William Stern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

William Stern, naskiĝinta kun la origina nomo Wilhelm Louis Stern, (* la 29-an de aprilo 1871 en Berlino (Germanio); † la 27-an de marto 1938 en Durham, Norda Karolino, Usono) estis signifa germana psikologo. Li fondis la skolon de diferenciga psikologio (germane Differenzielle Psychologie). Stern estis kunfondinto de la Universitato de Hamburgo, de la Germana Societo por Psikologio kaj la germanlingva "Ĵurnalo por Aplikata Psikologio (germane Zeitschrift für angewandte Psychologie). Kiel filozofo li subtenis la personismon. Krome li estis la patro de la grava filozofo kaj eseisto Günther Anders.

Inter la - ankaŭ por nepsikologoj - plej elstaraj atingaĵoj de Stern estis, ke li unuafoje esprimis kaj difinis la vorton "intelekta kvociento".