Ekoregionoj en Aŭstralio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ekoregionoj en Aŭstralio estas geografie klare diferencaj plantaj kaj bestaj komunumoj, difinitaj far la Monda Natur-Fonduso ( WWF ), bazitaj sur geologio, grundoj, klimato, kaj superrega vegetaĵaro. La WWF identigis 825 tersupraĵajn ekoregionojn kiuj kovras la tutan tersurfacon. Kvar dek el ili troviĝas en Aŭstralio kaj en ĝiaj dependaj insuloj. La WWF-ekoregionoj estas klasifikitaj laŭbiome : tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj, tundro, k.t.p.. Tiuj ekoregionoj ĉiuj situas en unu el ok tersupraĵaj ekozonoj. Aŭstralio, kune kun Nov-Zelando, Nov-Gvineo kaj la najbaraj insularoj, estas parto de la Aŭstralazia ekozono. La aŭstraliaj WWF-ekoregionoj estis ĉefe bazitaj sur la IBRA-regionoj difinitaj laŭ la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio. La WWF-ekoregionoj ĝenerale sekvas la samajn ekoregionolimojn, ofte kuniginte du aŭ pli IBRA-regionojn en pli grandan WWF-ekoregionon. En Vikipedio la artikoloj pri ekoregionoj ĝenerale sekvas la WWF-sistemon.

Ambaŭ klasifiko-sistemoj servas kiel planilo por konservadoscienco, kun la celo de establo de naturrezervejo-reto en ĉiu ekoregiono aŭ IBRA-regiono sufiĉa por konservi la biodiversecon.

Ambaŭ tipologioj ankaŭ havas prioritato-sistemon por establo de naturrezervejoj; la Monda Natur-Fonduso indikis siajn Tutmondaj 200-ekoregionojn kiel prioritataj por konservado, kaj la Ministerio pri Medio kaj Heredaĵo ordigas siajn regionojn kiel alt-prioritajn, mez-prioritatajn kaj malalt-prioritatajn, bazite sur "la potenca valoro kiu ter-rezervigo en tiuj regionoj aldonus al disvolviĝo de klara, multflanka, adekvata kaj karakteriza sistemo por Aŭstralio."

[redakti] WWF-ekoregionoj

Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj

Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj

Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj

  • Arnhem-landaj savanoj
  • Brigalovaj tropikaj savanoj
  • Kabjorkaj tropikaj savanoj
  • Karpentariaj tropikaj savanoj
  • Altaĵa savano de Einasleigh
  • Tropika savano de Kimberly
  • Malaltaĵaj astrebla-savanoj
  • Tropika savano de Viktoria-Ebenaĵo

Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj

Montaraj herbejoj kaj arbustaroj

  • Montaraj herbejoj de Aŭstraliaj Alpoj

Tundroj

  • Tundro de subantarktikaj Antipodes-Insuloj ( Aŭstralio, Nov-Zelando )

Mediteraneaj arbaroj, maldensarbaroj kaj arbustaroj

  • Maldensarbaroj de Coolgardie
  • Mali-eŭkaliptaroj de Esperance
  • Mali-eŭkaliptaroj de Eyre kaj York
  • Jarrah-Karri arbaroj kaj arbedaroj
  • Arbustetaroj de Kwongan
  • Maldensarbaroj de Mount Lofty
  • Maldensarbaroj kaj mali-eŭkaliptaroj de Murray-Darling
  • Maldensarbaroj de Naracoorte
  • Sudokcident-aŭstraliaj savanoj
  • Sudokcident-aŭstraliaj maldensarbaroj

Dezertoj kaj kserofitaroj


Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
Koala climbing tree.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Aŭstralio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj