Amoro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Carracci Jupiter et Junon.jpg
La misiista pozicio estas la plej kutima amora pozicio inter homoj.
Amorantaj leono kaj leonino.

Por aliaj signifoj de la vorto Amoro, rigardu Amoro (apartigilo).

Amoro estas la kuniĝo de du animaloj pere de iliaj seksaj organoj. Plej kutime tio okazas inter ina kaj vira animalo, kaj la peniso estas enigita en la vaginon. En kelkaj specioj ankaŭ okazas amoro inter animaloj de la sama sekso.

Ĉe la homoj amoro ofte estas ligita al amo, kaj en la plej multaj socioj ekzistas apartaj leĝoj aŭ reguloj pri amorado. Ekzistas kaj la amoro inter homoj de malsamaj seksoj (alisekseme), kaj la amoro inter homoj de la sama sekso (samsekseme), sed la unua estas pli kutima.

En Esperanto ekzistas ankaŭ la pli sciencaj esprimoj koito, kopulacio kaj sekskuniĝo, la pli neformala seksumo kaj la pli vulgara fiko.

[redakti] Vidi ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Wikiquote-logo-en.png
Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.
Vidu Amoro.
·  Amoro respondeca