Ruĝkola gruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkola gruo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Gruedoj Gruidae
Genro: Gruo Grus
Specio: Ruĝkola gruo G. antigone
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ruĝkola gruosaras (Grus antigone) el la ordo de Gruoformaj birdoj kaj familio de Gruedoj ne migras, kaj estas la plej granda el la gruedaj birdoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiuj orientalisaj kaj aŭstralaziaj birdoj vivas en Hindio (hindie:सारस = saras), kaj aliaj landoj de sudorienta Azio, kiel Nepalo, eĉ iam Pakistano, kaj Aŭstralio kaj generas ĉefe en Hindio aŭ Barato kaj Birmo. En Barato estas ĝis 10.000 birdoj, en Aŭstralio ĝis 5.000, sed en landoj inter tiuj la loĝantaro multege malpliiĝis pro militoj kaj mediŝanĝoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la plej granda el la gruedaj birdoj kaj la plej alta el la flugantaj birdoj tutmonde, kun alto de 1,56 metroj kaj pezo de 12 kilogramoj. Ĝi estas ĉefe griza. Ĝi havas la pli grandan ruĝan kapparton inter gruoj -la tutan kapon (escepte eta griza makulo supre) kaj supran kolon- kaj ne havas griznigran parton. Ĝi flugas kun rektaj kolo kaj ruĝaj kruroj -malsimile de ardeoj- kaj videblaj nigraj flugilpintoj. Beko estas longa kaj helgriza.

Ambaŭ seksoj estas similaj sed maskloj iom pli grandaj; junuloj estas iom pli brunaj. Ankaŭ subspecioj montras etajn malsimilecojn plumarajn.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Grus antigone

Male ke aliaj gruoj, tiuj ĉi estas nemigrantaj. Ili nestas surplanke en marĉo. La ino demetas du ovojn kaj la masklo estas la ĉefa zorganto, kvankam laŭvice. Ili pariĝas dumvive.

Ili manĝas laŭ grupoj da 2 ĝis 5. Ili estas ĉiomanĝantaj: semoj, beroj, insektoj, krustacoj, akvaj planktoj, etaj ronĝuloj, ktp.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

En hindiaj tradicioj tiuj gruoj rilatas al praverko Ramajano. En Aŭstralio tiuj gruoj povas esti konfuzitaj kun Brolgo gruo, sed tiu havas malpli da ruĝo ĉekape kaj estas pli malhela.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]