Arbustetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arbustetaro en Pennines-Montaro en Okcidenta Jorkŝiro, Anglujo. Krudaj gresoj kaj filikoj emas superregi precipe en areoj kun alta precipitaĵo.
Vasta arbustetaro en la Dezerto de Kimrujo

Arbustetaro (angle : moor, moorland) estas vegetaĵaro kiu precipe troviĝas en altebenaĵaj areoj, karakterizite de malalte kreskantaj plantoj sur acidaj grundoj. Ĝi parencas al erikejo, kvankam spertuloj malkonsentas pri precise kio diferencigas ambaŭ biotopojn. Ĝenerale, arbustetaroj troviĝas en altaĵaj regionoj kun alta precipitaĵo, dum erikejoj rilatas al malaltaĵaj vegetaĵaroj kiuj kutime rezultas el homa agado [1] . En erikejoj, plantoj el la genro eriko abundas. Ne ĉiuj arbustetaroj estas erikejoj.

Arbustetaj biotopoj estas la plej vastaj en tropikaj Afriko kaj Sudameriko sed ili ankaŭ situas en norda kaj okcidenta Eŭropo, norda Aŭstralio, Nordameriko, Mez-Azio, kaj Hindujo. Plejmulte da la arbustetaroj de la mondo estas tre diversaj ekosistemoj. En la vastaj arbustetaroj de la tropikoj, biodiverseco povas esti tre granda. Arbustetaro ankaŭ parencas al tundro (kie temas pri ĉiamfrosta grundo),[1] aperante kiel tundraj retiriĝejoj kaj okupante la transiran zonon inter permafrosto kaj la natura arba zono. La limo inter tundro kaj arbustetaro konstante forŝoviĝas kune kun klimataj ŝangiĝoj.

Erikejaj arbustetaroj[redakti | redakti fonton]

Kune kun erikejo, arbustetaro estas la plej disvastigita natura vegetaĵaro de Britaj Insuloj. La orientaj britaj arbustetaroj estas similaj al erikejoj sed diferencas pro la ĉeesto de torfeja kovraĝo. Je la okcidentaj arbustetaroj la profundeco de la torfeja tavolo povas mezuri plurajn metrojn. Skotlandaj muirs ĝenerale estas erikejaj arbustetaroj, sed ankaŭ havas vastan kovraĵon de gresoj, Eriophorum, muskoj, pteridioj kaj arbustetoj kiel Empetrum (erikacoj). La pli humida arbustetaro ampleksas sfagnojn kaj transiras al torfejo [1].

Estas necerteco pri kiom da arbustetaroj estis kreitaj per homa agado. Rackham skribas ke analizo de polenoj montras ke iuj arbustetaroj, kiel en la insuloj de ekstreme norda Skotlando, klare estas naturaj, neniam havinte arbojn[2]. Kontraŭe, multe de la Pennines-Montaro estis arbarkovrata en la Ŝtonepoko [3]. Kiom la senarbarigo estis kaŭzita de klimataj ŝanĝoj kaj kiom de homa agado, estas necerta [1].

Ekologio de arbustetaro[redakti | redakti fonton]

Arbustetaro de Kilimanĝaro

Variado de diferencaj biotopaj tipoj estas trovitaj en diferencaj mondoregionoj de arbustetaro. La bestiaraj kaj vegetaĵaraj formoj ofte kondukas al altgrada endemiismo pro la severaj grundaj kaj mikroklimataj karakterizaĵoj. Ekzemple en Exmoor (Anglujo) troviĝas la malofta speco de kelta poneo, kiu adaptiĝis al severaj, aridaj cirkonstancoj de tiu vivmedio.

En Eŭropo, la asociata faŭno konsistas el birdospecioj kiel Skota lagopo (Lagopus lagopus scotica), Blua cirkuo, Kolombfalko, Orpluvio, Granda kurlo, Kampalaŭdo, Herbejpipio, Brungorĝulo, Rubandoturdo, kaj Carduelis flavirostris. Aliaj specioj superregas en arbustetaroj aliloke. Reptilioj estas malmultaj kaŭze de pli malvarmaj cirkonstancoj. En Eŭropo, nur la ordinara vipero (Vipera berus) regule ĉeestas, kvankam en aliaj regionoj arbustetaroj komune gastigas dekduojn da reptiliaj specioj. Amfibioj kiel ranoj estas bone reprezentitaj en arbustetaroj. Kiam la tereno estas tropaŝtigita, ligna vegetaĵaro ofte perdiĝas, estante anstataŭita de krudaj neuzeblaj gresoj kaj de Pteridium, kun grandparte reduktita faŭno. Iuj ŝafaj rasoj, kiel Scottish Blackface (Skota nigra-kapulo), prosperas sub la severaj cirkonstancoj de la erikejaj arbustetaroj [4].

Naturprotekto[redakti | redakti fonton]

Bruligado de arbustetaro estis aplikata pro iom da kialoj, ekzemple kiam paŝtado ne sufiĉas por kontroli kreskadon. Tiu estas registrita en Britujo dum la dek kvara jarcento[5]. Nekontrolita bruligado ofte kaŭzis (kaj kaŭzas) problemojn, kaj estis statute malpermesita en 1607. Kune kun la plimultiĝo de ŝafa kaj tetraa bredado en la dek naŭa jarcento ĝi denove estiĝis komuna agado. La erikejo estas bruligita je la aĝo de ĉirkaŭ 10 aŭ 12 jaroj kiam ĝi facile regeneros. Kiam oni lasas ĝin pli longdaŭre, la pli lignecaj tigoj bruligos pli agreseme kaj malhelpos la regeneradon. Bruligado de arbustetara vegetaĵaro devigas tre zorgeman kontrolon ĉar la torfo mem povas ekbruli, kaj tion ĉi oni eble malfacile aŭ eĉ neeble estingas. Plie, nekontrolita bruligado de erikejo povas avantaĝigi alternativan krud-gresan kaj Pteridium-kreskadon kiuj finfine produktas pli malriĉan paŝtigadon [6]. Kiel rezulto, bruligado nuntempe estas konsiderata, pleje, polemikaĵo; Rackham nomas ĝin "duaranga tereno-aranĝado" [1]. Meĥanika detranĉado de eriko estas kutima en Eŭropo, sed por eviti subpremadon de la rekreskado, gravas forigi la materialon. Se erikaj kaj aliaj vegetaĝaroj restas dum tro longtempe, granda volumeno de seka kaj brulebla materialo amasiĝas. El tio povas rezulti ne kontrolita incendio en granda areo, kvankam oni scias ke erikejaj semoj pli bone ĝermas se ili travivas mallongan varmegon de kontrolita bruligado. Ĝenerale, arbustetara bestiaro adaptiĝas eĉ al fajregoj kaj kapablas restariĝi se tiaj intensaj incendioj ne estas tro oftaj.

Dartmoor en vintro, neĝe kovrita. Pluraj rokoj pintas super la montetoj kun malofta vegetaĵaro.

Arbustetaroj en la literaturo[redakti | redakti fonton]

La disvolviĝo de sento por la naturo kaj por la fizika vivmedio kreskis kune kun la pligrandiĝo de intereso por pejzaĝa pentrado, kaj precipe la artverkoj de artistoj kiuj favoris larĝajn kaj profundajn panoramojn, kaj krudajn scenojn [7] Por la angla romantisma imago, arbustetaroj perfekte harmoniis kun tiu bildo, pligrandigante la emocian influon de la rakonto lokigante tiun ĉi en elvokiva pejzaĝo. Arbustetaro konstituas la scenejon de diversaj verkoj de la tarda romantisma angla literaturo, variante ekde la jorkŝira arbustetaro en Wuthering Heights de Emily Brontë kaj The Secret Garden de Frances Hodgson Burnett ĝis Dartmoor pri la mistero de Sherlock Holmes en The Hound of the Baskervilles de Arthur Conan Doyle'. La serio la Famous Five, kiu estis verkita de Enid Blyton, pritraktas la junularon aventurante tra diferencaj arbustetaroj kie ili konfrontis krimulojn aŭ aliajn interesajn individuojn. Tia scenejo skalpligrandigis la intrigon ĉar la dramo disvolviĝis for de la kutima mondo; tie la infanoj povis solvi siajn proprajn problemojn kaj defii pli grandan danĝeron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Rackham, Oliver. (1986) The history of the countrysid. Dent. ISBN 978-1-8421-2440-6.
  2. Birks and Madsen 1979 : Journal of Ecology, 67.
  3. Turner and Hodgson 1979 : Journal of Ecology, 67.
  4. Camilla Bonn 1998 : That Jack Cunningham wants half of us out of farming, in Country Life, 15 January 1998, pp. 28–35.
  5. McDermot 1911 : The History of the Forest of Exmoor.
  6. Gimingham 1972 : Ecology of heathlands. Chapman & Hall, London.
  7. . Norton Anthology of English Literature; Romantic Literature.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]