Aŭstralazia ekozono
La Aŭstralazia ekozono estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ĝi geografie kongruas kun Aŭstralazio. Tamen, ambaŭ nocioj ne estas sinonimoj el ĉiuj vidpunktoj. La ekozono ampleksas Aŭstralion, la insulon de Nov-Gvineo ( inkluzive Papuo-Nov-Gvineo kaj la indonezia provinco de Papuo), kaj la orientan parton de la indonezia arkipelago , enhavante la insulon de Sulaveso, la Molukojn (la indoneziaj provincoj Nord-Molukoj kaj Sud-Molukoj) kaj la insulojn de Lomboko, Sumbawa, Sumbo, Floreso kaj Timoro, ofte konatajn kiel Malgrandaj Sundaj Insuloj. La Aŭstralazia ekozono ankaŭ enfermas plurajn pacifikajn insularojn, inkluzive la Bismarkojn, Vanuatuon, la Salomonojn, kaj Nov-Kaledonion. Nov-Zelando kaj siaj apudaj insuloj konstituas apartan ekoprovincon (aŭ biolandon) de la Aŭstralazia ekozono. La resto de Indonezio troviĝas en la Hindomalaja ekozono.
Enhavo |
[redakti] Aparteco kaj origino
El biologia vidpunkto, la Aŭstralazia ekozono estas aparta teritorio kun komuna evolua historio kaj tre multaj unikaj plantoj kaj bestoj, kelkaj el ili komunaj al la tuta areo, aliaj specifaj al certaj partoj sed samhavante komunan prapatrecon. La longtempa izoliteco ekde aliaj kontinentoj okazigis ĝian relative memstaran evoluon, kaj ĝian gastigadon de multaj unikaj familioj de plantoj kaj bestoj.
Aŭstralio kaj Nov-Gvineo estas okulfrapaj pro iliaj marsupiulaj mamuloj, inkluzive kanguruoj, Phalangeridae, kaj vombatoj. La lastaj monotremaj mamuloj, la ekidnoj kaj la ornitorinkoj, estas endemiaj de Aŭstralazio. Antaŭ la alveno de homoj ĉirkaŭ antaŭ 50 000 jaroj, nur proksimume triono de la aŭstraliaziaj mamulaj specioj estis placentulaj.
La limo inter la Aŭstralazia kaj la Indomalaja ekozonoj laŭiras la linion de Wallace. Tiu ĉi estis nomata honore al biologo Alfred Russel Wallace kiu rimarkis kaj priskribis la diferencojn je mamula kaj birda faŭnoj inter la insuloj al ambaŭ flankoj de la linio. La insuloj al okcidenta flanko de la linio, inkluzive Javo, Balio, Borneo, kaj la Filipinoj samhavas similan faŭnon kiel Orient-Azio, inkluzive tigrojn, rinocerojn, kaj homoideojn.
[redakti] Geologio
La nuntempa disvastiĝo de Aŭstralaziaj plantoj kaj bestoj parte rezultas el la geologia historio de la terkorpoj de la ekozono. Pluraj el tiuj estas fragmentoj de la prakontinento Gondvano, kvankam iom da la pli malgrandaj insuloj vulkane originis pli freŝdate, kaj neniam estis eroj de Gondvano.
Nov-Gvineo, Australio, kaj Tasmanio, kolektive konataj kiel Aŭstrali-Nov-Gvinea Kontinento aŭ Sahulo, estas konektataj per neprofunda kontinenta platformo, kaj kune konsistigas la plej vastan fragmenton de Gondvano. La neprofunda kontinenta platformo, kiu nuntempe disigas la insulojn, estis konstituanta terponton kiam la maraj niveloj estis pli malaltaj, plej freŝdate dum la glaciepoko. Nov-Gvineo kaj Aŭstralio samhavas multajn familiojn de birdoj kaj marsupiuloj. Dum la Hinda-Aŭstralia plato, kiu ampleksas Hindujon, Aŭstralion, kaj inter ambaŭ la fundon de la Hinda oceano, moviĝas norden, ĝi koliziis kun la Eŭrazia plato, kaj la kunpuŝiĝo levis Himalajon, la indoneziajn insulojn kaj la centran montaron de Nov-Gvineo. Tiu ĉi montara sistemo estas multe pli juna kaj pli alta ol la montaro de Aŭstralio, tiel alta ke ĝi gastigas rarajn ekvatorajn glaciejojn.
[redakti] Faŭno
Kiropteroj estis la solaj mamuloj de Nov-Zelando ĝis la alveno de homoj. Birdoj adaptiĝis al ekologiaj niĉoj, kiel tiuj de grandaj herbomanĝuloj, insektomanĝuloj, kaj grandaj karnomanĝuloj kiuj estis okupitaj aliloke de mamuloj. Nov-Zelando restis en la malvarmetaj kaj humidaj latitudoj, kaj perdis multajn plantajn kaj bestajn familiojn kiuj estis netoleremaj de ĝia malvarmeta klimato, inkluzive araŭkariojn kaj la plej multajn proteojn, same kiel krokodilojn kaj testudulojn.
Grandaj reptilioj, inkluzive krokodiloj kaj grandaj varanoj ( familio Varanidae ), kiel la komoda varano (Varanus komodoensis), estas ekologie gravaj karnomanĝuloj en Aŭstralio, Nov-Gvineo kaj Wallacea.
Estas 13 endemiaj bird-familioj, inkluzive kazuaredoj, apterigedoj, Rhynochetidae, kakatuedoj, paradizeedoj kaj melifagedoj.
[redakti] Homa influo
La alveno de la homoj en Aŭstralio kaj Nov-Gvineo antaŭ 50 - 60 000 jaroj alportis hundojn (dingojn) al Aŭstralio, kaj hundojn kaj porkojn al Nov-Gvineo. Porkoj kaj ratoj alvenis en Nov-Zelando kun la unuaj polineziaj koloniistoj antaŭ 800 jaroj. La alveno de la eŭropanoj alportis amason da novaj bestoj kaj plantoj, inkluzive ŝafoj, kunikloj kaj vulpoj, al Aŭstralazio, kiuj plie disrompigis la enlandajn ekosistemojn; multaj aŭstralaziaj plantoj kaj bestoj nuntempe estas endanĝerigitaj.
[redakti] Aŭstralaziaj ekoregionoj
| Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
|---|---|
| AA0101 Malaltaĵaj pluvarbaroj de Admiraleco-Insuloj | Papuo-Nov-Gvineo |
| AA0104 Buruaj pluvarbaroj | Indonezio |
| AA0109 Subtropikaj arbaroj de Lord Howe | Aŭstralio |
| AA0110 Ludovik-insularaj pluvarbaroj | Papua-Nov-Gvineo |
| AA0111 Nov-britaj kaj nov-irlandaj malaltaĵaj pluvarbaroj | Papuo-Nov-Gvineo |
| AA0112 Nov-britaj kaj nov-irlandaj montaraj pluvarbaroj | Papuo-Nov-Gvineo |
| AA0113 Nov-kaledoniaj pluvarbaroj | Nov-Kaledonio |
| AA0114 Norfolkinsulaj subtropikaj arbaroj | Aŭstralio |
| AA0117 Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj | Aŭstralio |
| AA0119 Salomonaj pluvarbaroj | Salomonoj |
| AA0126 Vanuatuaj pluvarbaroj | Vanuatuo |
| Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
| AA0201 Malgrand-sundaj deciduaj arbaroj | Indonezio |
| AA0202 Nov-kaledoniaj sekaj arbaroj | Nov-Kaledonio |
| AA0203 Sumbaj deciduaj arbaroj | Indonezio |
| AA0204 Timor-Ŭetaraj deciduaj arbaroj | Indonezio |
| Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
| AA0401 Ĉathamaj mezvarmaj arbaroj | Nov-Zelando |
| AA0402 Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj | Aŭstralio |
| AA0403 Fiordlandaj mezvarmaj arbaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
| AA0701 Arnhem-landaj tropikaj savanoj | Aŭstralio ( Norda Teritorio ) |
| AA0702 Brigalovaj tropikaj savanoj | Aŭstralio |
| AA0703 Kabjorkaj tropikaj savanoj | Aŭstralio |
| AA0704 Karpentariaj tropikaj savanoj | Aŭstralio |
| AA0705 Altaĵa savano de Einasleigh | Aŭstralio |
| AA0706 Kimberliaj tropikaj savanoj | Aŭstralio |
| Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
| AA0801 Aŭstrali-alpaj montaraj herbejoj | Aŭstralio |
| AA0803 Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj | Aŭstralio |
| Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
| AA1001 Aŭstrali-alpaj montaraj herbejoj | Aŭstralio |
| AA1002 Centra-montaraj subaltmontaraj herbejoj | Aŭstralio |
| AA1003 Montaraj herbejoj de South Island | Nov-Zelando |
| Tundroj | |
| AA1101 Subantarkta tundro de Antipodes-Insuloj | Aŭstralio, Nov-Zelando |
| Mediteraneaj arbaroj, maldens-arbaroj kaj arbustaroj | |
| AA1206 Mont-loftiaj maldensarbaroj | Aŭstralio |
| Dezertoj kaj kserofitaroj | |
| AA1301 Karnarvon-kserofitaroj | Aŭstralio |
| AA1302 Centr-altaĵaj kserofitaroj | Aŭstralio |
| AA1303 Gibson-Dezerto | Aŭstralio |
| AA1304 Tanamia kaj grand-sabla dezertoj | Aŭstralio |
| AA1305 Granda Viktoria-Dezerto | Aŭstralio |
| AA1306 Senarb-ebenaĵaj kserofitaroj | Aŭstralio |
| AA1307 Pilbara-kserofitaroj | Aŭstralio |
| AA1308 Simpson-Dezerto | Aŭstralio |
| AA1309 Tirari-Stuart-ŝtondezerto | Aŭstralio |
| AA1310 Okcidentaŭstraliaj mulga-kserofitaroj | Aŭstralio |
| Mangrovoj | |
| AA1401 Nov-gvineaj mangrovoj | Indonezio |
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Bibliografio
- Allison, A. 1996 : Zoogeography of amphibians and reptiles of New Guinea and the Pacific region, pages 407-436 in Keast, J.A. & Miller, S.E. (editors) : The Origin and Evolution of Pacific Island Biotas, New Guinea to Eastern Polynesia: Patterns and Processes, SPB Academic Publishing, Amsterdam. angle
- Bregulla, H. 1992 : Birds of Vanuatu. Anthony Nelson, Shropshire, UK. angle
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |