National Geographic Society

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nacia Geografia Societo)
National Geographic Society
emblemo
scienca societo • filmkompanio • eldonejo
Komenco 1888 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Situo Vaŝingtono
Fondinto(j) Gardiner Greene Hubbard • Frank Baker • Charles J. Bell vd
Filioj National Geographic Partners • National Geographic Maps vd
Posedatoj National Geographic • National Geographic Channel (UK) • National Geographic • National Geographic Oceania • National Geographic Farsi • Nat Geo Kids (Latin America) • National Geographic Partners vd
Agokampo programaro
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

Nacia Geografia Societo (angle National Geographic Society) estas usona societo, kiu sin dediĉas al la mondvasta progresigo de la geografio, arkeologio, naturscienco, ekologio, esploro de monda kulturo kaj historio. Mondskale ĝi estas unu el la plej grandaj neprofitaj sciencaj kaj edukaj organizaĵoj.

Societo[redakti | redakti fonton]

La societon fondis la 27-an de januaro 1888 33 personoj kiel klubon de elitaj scienculoj-akademianoj kaj riĉaj patronoj, interesantaj vojaĝi. Ili kunvenis por la unua fojo du semajnojn pli frue, je la 14-a de januaro, por diskuti pri «la dezirindeco de societo por plivastigi kaj propagandi la scion pri geografio». La unua prezidanto de la societo estis Gardiner Greene Hubbard, kiu poste estis sekvita de sia bofilo Alexander Graham Bell.

La celo de la societo estis kaj ĝis nun estas la progresigo de la publika scio de la geografio en la mondo ĝenerale. Kiel unu el la plej grandaj edukaj kaj sciencaj senprofitaj organizaĵoj de la mondo ĝi klopodas per variaj manieroj efektivigi sian celon. Tiel ĝi eldonas monatan revuon, National Geographic Magazine, financas sciencajn ekspediciojn kaj subtenas sciencan geografian esploradon.

Krom la usona eldono, National Geographic Magazine aperas tutmonde en 37 lingvoj, inter ili la portugala (2 diversaj eldonoj por Portugalio kaj Brazilo), la hebrea (2 versioj), la hispana (2 - por Hispanio kaj Latinameriko) kaj la ĉina (2 - en mandarena kaj tajvana).

La unua eldono de la revuo havis nur 217 abonantojn. Nun la eldonkvanto estas 8,3 milionoj da ekzempleroj, nur en Usono - 5 milionoj monate. Statistike, ĉiuj eldonoj de la NGS atingas 360 milionojn da legantoj mondskale. Lasta versio en la ukraina aperis Aprile de 2013. Bedaŭrinde, ĝi ne aperas en Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]