Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
|
|
|
|---|---|
|
|
|
| Tundro | |
| Tajgo | |
| Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
| Mezvarmaj koniferarbaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | |
| Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
| Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
| Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
| Dezertoj kaj kserofitaroj | |
| Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
| Ĉeriveraj areoj | |
| Malsekejo | |
|
Akvaj biomoj
|
|
| Lageto | |
| Marbordo | |
| Mangrovo | |
| Algarbaroj | |
| Koralrifoj | |
| Neritika zono | |
| Kontinenta plataĵo | |
| Pelaga zono | |
| Benta zono | |
| Varmaj fontoj | |
| Malvarmaj submarfontoj | |
|
Aliaj biomoj
|
|
| Enroka biomo | |
|
|
|
La tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, estas tersupraĵa biomo.
Aliaj tropikaj kaj subtropikaj arbaraj regionoj, kun pli malalta precipitaĵo, gastigas la tropikajn kaj subtropikajn sekajn foliarbarojn kaj la tropikajn kaj subtropikajn koniferarbarojn. Mezvarmaj pluvarbaroj ankaŭ ekzistas en certaj humidaj mezvarmaj marbordaj regionoj.
Klasifiko kaj disvastiĝo [redakti]
La biomo inkluzivas plurajn tipojn de arbaroj :
- Malaltaĵaraj ekvatoraj ĉiamverdaj pluvarbaroj, komunlingve konataj kiel tropikaj pluvarbaroj, estas arbaroj kiuj ricevas altan precipitaĵon ( pli ol 2000 mm, aŭ 80 coloj, jare) dum la tuta jaro. Tiuj arbaroj troviĝas en zono ĉirkaŭ la ekvatoro, kun la plej grandaj areoj en Amazonio de Sudameriko, la konga baseno de Centra Afriko, en Indonezio, kaj en Novgvineo.
- Humidaj deciduaj kaj kvazauĉiamverdaj sezonaj arbaroj, ricevas altan trajaran precipitaĵon kun varma somera humida sezono kaj pli malvarma vintra seka sezono. Iuj arboj en tiuj arbaroj faligas iujn aŭ ĉiujn de siaj folioj dum la vintra seka sezono. Tiuj arbaroj troviĝas en partoj de Sudameriko, en Centrameriko kaj ĉirkaŭ Karibujo, en marborda Okcidentafriko, partoj de Hindujo, kaj tra multe da Hindoĉinujo.
- Montaraj pluvarbaroj, iuj de ili estas konataj kiel nubarbaroj, kreskas en montaraj areoj kun malvarmeta klimato.
- Inunditaj arbaroj, inkluzive dolĉakvaj marĉarbaroj kaj torfejaj marĉarbaroj.
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj estas komunaj en pluraj tersupraĵaj ekozonoj, inkluzive de partoj de la afrotropika ekozono (Ekvatora Afriko), hindomalaja ekozono (partoj de Hindujo kaj Sudorienta Azio), la neotropika ekozono (norda Sudameriko kaj Centrameriko), aŭstralazia ekozono (orienta Indonezio, Novgvineo, norda kaj orienta Aŭstralio), kaj Pacifika ekozono (la tropikaj insuloj de la Pacifiko). Ĉirkaŭ duono de la tropikaj pluvarbaroj de la mondo troviĝas en la sudamerikaj landoj Brazilo kaj Peruo. Pluvarbaroj nun kovras malpli da 6% de la monda tersupraĵa areo. Sciencistoj taksas ke pli de la duono de specioj de plantoj kaj bestoj vivas en tropikaj pluvarbaroj.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Faktoj pri la tropikaj pluvarbaroj de la mondo laŭ The Nature Conservancy
- angle Tipoj de pluvarbaroj
- angle Pluvarbaroj - Lernejaj aktivecoj
- angle Bildo pri la arbareco de la tero laŭ la NASA, en la jaro 2002
- angle Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj : listo de tutmondaj 200-unuoj (WWF)
- angle Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj : listo de ekoregionoj (WWF)
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |