Seksuma turismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Seksa turismo)
Soi Cowboy, ruĝluma kvartalo en Bangkok
De Wallen, la ruĝluma distrikto de Amsterdamo, ofertas agadojn kiel laŭleĝa prostituado kaj kelkaj kafejoj vendantaj kanabon. Ĝi estas unu el la ĉefaj vidindaĵoj.
El la dokumenta filmo Ukrainio ne estas bordelo. Feminisma aktivula grupo Femen protestas kontraŭ la pliiĝo de seksa turismo en Ukrainion.

La seksuma turismo estas fakto vojaĝi por la celo de seksumadoj (plej ofte pagataj) kun la loĝantoj de aliaj lokoj.

Tiuj loĝantoj povas esti kun profesiuloj (prostituito), aŭ neprofesiuloj, sen risursoj, kuj provas lukri monon.

La seksumaj turistoj estas plimulte viroj el okcidentaj landoj (aŭ industrilandoj) irante al evolulandojtriamondaj landoj. Sed kelkaj virinoj vojaĝas al afrikaj landoj aŭ Antiloj, kie junaj viroj vivtenas sin per servoj al ili.

Iuj landoj (kiel Brazilo, Tajlando kaj pli frue, Maroko) leĝofaras kontraŭ tia turismo, kiun oni taksas malmorala. Sed la malfacilo kontroli, la korupto, kaj ĉefe la malriĉeco faras, ke la leĝo estas facile ĉirkaŭturnata.

Iuj seksumaj turistoj serĉas seksumon kun infanoj, kio estas krimo de seksatenco kontraŭ neplenaĝuloj. Por malhelpi tiun fenomenon, iuj landoj kiel Kanado, Francio kaj Belgio faris leĝojn por puni siajn ŝtatanojn pro tiaj krimoj faritaj en ajna lando, aŭ eĉ (ekzemple Svisio) por puni iun ajn, kiu faris tian krimon kaj rezidas sur ĝia teritorio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]