Blua cirkuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blua cirkuo
Henharrier.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Circus 'Circus'
Specio: Blua cirkuo 'Circus cyaneus'
Linnaeus 1766
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blua cirkuo (Circus cyaneus) estas taga rabobirdo de la subfamilio de Cirkuenoj kaj familo de Akcipitredoj.

Disvastiĝo kaj medio[redakti | redakti fonton]

Helverda: reproduktejoj
Blua: vintrejoj
Malhelverda: tutan jaron

Ĝi reproduktiĝas en la nordaj partoj de la Norda hemisfero, tio estas, en Kanado kaj norda Usono, kaj norda Eŭrazio, ekde Hispanio ĝis nordorienta Siberio kaj ekde Skandinavio ĝis norda Ĉinio. Ne estas tre komuna en mediteraneaj regionoj.

Escepte el la plej moderklimataj regionoj kiel Francio kaj Britio kaj suda Usonon (kiel ĝi povas resti la tutan jaron sed ne en altaj teroj), ĝi migras al pli sudaj regionoj vintre, kiel plej suda Usono, Meksikio kaj Centrameriko en Ameriko, Balkanio en Eŭropo, Turkio, Centra Azio kaj Ĉinio en Azio. Ĉiukaze ili grupiĝas vintre, ofte kun Kolombfalkoj.

Tiu mezgranda holarkta rabobirdo reproduktiĝas en arbustejoj, ebenaĵoj, marĉoj kaj (en Eŭropo) terkulturejoj. Vintre estas birdo de malferma kamparo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Norda cirkuo ĉe Nacia Naturrezervejo Brazoria.
Norda cirkuo dumfluge.

Temas pri tipa cirkuo -longa el 43 ĝis 60 cm kaj peza 350 g maskloj kaj 530 g inoj[1]-, kun longaj flugiloj -enverguro ĝis 120 cm, sed ĉefe 97–118 cm [2]- kiujn uzas kiel neprofunda V dum malalta flugo. Krome estas tipa cirkuo ankaŭ pro tio, ke maskloj kaj inoj havas malsimilajn plumarojnkaj diferencas ankaŭ laŭ pezo.

Masklo de la nomiga raso, C. c. cyaneus (Linnaeus, 1766), reproduktiĝas en Exuropo kaj Azio, kaj estas helgriza supre kaj blanka sube, escepte supra brusto kiu estas ankaŭ helgriza kaj pugo kiu estas blanka kaj kun nigraj flugilpintoj kaj mallarĝegaj linioj en malantaŭa parto de flugiloj. La ino estas bruna supre kaj ĉamflaveta sube strieca je bruno.[1] La kapo de la ino estas distinga kun malhelbruna areo enhavanta orelareon kaj vangon, ĉirkaŭatan de hela sablokolora superokula strio sekve de ĉirkaŭa hela strio pli mallarĝa al la mentono. Ambaŭ seksoj havas blankan ringon ĉe bazo de vosto (pugo), pli kontrastebla kontraŭ bruna koloro de inoj, kiuj havas en sia helbruna vosto krome malhelbrunajn striojn; masklo havas ankaŭ helgrizan voston. Ankaŭ ambaŭ seksoj de Griza cirkuo havas tiun blankan ringon, sed ili ne estas tiom larĝaj kaj videblaj kiom tiuj de Blua cirkuo. Okuloj kaj maldikegaj kruroj estas flavaj.

Junuloj estas similaj al inoj, sed pli helaj dorse kaj pli ruĝaj kaj striecaj ventre. Ili havas brunajn okulojn.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Ino de Norda cirkuo, amerika subspecio.

Temas pri du subspecioj: la malnovmonda, nome C. c. cyaneus kaj la novmonda, nome C. c. hudsonius.[1]

La Norda cirkuo, C. c. hudsonius (Linnaeus, 1766), reproduktiĝas en Nordameriko kaj estas foje konsiderata distinga specio C. hudsonius.[3] La maskla plumaro estas pli malhelgriza ol tiu de la C. c. cyaneus kaj la ino estas ankaŭ pli malhela kaj pli ruĝeca.[1]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Bluaj cirkuoj ĉasas etajn mamulojn, kiel ronĝuloj, reptiliojn, ranojn, insektojn, ktp., ĝis grando de leporo kaj birdojn ĝis grando de ansero, per surpriza kapto ekde malrapida ŝvebo malalta super terkulturejoj, arbustejojmarĉoj.

Ripozas grupe ĝis po dek birdoj sur monteto ĉefe post reprodukta sezono. Tiam inoj forpelas masklojn de manĝoteritorio. Vintre la Blua cirkuo estas birdo de malferma kamparo, kaj tie ripozas komunume, ofte kun ekzempleroj de Kolombfalko kaj Marĉa cirkuo. Estas nune akceptata vidaĵo de transatlantika vaganteco de la amerika subspecio, kaj registro de junulo en Insuloj de Scilly, Granda Britio el oktobro 1982 al junio 1983.[4]

La ino elsendas fajfan piih-eh kiam ricevas manĝon el la masklo, kaj ŝia alarmalvoko estas ĉit-it-it-it-it-et-it. La maskla alvoko estas ĉek-ĉek-ĉek, kun pli ripeta ĉuk-uk-uk-uk dum sia memmontra ceremonia flugo.[2] Tiu specio estas voĉema dum ŝvebado super ĉasejoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nesto de tiu specio estas surgrunda inter alta herbaro. La ino demetas pli ofte kvar ĝis ses blublankecajn ovojn, sed eblas el unu ĝis naŭ. Kovado daŭras unu monaton kaj estas farota de la patrino. Masklo alportas manĝaĵon, foje ne nur al unu nesto sed al plia, ĉar li povas esti poligamo, kaj defendas ties teritoriojn. La idoj elnestiĝas post dua monato.

Konservado kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas grandan teritorion, kun ĉirkaŭkalkulata tutmonda etendo de 1–20 milionoj de km², kaj ĉirkaŭkalkulata populacio de 1.3 milionoj de individuoj. Estas pruvoj de populacia malpliiĝo, sed oni supozas, ke la specio ne alproksimiĝis al sojloj por la kriterioj por populacia malpliiĝo ĉe la IUCN Ruĝa Listo (tio estas, malpliiĝo de pli da 30 % en dek jaroj aŭ tri generacioj). Ĝi estas pro tio klasita kiel "Malplej Zorgiga".[5]

Ĉasistoj (ĉasgardistoj) kaj ĉasnegocistoj persekutis ilin kontraŭleĝe kaj pro tio ili nun malabundas en Britio. Tiele oni intencas protekti la bienojn kie la Skota lagopo estas ĉasbirdo, rezulte en loka kaj regiona formortoj en multaj areoj, ĉefe en Anglio kie nur 20 paroj survivas spite abunda taŭga habitato kapabla vivtenigi kelkajn centojn de paroj.[6][7][8] Pro tio ili estas tre raraj en multaj partoj de Britio, kaj sub minaco en multaj pliaj areoj.[9][10][11]

Tiu problemo ricevis pli altan konsideron oktobre de 2007 kiam polica priserĉado pro mortigo de du Bluaj cirkuoj ĉe la bieno Sandringham de la reĝino Elizabeto en Norfolk intervjuis la princon Harry kaj amikon lian dum ties priserĉado.[12][13] Ili senkulpiĝis ĉar polico ne akiris sufiĉajn pruvojn kontraŭ ili.[7][14]

Ĉar la supozata minaco kontraŭ la Skota lagopo estas la ĉefa tialo por persekutado kontraŭ tiu specio en Britio, oni starigis projekton fonditan de la organizoj Scottish Natural Heritage, Game & Wildlife Conservation Trust, RSPB kaj Natural England ĉe Marĉo Langholm en Skotio el 2007. La Langholm Moor Demonstration Project (LMDP), 10-jara priserĉado, koste 3 milionoj de pundoj, intencas certigi ĉu la lagopoj kaj rabobirdoj povas vivi kune harmonie.

Simila projekto, nome Joint Raptor Study (konata ankaŭ kiel 'JRS' aŭ 'Langholm Study') disvolviĝis en Langholm el 1992 al 1997. Tiu studo faris diversajn trovojn kaj produktis kelkajn publikaĵojn, krom la fina informo. Inter plej gravaj trovoj estas, ke longdaŭraj malpliiĝoj de la populacioj de Skota lagopo "tre malverŝajne" estas rezulto de rabobirda predado kaj estis atribuataj al habitata degradado/perdo, kaj ĉiukaze la rabobirda predado estis la plej verŝajna klarigo de malsukceso de la rekupero de la Skota lagopo post la populacia drasta malpliiĝo.[15] La projekto finis en 1997, kvankam sekvis suplemento fare de sama teamo en 1998 kaj 1999. Kontraŭlagopa pafado en tiu marĉo estis abandonata el la sezono de 1998 antaŭen.[16][17]

Forstado kaj Blua cirkuo[redakti | redakti fonton]

La Blua cirkuo estas birdo de malfermaj habitatoj kiaj makisa marĉo kaj ekstensiva agrikulturo. Tamen multe de ties teritorioj, ĉefe en Irlando kaj partoj de okcidenta Britio, estis (kaj estas) senarbarigita, ĉefe per neindiĝenaj koniferoj kiaj la Sitka piceo (Picea sitchensis) el Nordameriko (Barton et al. 2006,[18] Fielding et al. 2009[19]). La Blua cirkuo reproduktiĝas kaj manĝas en junaj komercaj forstejoj, antaŭ la fermo de la kanopeo (tipe 9–12-jaraĝaj), sed ne faras multan uzadon de arbustaro kaj sekvaj stadioj (Madders 2000,[20] O'Donoghue 2004[21]), kiuj tipe enhavas el du trionojn al tri kvaronojn de la komerca forstado. Kie forstaj arbaroj anstataŭas habitatojn kiuj estis uzataj de la Blua cirkuo, ili tendencas malpliigi la ĝeneralan habitatan disponeblon (O'Flynn, 1983[22]). Tamen, kie okazas senarbarigo en areoj kie ne estis tre uzataj de la Blua cirkuo, tiu povas pliigi la valoron de tiaj areoj por tiu specio por longdaŭra periodo (Wilson et al. 2009,[23] Haworth & Fielding 2009[24]). Areoj kie hegemonias forstado povas resti taŭgaj por la Blua cirkuo se restas ankaŭ mozaiko de diversaj aĝoj en la arbaro, kie estu junaj, antaŭarbustaj zonoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J., eds. (1994). Handbook of the Birds of the World Vol. 2. Lynx Edicions, Barcelona ISBN 84-87334-15-6.
  2. 2,0 2,1 (1999) Collins Bird Guide. London: HarperCollins. ISBN 0-00-219728-6.  p86
  3. Ferguson-Lees, J., & Christie, D. A. (2001). Raptors of the World. Christopher Helm, London ISBN 0-7136-8026-1.
  4. Fraser, P. A. et al. (2007) Report on rare birds in Great Britain in 2006. British Birds 100 (12): 707.
  5. IUCN
  6. Etheridge, B., Summers, R. W. & Green, R. E. (1997). The effects of illegal killing and destruction of nests by humans on the population dynamics of the hen harrier Circus cyaneus in Scotland. Journal of Applied Ecology 34: 1081-1105.
  7. 7,0 7,1 Birdguides: Hen Harrier shooting enquiry to go no further
  8. National Wildlife Crime Unit: Hen Harrier Persecution
  9. RSPB Wild Bird Crime Investigation: Bird of Prey Persecution
  10. RSPB News: Call for gamekeepers to stamp out wildlife crime
  11. RSPB News: Chief Constable reminds wildlife criminals of jail threat
  12. BBC News: Rare birds dead on Queen's estate
  13. The Times 31 Oktobro 2007: Prince Harry is questioned over shooting of two rare birds of prey at Sandringham
  14. Shooting Times 6a Novembro 2007: No charges over alleged hen harrier shooting
  15. Redpath kaj Thirgood (1997) Birds of Prey and Red Grouse. London, Stationery Office.
  16. Shooting Times 20a septembro 2007 New Langholm project to balance shooting with raptors
  17. RSPB News: New project to use novel approach in the conservation of raptors on grouse moors
  18. Barton, C., Pollock, C., Norriss, D. W., Nagle, T., Oliver, G. A. & Newton, S. 2006. The second national survey of breeding Hen Harriers Circus cyaneus in Ireland. Irish Birds 8: 1-20.
  19. Fielding, A., Haworth, P., Whitfield, P. & McLeod, D. 2009. Raptor species conservation frameworks: Hen Harrier framework project final report. Edinburgh: Scottish Natural Heritage.
  20. Madders, M. (2000). Habitat selection and foraging success of Hen Harriers (Circus cyaneus) in west Scotland. Bird Study 47, 32-40.
  21. O'Donoghue, B. The Hen Harrier in Ireland. Master's Thesis, University College Dublin
  22. O’Flynn, W.J. (1983). Population changes of the Hen Harrier in Ireland. Irish Birds 2, 337-343.
  23. Wilson, M. W., Irwin, S., Norriss, D. W., Newton, S. F., Collins, K., Kelly, T. C. & O'Halloran, J. 2009. The importance of pre-thicket conifer plantations for nesting Hen Harriers (Circus cyaneus) in Ireland. Ibis (London) 151: 332-343.
  24. Haworth, P. F. & Fielding, A. H. 2009. An assessment of woodland habitat utilisation by breeding hen harriers. SNH Project No. 24069. Edinburgh: Scottish Natural Heritage.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj