Centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hindoĉina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Sudorienta Azio. La Monda Natur-Fonduso enlistigis tiun ekoregionon en la "hindoĉinaj sekaj arbaroj", tutmondaj 200-unuo.

Situo kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo dum la pluvsezono, Angkor.

La ekoregiono konsistas el areo de altebenaĵo kaj suba riverobaseno en Kamboĝo, Tajujo, Laoso, kaj Vjetnamujo. Ĝi ampleksas : en Tajujo la vastan Korat-Altebenaĵon, la pli altaĵajn ebenaĵojn de la Ĉaofraja-Riverbaseno, la piedmontetojn de Tenaserim-Montaro kaj aliajn sekajn areojn de la pli malaltaj deklivoj de la montaroj de la nordo de la lando; en centra kaj suda Laoso la larĝan valon de la mekonga riverosistema valo; larĝan areon de la sekaj ebenaĵoj de norda, orienta, kaj sud-centra Kamboĝo; kaj finfine la altaĵojn de la supraj Sesano kaj Serepoko en Vjetnamujo [1]. Tiuj estas la pli sekaj areoj de Hindoĉinujo kun 1 000-1 500 mm da jara pluvo kaj longa seka sezono kun regulaj incendioj, okazantaj en la subarbaraĵo, iuj intence ekbruligitaj por klarigi la arbaron aŭ forpeli bestiojn por ĉasistoj.

Multo de tiu ekoregiono estas dense loĝata kaj estas uzata por agrikulturo aŭ urbanizado, speciale en Tajujo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo en norda Tajujo.
Senarbarigita montetodeklivo en la Mekonga valo, Laoso.

Multo de la origina decidua dipterokarpa arbaro estas senarbarigita speciale en Tajujo, Laoso, kaj Vjetnamujo dum vastaj areoj restas en nordorienta Kamboĝo. La restantaj duonarbaroj konsistas el varieco de vivejo-tipoj kaj pro tio entenas larĝan gamon de arboj kaj subarbaraĵaj plantoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La restantaj arbaroj gastigas iujn grandajn mamulojn inkluzive de azia elefanto (Elephas maximus), akvobubalo (Bubalus arnee), hajnana cervo (Cervus eldii) kaj tri specioj de sovaĝa brutaro, la gaŭro (Bos gaurus), la bantengo (Bos javanicus) kaj soveli-bovo (Bos sauveli). Grandaj herdoj de remaĉuloj iam estis kutimaj tra la regiono kaj estis ŝasitaj de predantoj kiaj tigroj (Panthera tigris), nubleopardoj (Felis nebulosa), leopardoj (Panthera pardus) kaj montaraj kuonoj (Cuon alpinus). Kaj habitatodetruo kaj ĉasado tre reduktis la nombron de ĉiuj tiuj bestoj, multaj el ili estante endanĝeriĝitaj kun soveli-bovo fakte tre malofta kaj aliaj specioj kiaj la java rinocero (Rhinoceros sondaicus), la sumatra rinocero (Dicerorhinus sumatrensis) kaj tajlanda rucervo (Rucervus schomburgki) nuntempe formortintaj en la regiono.

Aliaj mamuloj de la region inkludas la primatojn Hylobates pileatus, Trachypithecus cristatus kaj T. phayrei, malajan urson dum estas du endemiaj specioj, ambaŭ estas kiropteroj - Myotis altarium kaj Pipistrellus pulveratus. Estas 500 birdospecioj en la regiono inkluzive de la krize endanĝerigita kaj eble formortinta blankokula riverhirundo (Pseudochelidon sirintarae), la endemia Macronous kelleyi ( timaliedoj ) kaj la minacata Eupodotis bengalensis (otidedoj), Leptoptilos dubius (cikoniedoj) kaj Pseudibis davisoni (treskiornitedoj). Aliaj birdoj de la restantaj maldensarbaroj inkludas la arĝentan fazanon (Lophura nycthemera), la siaman fazanon (Lophura diardi), la nigrakolan longvostan fazanon (Syrmaticus humiae), la grizan pavofazanon (Polyplectron bicalcaratum), la ruĝkolan gruon (Grus antigone), la grandan buntan buceron (Buceros bicornis), Anorrhinus austeni, kaj Aceros undulatus.

La scio de la reptiliaj kaj amfibiaj populacioj postulas plian studadon sed tre verŝajne oni trovos pliajn endemiajn speciojn kiel la krize endanĝerigitajn Pelochelys cantorii (testuduloj), du gekojn (Gehyra lacerata , Gekko petricolus) kaj Lygosoma koratense (Skinkedoj).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Aktiva protekto bezonas por sendifekte konservi vastajn kaj interligitajn areojn de la restantaj vivejoj prefere al malgrandaj areeroj. Tiu estas speciale grava por la sovaĝeja postvivado de la restantaj tigraj populacioj. Proksimume 6 % de la areo estas protektita kun la plej grandaj areoj inkludante Protektejon Kulen Promtep, Protektejon Lomfat kaj Protektejon Fnom Priĉ en Kamboĝo kaj Naciajn Biodiverseco-Protektejojn en Laoso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle WWF : Central Indochina dry forests.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
IM0201 Centra-dekkanaj sekaj deciduaj arbaroj Barato
IM0202 Centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj Kamboĝo, Laoso, Tajujo, Vjetnamujo
IM0203 Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj Barato
IM0204 Orient-dekkanaj sekaj ĉiamverdaj arbaroj Barato
IM0206 Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir Barato
IM0207 Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj Barato

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio