Reprodukta sezono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Reprodukta sezono estas la plej taŭga sezono, kutime kun favoraj kondiĉoj kaj abunda mangodisponeblo kaj akvo, por Reproduktado ĉe kelkaj naturvivaj animaloj kaj ĉefe birdoj (naturo). Specioj kun reprodukta sezono nature evoluis por havi amoron dum preciza epoko de la jaro por plenumi la plej sukcesan reproduktadon. Diferencaj specioj de naturvivaj animaloj kaj ĉefe birdoj havas diferencajn reproduktajn sezonojn laŭ ties precizaj postuloj, manĝodisponeblo ktp.