Testo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Testo aŭ provo estas normigita tasko aŭ faro, kiun oni uzas por taksi per preciza metodo la kapablojn aŭ diversajn psikologiajn ecojn de ekzamenata subjekto aŭ kompara elprovado de difinita varo kun norma specimeno, celanta doni informojn al la aĉetontoj[1].

Psikologoj testas inteligentecon, memoron aŭ manlertecon de siaj klientoj, instruistoj elmetas al testado siajn lernantojn por ekscii, kio restis en ilia memoro pri la lernita studobjekto. Produktantoj kaj inspektistoj elmetas al testo varon por pruvi, ke ĝi posedas bezonatajn kvalitojn el vidpunkto de funkciado kaj sekureco, do ke ĝi respondas al la postuloj.

En ĝenerala senco la publiko povas testi diversajn novajn varojn aŭ programojn por elprovi, ĉu la novaĵo por ili estus utila kaj avantaĝa.

Provospecoj[redakti | redakti fonton]

En komputiko ekzemple oni distingas multajn specojn de provoj, interalie jenajn:

  • kvalitoprovo, kiu kontrolas, ĉu la rezultoj ĝustas
  • rapidoprovo, kiu kontrolas, ĉu la programaro sufiĉe rapide komputas, eĉ kun grandaj datumkvantoj
  • unuopa provo, kiu provas unuopan programon, ĉu ĝi donas la atenditajn rezultojn
  • kunfunkcia provo, kiu kontrolas, ĉu la diversaj partoj de programaro bone kunagas, bone interŝanĝas datumojn
  • kvalitokonserva provo, kiu evidentigas, ĉu nova eldono de programo enhavas misojn, kiuj antaŭe forestis
  • instaloprovo, kiu okazas post instalo sur la maŝino, kie la programo funkcios
  • postpanea provo, kiu konstatas, ĉu la programo bone restartas, sen perdo de datumoj, post pli aŭ malpli grava paneo

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.