Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kerangas-arbaro en Nacia Parko Bako, Saravako, Malajzio. Nepenthes rafflesiana grimpanta en arbusto.

La arbaroj de Sunda Lando sur kerangas estas speciala tipo de la biomo tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, kiuj troviĝas en Borneo, insulo partigita inter Brunejo, Indonezio kaj Malajzio. Tiu tipo de arbaroj konstituas tersupraĵan ekoregionon el la malaja ekoprovinco de la hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), kaj ankaŭ ekzistas en la indoneziaj insuloj de Belitung kaj Bangka, kiuj situas okcidente de Borneo.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Angle oni nomas tiaj tropikaj arbaroj heath forests aŭ, laŭvorte tradukite, erikejaj arbaroj. Ili tute ne konsistas el erikacoj sed en iu maniero havas erikejan formon, precipe post troa homa perado.

La vorto kerangas signifas "grundo kie rizo ne povas kreski", kaj originas el la Iban lingvo apartenante al la aŭstronezia lingvaro. Kerangas sinonimas al acidaj sablaj grundoj kiuj rezultas el la siliciaj patrin-rokoj de la areo. Daŭre akve ellavitaj arbaroj sur kerangas estas konataj kiel kerapah arbaroj. Al la sabla grundo de la arbaroj sur kerangas ofte mankas nutraĵaj elementoj; ĝenerale oni akceptas ke azoto estas la elemento kiu pleje mankas en tiuj ĉi arbaroj. Tio kontrastas al multaj aliaj malaltaĵaraj pluvarbaroj kie fosforo estas konsiderata kiel mankanta.

Pli freŝdata hipotezo, proponita far Proctor [1], estas ke tiuj arbaroj kreskas sur grundoj kiuj estas altgrade acidaj, tiel ke hidrogen-jona veneneco malebligas kreskadon de neadaptitaj specioj.

Flaŭro [redakti]

La ekoregiono distingiĝas de la ĉirkaŭantaj malaltaĵaraj pluvarbaroj de Borneo rilate al konsisto, strukturo, teksturo kaj koloro. La arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas havas malaltan, unuforman kanopeon, kun densa subarbaraĵo kaj riĉa kreskado de muskoj kaj epifitoj.

Multaj arbaj kaj herbaj specioj en la nutraĵ-malriĉaj arbaroj de la ekoregiono estas disvolvintaj nekonvenciajn manierojn por trovi siajn nutraĵajn elementojn. Iuj arbaj specioj (Gymnostoma nobile, ekzemple) uzas rizobiojn ( bakteriojn kiuj fiksas azoton en la grundo ) en siaj radikaj tuberetoj.

Mirmekofitoj, inkluzive de Myrmecodia spp. kaj Hydnophytum spp., estas arbaj specioj kiuj disvolviĝas simbiozajn asociojn kun formikoj por obteni siajn nutraĵajn elementojn. Aliaj plantoj, inkluzive de Nepenthes spp., droseroj (Drosera ssp.), kaj Utricularia ssp., estas karnovoraj, kaptante kaj digestante insektojn.

La ekoregiono estas karakterizita de multaj plantoj de aŭstralazia origino, inkluzive de arboj de la familioj mirtacoj kaj kasuarinacoj kaj la gimnospermoj el la Suda duonsfero : agatido (Agathis), podokarpo (Podocarpus), kaj Dacrydium.

Referencoj [redakti]

  1. Proctor, J. 1999

Bibliografio [redakti]

  • angle Proctor, J. 1999 : Heath forests and acid soils. Botanical Journal of Scotland 51, 1-14.
  • angle Wikramanayake, Eric; Dinerstein, Eric; Loucks, Colby J.; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press, Washington, DC.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

ZP 05 Batara Guru 01.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Indonezio
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio