Himalajaj subtropikaj foliarbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fortik-ŝorea arbaro en Ĉitŭana Nacia Parko.

La himalajaj subtropikaj foliarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Barato, Butano kaj Nepalo.

Enhavo

Priskribo [redakti]

La ekoregiono kovras areon de 38 200 kvadrataj kilometroj, irante en mallarĝa strio tra centra Himalajo inter altitudoj de 500 kaj 1000m. Je pli malaltaj altitudoj, la subtropikaj foliarbaroj renkontas la savanon kaj herbejojn de Terai-Duar. Super 1000 m, la foliarbaroj transiras al himalajaj subtropikaj pinaroj.

Flaŭro [redakti]

La ekoregiono gastigas larĝan variadon de plantaj komunumoj, kaŭze de siaj kompleksa topografio, diferencaj grundoj, kaj variadoj je precipitaĵo ekde la pli seka okcidento ĝis la pli humida oriento. Ĝia situo sur la suda deklivo de Himalajo permesas miksadon de plantoj kaj bestoj el la hindomalaja kaj palearkta ekozonoj. La ĉefaj arbaraj tipoj inkluzivas dodoneajn arbedarojn, subtropikajn sekajn ĉiamverdajn arbarojn de pintfolia olivujo, nordajn sekajn miksajn deciduajn arbarojn, sekajn fortik-ŝoreajn arbarojn (Shorea robusta) de Siŭalik-Montaro, humidajn miksajn deciduajn arbarojn, subtropikajn humidajn montetajn foliarbarojn, nordajn tropikajn kvazaŭĉiamverdajn arbarojn, kaj nordajn tropikajn humidajn ĉiamverdajn arbarojn.

Faŭno [redakti]

Pluraj mamuloj, hejmaj en la ekoregiono, estas minacataj, inkluzive de la tigro (Panthera tigris), Azia elefanto (Elephas maximus), la lutrogalo (Lutrogale perspicillata), nubleopardo (Pardofelis nebulosa), gaŭro (Bos gaurus), Nemorhaedus sumatraensis (kaprenoj), Callosciurus pygerythrus (sciuredoj), kaj Hylopetes alboniger (sciuredoj). La malofta orumita languro Trachypithecus geei vivas en la orienta parto de la ekoregiono, kaj ĝia arealo etendiĝas en la najbarajn orient-himalajajn foliarbarojn.

340 specioj de birdoj hejmas en la ekoregiono, kun unu endemia specio, kaŝtan-bresta perdriko (Arborophila mandellii).

Naturprotekto [redakti]

Proksimume 7% de la ekoregiono troviĝas ene de protektitaj areoj. La ok protektitaj areoj kiuj kovras parton de la ekoregiono estas Sohagabarŭo kaj Valmikinagaro en Barato, Parsa Sovaĝeja Rezervejo, Ĉitŭana Nacia Parko, Bardia Nacia Parko en Nepalo, kaj Reĝa Manasa Nacia Parko, Khaling/Neoli Sovaĝeja Rezervejo kaj Fiibsoo Sovaĝeja Rezervejo en Butano.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio