Kanabo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kanabo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Kanabacoj Cannabaceae
Genro: Kanabo Cannabis
Specioj

Cannabis sativa L.
Cannabis indica Lam.
Cannabis ruderalis Janisch.

Kanabfolioj

Kanabo (Cannabis) estas genro el la familio de la kanabacoj, kiu kreskas en multaj diversaj klimatoj.

Enhavo

[redakti] Uzado

Historie, ĝi estis ĉefe uzata por la produktado de fibroj, sed ankaŭ por uzi ĝin kiel drogon: kaj mariĥuano kaj haŝiŝofarmako. Post ĝia malpermesado, ĝia ĉefa uzo estas por produktado de mariĥuano aŭ haŝiŝo.

[redakti] kanabaj fibroj

[redakti] Efikoj

La efiko de kanabkonsumado varias multe de homo al homo kaj ankaŭ de la kvalito de la herbo, sed jen ĝeneralaj:

[redakti] Eblaj pozitivaj aŭ dezirindaj efikoj

  • Milda eŭforio, sento de ĝenerala bonfarto
  • Malstreĉiĝo aŭ malpliigo de streso
  • Pli bona aprezo de humuro, muziko kaj arto
  • Sento de konekto inter korpo kaj menso, plezura korposento
  • Pliakutiĝo de la sensoj
  • Kreiva aŭ filozofia pensado
  • Forigado de doloroj, ekz. kapdoloro, kramfoj
  • Malpliigo de naŭzo

[redakti] Eblaj neŭtralaj efikoj

  • Ĝenerala ŝanĝo en konscio
  • Pliigita apetito
  • Laco, ripozemo
  • Malrapido/singardo
  • Ruĝaj okuloj
  • Buŝa sekeco
  • Ĉesoj en linia memoro


[redakti] Eblaj negativaj aŭ maldezirindaj efikoj

[redakti] Kanabo kiel farmako

Ekzistas efikoj kiuj havas medicinajn utilecon, ekzemple:

[redakti] Konsumado

Por havi maksimuman koncentradon de THC (tetrahidrokanabinol, ĝia ĉefa aktiva substanco) oni devas sekigi la planton en mallumo dum kelkaj tagoj, poste oni prenas la florojn de la femala planto. Poste oni muelas ĝin kaj povas uzi ĝin. Ekzistas multaj manieroj por konsumi kanabon, sed ĉefe estas tri:

[redakti] Fumado

Oni povas miksi ĝin kun tabako por prepari kanabcigaredon aŭ por fumado per pipo. Ofte estas uzataj estas akvopipojvaporigiloj.

[redakti] Buŝa konsumado

Manĝado aŭ trinkado.

[redakti] Ungventi

[redakti] Historio

La kultivado kaj prilaborado de kanabo estas ege antikva, la plej maljunaj trovaĵoj en Eŭropa aĝa pli ol 5.500 jaroj. En 2000-jara ĉina medicina teksto legeblas pri kanabo kiel sanilo kontraŭ reŭmatismo kaj malario. Herodoto skribis pri vestaĵoj el kanabaj fibroj. Meze de la 20-a jarcento sintezaj fibroj anstataŭis la kanabajn fibrojn.