Malabar-marbordaj humidaj arbaroj
La Malabar-marbordaj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Hinda ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de sudokcidenta Barato. Ĝi troviĝas laŭlonge de Konkan-Marbordo kaj Malabar-Marbordo, en mallarĝa strio inter Araba Maro kaj Okcidentaj Ghatoj, kiuj paralelas la marbordon. Ĝi kovras areon de 35 500 kvadrataj kilometroj, kaj etendiĝas ekde norda Maharaŝtro tra Goao, Karnatako kaj Keralao al Kanjakumari-Distrikto en ekstrem-suda Tamilnado.
La ekoregiono etendiĝas ekde marnivelo ĝis la perimetro kiu ĉirkaŭas Okcidentajn Ghatojn je altitudo de 250 metroj. Ĝi estas limigita oriente de la Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj en Maharaŝtro kaj Karnatako, kaj de la Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj en Keralao.
Tre malmulto de la natura vegetaĵaro de la ekoregiono postrestas; ĝi estas grandparte senarbarigita por agrikulturo, paŝtado, kaj tektonaj plantejoj.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Malabara sturno
- Malabara vanelo
- Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Barato |
- angle Ekoregiono IM0124 : Malabar-marbordaj humidaj arbaroj ( WWF )
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Malabar Coast moist forests.
|
||||