Ecotourism |date= |accessdate=2011-01-204}}
  26. http://www.country-data.com/cgi-bin/query/r-7823.html%7Ctitle=Laos Environmental problems & Policy |publisher=United Nations Encyclopedia of the Nations|date= |accessdate=2011-04-20}}
  27. http://www.undplao.org/whatwedo/energy_env.php%7Ctitle=UNDP – Laos Environment & Energy|publisher=United Nations Development Programme|date= |accessdate=2011-04-20}}
  28. Buncombe, , "Mekong ecology in the balance as Laos quietly begins work on dam, The Independent, 2011-04-20. Kontrolita 2011-04-20.
  29. https://khampoua.wordpress.com/tag/laos-hydroelectric-project/%7Ctitle=Vietnam worries about impacts from Laos hydroelectric project|publisher=Voices for the Laotian Who do not have Voices |date= |accessdate=2011-04-20}}
  30. http://www.illegal-logging.info/item_single.php?it_id=2605&it=news%7Ctitle=Vietnam worries about impacts from Laos hydroelectric project|title=U.S. furniture demand drives illegal logging in Laos|publisher=illegal-logging.info|date= |accessdate=2011-04-20}}
  31. 31,0 31,1 31,2 31,3 Simon O'Meally 2010. Unsung progress in rural sanitation: Building the foundations in Lao PDR. London: Overseas Development Institute
  32. http://bahai-library.com/hassall_nsas_years_formation
  33. Boun Pha Vet
  34. [2]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.