Intelekta kvociento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiam oni testas la intelektan kvocienton ("IQ") de multaj personoj, la rezultoj speguliĝas en grafikaĵo, kiu similas gaŭsan distribuon, laŭ la germana matematikisto Gauss. La diversaj koloroj bildigas po unu norman diferencon.

Intelekta kvociento (IK) estas rezulto atingita en psikologia testo, kiu provas mezuri la gradon de intelekto de persono. Ĝi estas koncepto evoluigita fare de brita sciencisto Francis Galton en la libro Hereditary Genius eldonita fine de la 19-a jarcento. En la literaturo troviĝas la mallongigo IQ el la anglaj vortoj Intelligence Quotient.

Testoj pri la intelekta kvociento uziĝas kiel aŭguroj por posta atingado en edukado. Infanoj kun malalta intelekto foje lokiĝas en lernejoj, kies pli malalta rapideco de lernado kaj specialaj, aparte konkretaj edukaj teknikoj helpu al tiaj infanoj tamen evoluigi siajn kapablojn laŭeble bone. Ĉu infanoj kun aparte alta intelekto estu grupigitaj en apartaj lernejaj klasoj aŭ lernejoj, por pli bone lerni, ne esti teditaj pro manko de defio de la averaĝa lerna rapideco de la kunlernantoj, kaj por eviti la socian premon laŭeble kaŝi siajn pli altajn kapablojn en la peno esti "normala", aŭ ĉu ili povas pozitive kontribui al la lerna klimato en "averaĝa" klaso, kaj per laŭeble multa kontakto kun intelekte averaĝaj samaĝuloj ĝuste evitu izoliĝon, estas daŭre akre disktutata disputotemo de psikologoj, pedagogoj, infanaj psikiatroj, gepatroj kaj pli aĝaj lernantoj. evaluation

Historio de taksado per testoj[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 1905, la franca psikologo Alfred Binet publikigis la unuan modernan teston pri intelektaj kapabloj, la "intelektan skalon Binet-Simon". Lia principa celo estis identigi lernantojn kiuj bezonas apartan helpon pri sukceso en la lerneja sistemo. Kun lia kunlaboranto Theodore Simon, Binet publikigis reviziojn de lia "intelekta skalo" dum 1908 kaj 1911.

Dum 1912, la germana psikologo William Stern unuafoje esprimis la vorton "intelekta kvociento", germane Intelligenz-Quotient aŭ mallongigite IQ, kaj la mallongigo transpreniĝis en multaj naciaj lingvoj (ekzemple la angla, hungara, sveda, vjetnamaturka). Plua plibonigo de la skalo Binet-Simon publikiĝis dum 1916 fare de Lewis M. Terman de universitato Stanford.

Origine, la intelekta kvociento elkalkuliĝis kiel kvociento de la formulo 100 oble mensa aĝo dividite per kronologia aĝo.

Laŭ tiu ideo ekzemple 10-jarulo, kiu atingus samajn rezultojn kiel averaĝa 13-jarulo, havus intelektan kvocienton de 130 (100*13/10).

Dum la jaro 1939 David Wechsler evoluigis testaron, kiu konatiĝis sub la nomo Wechsler Bellevue Intelligence Scale (WBIS). Kompare al la antaŭe kutima Stanford-Binet-testo tiu skalo havis plurajn praktikajn subtestojn, kiuj relativigis testojn nur solveblaj kun bonaj konoj de la testolingvo. Multaj eroj de la testaro jam antaŭe estis unuope uzataj en aliaj kuntekstoj - ekzemplo estis la "mozaika testo", kiu en simila formo jam uziĝis ekde la jaro 1923. La testaro ebligis krom havigo de suma intelekta kvociento ankaŭ precizigi la individuajn fortajn kaj malfortajn intelektajn kapablojn. La testo origine estis por uzo ĉe plenkreskulaj klinikaj pacientoj. En Usono ĝi rapide iĝis la plej multe uzata testo pri intelektaj kapabloj. David Wechsler reviziis ĝin dum 1942.

Dum 1949 li publikigis paralelan teston por infanoj, kiu havis la nomon Wechsler Intelligence Scale for Children (WISC) (reviziita dum 1974). Ses jarojn pli poste, dum Im 1955 li evoluigis plian intelektan teston por plenkreskuloj, kiu konatiĝis sub la nomo Wechsler Adult Intelligence Scale (WAIS), kiu havis similan strukturon kiel la antaŭa testo WBIS, sed kies skaloj pli bone reprezentis la statistikan averaĝon de la civitanaro de Usono. Tiu skalo reviziiĝis dum 1981. Lia lasta testo, la Wechsler Preschool and Primary Scale of Intelligence (WPPSI) por tre junaj infanoj, publikiĝis dum 1967.

Ĉiuj subtestoj el la testaroj de David Wechsler grupigeblas al testoj pri lingvaj kaj pri praktikaj kapabloj.

En Eŭropo, dum tiuj jardekoj en psikologio, psikiatrio kaj psikoterapio aparte elstaris la regiono de la germana lingvo. La psikologo Curt Bondy kaj lia teamo en Hamburgo dum 1956 adaptis la teston WAIS al la germana lingvo kaj elprovis ĝin ĉe multaj loĝantoj, por ekhavi taŭgajn skalojn por germanlingvanoj. La testo en tiu formo konatiĝis sub la nomo Hamburg-Wechsler-Intelligenztest für Erwachsene (HAWIE). Dum la sama jaro sekvis germanlingva adapto de la porinfana testo WISC, kiu nomiĝis Hamburg-Wechsler-Intelligenztest für Kinder (HAWIK). La testo WPPSI por aparte junaj infanoj antaŭ la lerneja aĝo poste sekvis sub la nomo Hamburg-Wechsler-Intelligenztest für das Vorschulalter (HAWIVA).

En detala analizo de la fortoj kaj malfortoj de la testoj por infanoj de David Wechsler, en Aŭstrio la viena profesoro Klaus Kubinger evoluigis novan teston kun la nomo "Adaptiĝanta Intelekta Diagnozilo" (Adaptives Intelligenz-Diagnostikum, AID) kaj en Usono ekestis Kaufman Assessment Battery for Children (K-ABC), kiuj publikiĝis kun ĉiam novaj skaloj ankaŭ en la germana kaj aliaj lingvoj). Ambaŭ testoj havas fortajn proprajn trajtojn, sed daŭre montras klarajn spurojn de ilia ekesto el la testaro de David Wechsler.

Ekde la publikigo de la testo WAIS, fakte ne nur tiuj du, sed preskaŭ ĉiuj testoj pri intelekto adoptis la diferencan metodon de rezulta elkalkulo. Preskaŭ ĉiuj testoj pri intelekta kvociento do ne rezultiĝas en tia kvociento, sed en diferenco de la persona intelekta kvociento kaj tiu de norma kompara homgrupo. Tiusence la uzo de la vorto iĝis iom nepreciza, sed malgraŭ tio ĝi daŭre estas populara kaj priskribas la rezulton de ĉiuj skaloj pri intelekto, kiuj momente uzatas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]